Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Aliĝintoj al la 96a SAT-Kongreso
puce Declaración del 96 Congreso de SAT
puce Deklaracio de la 96a SAT-kongreso
puce Ekskursoj
puce Gvidrezolucio de la 96a SAT-kongreso
puce Δήλωση του 96ου συνεδρίου του ΣΑΤ
puce La 96a SAT-kongreso okazis ĉeeste en Greziljono, Francio
puce Papere plenigebla aliĝilo
puce Prelegoj kaj kulturaj programeroj
puce Program-tabelo
puce Reta aliĝilo
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Deklaracio de la 96a SAT-kongreso

La 96-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinta en Greziljono de la 18‑a ĝis la 25-a de Julio 2023 :

1. ĉagrene konstatas la daŭrantan rusan invadon de Ukrainio, la kreskon de supozataj militkrimoj ambaŭflanke kaj la agresemon kontraŭ la rusparolantoj ene de Ukrainio jam ek de antaŭ la milito ;
2. konstatas, ke la daŭra pligrandigo de NATO, reprezentanta interesojn en Usono, pro ĝiaj militismaj celoj estas minaco al paco, kio kontraŭas la interesojn de popoloj ;
3. postulas internacian klopodon kontraŭ militkrimoj kaj vaste malpermesitaj armiloj (ekzemple grapolbomboj) kaj klopodon respondecigi militkrimulojn, en kiu ajn lando ili situas aŭ al kiu ajn militalianco ili apartenas ;
4. subtenas la aktivulojn, kiuj grupiĝas en la sociaj movadoj por restarigi maldekstrulan forton fronte al imperiismo kaj kapitalismo, kiuj profitas militon por ekspluati subpreme la laboristan klason ;
5. zorge konstatas la pludaŭron de agresemo, persekuto kaj eĉ violento kontraŭ ĵurnalistoj, ekzemple kontraŭ Julian Assange kaj kontraŭ la nekonforma gazetaro ie ajn ;
6. protestas kontraŭ tio, ke manifestaciantoj kaj oponantoj estas konsiderataj krimuloj aŭ eĉ teroristoj ;
7. postulas, ke la konsekvencoj, rezultoj aŭ efikoj de faŝismaj reĝimoj estu vaste diskonigitaj kaj ne intence kaŝitaj ;
8. konsciigas pri la pasinta kaj aktuala praktiko sisteme rabi aŭ vendi bebojn kaj infanojn, kiel okazis en diktaturaj kaj eĉ en alitipaj reĝimoj (ekzemple en Hispanio) ;
9. apogas la sociajn movadojn, kiuj protestas kontraŭ la prezaltiĝo, kies profito iras al la grandaj entreprenoj ;
10. solidaras kun tiuj, kiuj por vivi devas aŭ volas elmigri kaj akre kondamnas ĉiajn ksenofobiajn atakojn, aparte tiujn spronitajn de partioj kaj registaraj instancoj ;
11. alvokas la registarojn de la mondo al homeca traktado de migrantoj, rifuĝintoj kaj azilpetantoj kaj al senprokrasta decido pri helpopetoj ;
12. protestas kontraŭ la kresko de kazoj de procespersekutado fare de la ŝtatoj kontraŭ sociaj movadoj, aktivuloj kaj defendantoj de minoritatoj (ekzemple Mumia Abu-Jamal kaj Billy Waldon) ;
13. kritikas la ŝtatojn, kiuj pro politikaj, diplomatiaj aŭ aliaj kialoj malhelpas plenumi la aspiron al sendependeco de Okcidenta Saharo, al kio ĝi rajtas laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj ;
14. apogas regionajn luktojn, kiuj celas malhelpi la privatigon de la akvo kaj la uzon de akvo por produkti eksportotajn varojn kaj kiuj celas konservi ĝin kiel komunan posedaĵon, dispartigitan inter lokaj uzantoj ;
15. konstatas, ke pli kaj pli da ŝtatoj subtenas fiagadon de entreprenoj, kiuj detruas medion ;
16. subtenas la lukton por konservi kultiveblajn terenojn kontraŭ ne- kaj mal-utilaj projektoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio