De vicgrafo de Valmono al prezidant-edzino de Turvelo
Kial mi meritis vian koleron, sinjorino, kaj viajn riproĉojn ? Plej arda, kaj tamen plej respektema submetiĝo, tuta obeemo al ĉiuj viaj deziroj, jen en kelkaj vortoj la priskribo de mia sento kaj konduto. Sub la premego de malfeliĉa amo, mi havis nur unu konsolon : vidi vin ; vi ordonis mian malaperon ; sen eĉ unu murmuro mi obeis. Kompense al tiu forofero, vi permesis letersendon ; hodiaŭ vi volas senigi min de tiu sola plezuro. Ĉu mi senreziste konsentos al tiu lasta bato ? Certe ne, ĉar tiu ĝojo estas tro kara al mia koro ; ĝi estas la sola, kiu restas al mi, kiu venas de vi.
Tro oftaj estas laŭ vi miaj leteroj ! Imagu, mi petas, ke dum mia jam dektaga ekzilo, neniam mi ĉesis pensi pri vi ; tamen vi dume nur du leterojn ricevis de mi. Mi nur parolas pri mia amo ! Nu ! kion rakonti alian, ol mian penson ? Mi nur kapablis malfortigi ĝian esprimon. Kredu min, sinjorino ! mi montris nur tion, kion mi ne povis kaŝi. fine vi minacas lasi min sen respondoj. Nu, la viron, kiu preferas vin al ĉiu alia, kiu vin eĉ pli respektas, ol amas, vi traktas ne nur senindulge, sed malestime ! Kial tiuj minacoj kaj tia kolerego ? Vi ne bezonas ilin, ĉar estu certa, ke mi obeos vin, eĉ post maljustaj ordonoj. Mi jam plurfoje pruvis, ke nenian deziron vian mi kapablas kontraŭstari. Sed ĉu vi aŭdacos trouzi tiun regon vian super mi ? Vi igis min malfeliĉa ; vi nun fariĝas maljusta ; ĉu vi poste trankvile ĝuos kvietecon, kiun vi diras tiel necesa al vi ? Ĉu vi neniam pensos : li lasis min pridecidi lian sorton, kaj mi malfeliĉigis lin ? li petegis mian helpon, kaj mi senkompate deturnis la rigardon ? Vi ne scias, certe ne scias, kien povas iri mia senespero. Por mezuri mian suferon, vi devus scii, kiom mi amas vin ; sed mian koron vi ne konas.
Kial vi foroferas min ? Pro ĥimeraj timoj. Ĉu timi viron, kiu adoras vin, kiun vi ĉiam plene superregos ? Kion timi de sento, kiun vi ĉiam laŭplaĉe mastros ? Sed via fantazio kreas monstrojn ; ilin vi timas, kaj tion vi atribuas al amo. Kun iom da propra memfido, tiuj viaj fantomoj forsvenos.
Saĝulo skribis, ke por forigi sian timon, preskaŭ ĉiam sufiĉas funde ekzameni ties kaŭzon. Tio estas vera precipe en amo. Amu, kaj via timo malaperos. Anstataŭ timmotivojn, vi trovos delican senton, amanton mildan kaj obeeman ; ĉiuj viaj tagoj pasos sub la signo de feliĉo, kaj vi nur bedaŭros, ke vi en indiferenteco travivis tiom da ili. Mi mem, kiu nun vivas nur por ami, bedaŭras la eraran tempon pasigitan en tio, kion mi kredis plezuro ; mi sentas nun, ke vi sola povas min feliĉigi. Sed mi petegas : la timo malplaĉi al vi ĉesu konfuzi la plezuregon de nia korespondado. Mi ne volas malobei vin ; sed surgenue petegas la feliĉon, kiun vi volas forrabi, la solan, kiun vi lasis al mi ; mi alkrias : Ha ! sinjorino, aŭskultu miajn petojn, vidu miajn larmojn ; ĉu vi deturniĝos de mi ?
El… la 7an de Septembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.