Hans-Georg Kaiser
Konsiloj por malĝoja amikino
Lernu vin, ho kara, ŝati,
ĉar ne helpas sin kompati.
Se vi estas por vi blinda,
mankas memestimo inda.
Ĉar ekzistas sed kaj tamen,
vi neniam diru amen !
Se necesas, eĉ adultu,
sed neniam simple stultu.
Vi ne estu ŝaf’ kaj predo
aŭ citrona in’ en ledo.
Estu freŝa, estu forta,
se necesas, eĉ senvorta.
Estu, kiam ajn, kuraĝa,
kaj je l’ fin’ de l’ vivo saĝa.
Flugu sola ĝis la Luno,
brilu ene kiel Suno.
Lernu esti sen modesto,
jen la viv’ fariĝos festo.
Honesteco ne sufiĉos,
se vi tamen sklavo iĝos.
Dependigu vin ne ĉiam
kaj se eblas, eĉ ne iam.
Se vi pri vi mem nur dubas,
via tuta vivo rubas.
Kara, serĉu al vi celon,
serĉu veron, serĉu belon.
Iĝu lerta vivartisto
kaj konsciu pri rezisto.
Se vi lernos mem vin ami,
jen vi scios ankaŭ dami.
Al fiuloj ĵetu ganton,
Ne adoru virovanton.
Do ne vivu nur por plaĉi,
tia vivo devas aĉi.
Spitu do al la postulo ;
plaĉi volas ina nulo.
Se vi ĉion el vi kreos
kaj ne plendos kaj senveos,
kreskos via ina forto,
jen ŝanĝiĝos via sorto.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.