Internacia petskribo al la Slovakia registaro
Montodorso de Roháče en Okcidentaj Tatroj |
Ni, la subskribintoj:
Konsiderante ke la Tatra Nacia Parko, malgraŭ sia tumulta historio, daŭre restas areo kun unu el la plej altaj koncentriĝoj de naturaj valoraĵoj en Eŭropo, kun iuj el la plej specifaj bestaj kaj plantaj komunumoj enhavantaj multajn endemiajn (nur ĉi-loke troviĝantajn) speciojn, kaj ĝi samtempe estas la plej malnova nacia parko ne nur en Slovakio, sed eĉ en eksa Ĉeĥoslovakio, kun granda maltrankviliĝo observas la procedon de preparado de la zonplano por la Tatra Nacia Parko.
La prezentita propono de zonplano estis preparita laŭ malneŭtrala metodaro, kiu:
La prezentita propono de zonplano tial kaze de aprobiĝo signife kontribuus al la detruo de naturprotektaj valoroj de la teritorio kaj al la malpliboniĝo de ĝia stato de konserviĝo. Konkrete ĝi:
Ĉamoj |
Tial membroj kaj simpatiuloj de mediprotektaj asocioj en la tuta Eŭropo alvokas la proponprezentantojn, kiel ankaŭ la koncernajn regionajn Oficojn por vivmedio, la Ministerion por vivmedio de la Slovaka respubliko kaj la Registaron de la Slovaka respubliko, ke ili nuligu la prezentitan "Intencon pri proklamado de zonoj de Tatra Nacia Parko".
Samtempe ili proponas, ke kun partopreno de fakuloj kaj de la publiko, kaj kongrue kun la internaciaj direktivoj, oni ellaboru novan proponon por zonplano, kiu ebligos evoluon de turismaj centroj nur se la postuloj pri naturprotektado estos plenumataj tiel, ke al Tatroj pro iliaj unuavicaj naturaj valoraĵoj povu ĝoje revenadi ankaŭ la sekvaj generacioj de slovakiaj civitanoj, eŭrop-uniaj civitanoj kaj homoj el la tuta civilizita mondo.
Ni samtempe plenpovigas sekve agadi pri tiu ĉi afero utilige al la naturprotektado laŭ la slovakia konstitucio Art. 27, la membrojn de la petskriba komisiono:
Reĝa aglo |
La nacia parko troviĝas en norda Slovakio en Tatroj. Ĝi havas la areon 738 km2 ĉe la limoj kun la Pola respubliko kaj ĝi ankaŭ enhavas la plej altan punkton en la teritorio de Slovakio, Gerlachovský montopinto kun la supermara alteco 2655 m. La objekto de protektado estas valoraj montaraj ekosistemoj, kiel ekzemple konserviĝintaj areoj de sovaĝejo en montaraj arbaroj, sed ankaŭ altmontaraj biotopoj, montarlagoj, torentoj, kaj glacieja kaj roka reliefoj.
Marmoto |
Danke al la specifa lokiĝo, multe izolita de aliaj montaregoj, evoluis ĉi tie unikaj taksonoj de bestoj kaj plantoj, kiel ekzemple endemiaj subspecioj de ĉamo kaj marmoto, kaj ankaŭ multaj aliaj endemiaĵoj (el mamuloj ekzemple mikroto neĝa tatra, Microtus tatricus). En konserviĝintaj arbaroj, montara pino kaj altmontaraj herbejoj super la supra limo de la arbaro hejmas ankaŭ multaj raraj kaj malmultnobriĝantaj specioj de birdoj, kies nombroj tamen (malkiel en aliaj lokoj en Slovakio) ĉi tie ne malpliiĝas (ekz. urogalo).
Tamen la zonplano de la Tatra Nacia Parko, kiel ĝi estas prezentita por traktado, ebligus neniigon de la plej valoraj areoj, ŝlosilaj por konserviĝo de la bestoj, kiuj kunkreas la identecon ne nur de Tatroj, sed ankaŭ tiun de la tuta Eŭropo, ĉar Tatroj dividiĝas inter Slovakio kaj Pollando.
Ekzemple nur la planata zono de turisma evoluado en Salatínska valo ebligus detrui reproduktadajn lokojn de ĉamoj, teritoriojn de minimume sep kolonioj de marmotoj kaj amludejojn de tetroj.
*************************************
La almetitaj fotografaĵoj estas el Roháčska kaj Salatínska valoj kaj la ĉirkaŭaĵo, kiuj laŭplane estu parto de zono de turisma evoluado (precipe de skicentro) kaj kiuj estas minacataj pere de eksterproporcia pliintensigo de turismaj aktivaĵoj.
Galerio kun fotografaĵoj kaj filmetoj el Tichá (Silenta) valo, en la centra parto de Tatroj: ankaŭ en ĝia malsupra parto la nova zonplano malpliigas la reĝimon de protektado.
– zóna A (zono A): fakula propono el la jaro 2006 por difino de la zono kun plej severa protektado; |
– zóna A (zono A): fakula propono el la jaro 2006 por difino de la zono kun plej severa protektado; |
Hispanlingva versio