ALVOKO AL MOBILIZIĜO KONTRAŬ TUTMOND-FIRMAOJ, ĈEFAJ KONTRAŬULOJ DE LA KMPARANAJ FAMILIOJ, INDIĜENAJ KOMUNUMOJ KAJ LA HOMARO ENTUTE
La tutmond-firmaoj estas niaj komunaj kontraŭuloj. Pere de ili, realiĝas la kapitala regado super niaj ekonomioj. En la kamparaj regionoj, konstateblas aparte perforta atako fare de la grand-kapitalo kaj tutmond-firmaoj kontraŭ la agrikulturo kaj la naturaj resursoj. Temas pri privatigo-milito - kiu rezultigas mizerigon de la kamparanoj kaj indiĝenoj - rabado de la teroj, vivdiverseco, akvo, semoj, produktado kaj de la agrikulturaj interŝanĝoj.
Ne nur la agro-industriaj tutmond-firmaoj faras tiun atakon, sed ĉiuj internaci-firmaoj laborantaj pri min-ekstraktado, unukultivado de arboj, grandaj baraĵoj, tiuj, kiuj posedas la ĉiovendejojn kaj ĝenerale ĉiuj, kiuj partoprenas en vastigo de poluaj industrioj, kiuj prikonkuradas kaj alproprigas al si la teron.
Kiam, kiel civitanoj, ni observigas niajn rajtojn kaj rezistas al la ĝenerala senigo je ĉio, aŭ kiam ni estas devigataj aliĝi al la fluo de migrantoj, ĉiam samajn reagojn ni frontas : krimecigon de niaj movadoj, subpremon, politikajn malliberigojn, murdojn, konstruadon de honto-muroj kaj de ĉiam pli multnombraj militistaj bazejoj.
Tial la Kamparana Vojo alvokas al batalo kontraŭ la tutmond-firmaoj kaj aparte kontraŭ Cargill, Monsanto, Nestlé, Syngenta kaj Walt Mart, kiuj senpere endanĝerigas niajn indiĝenajn kaj kamparanajn komunumojn. Jen al kio ni direktas nian batalon por venontaj jaroj. Ni deklaris militon al la tutmond-firmaoj.
Sekve, ni alvokas la organizojn kuniĝintajn en la tutmonda movado la Kamparana Vojo, niajn samideanojn kaj amikojn, la urbajn laboristojn kaj loĝantojn esprimi sian malkontenton kaj malakcepton de Monsanto kaj GMO-oj.
Per la tuta kreiveco, kiun ni kapablas, esprimu ni nian mesaĝon :
FOR MONSANTO-N, FOR GMO-OJN !!!
NUTRAĴAN SUVERENECON NUN !
TUTMONDIGU NI LA BATALON
TUTMONDIGU NI LA ESPERON
La Kamparana Vojo
-
Tutmonda Kamparana Movado
agad-sekretariejo :
Jln. Mampang Prapatan XIV no 5 Jakarta Selatan, Jakarta 12790 Indonezio
– Tel/fax : +62-21-7991890/+62-21-7993426
– rete : viacampesina ĉe viacampesina.org
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.