Ĉu ni revu kune ? Ni povus revi ke ni trovis mapon... mapon malnovan, kelkloke bruldifektitan, iomete ĉifritan... Feliĉe, la vojo, kiun ĝi montras al ni, restis sufiĉe klare indikita. Ĉu ĝi kaŝas malnovajn padojn de la piratoj, kiuj - bone koninte ĉiujn angulojn de la danubaj lagoj - atakadis la peze movantajn turkajn ŝipojn, ŝarĝitajn per rabaĵoj el la Rumanaj Princlandoj ? Ĉu, eble, ĝi estas sekreta vojo de la aŭdacaj ĝenovaj komercistoj, kiuj faris prosperan negocon ĉe la enflueoj de Danubo ? Aŭ ĉu ĝi estas indikilo por retrovi la kaŝejon de trezoro, kun ĉifro konata nur de la lerta kartografo ?
Ni vojaĝu al la lokoj kien ĝi vokas nin. Kaj - kiu scias - eble ni malkovros respondon al ĉi-tiuj demandoj...
La deirpunkto estas la urbo TULĈEA, apud kiu la kartografo kaligrafiis Aegyssus - la antikva nomo de la haveno, kiu estas "la pordo de la Delto".
La nuna nomo aperis nur en 1595. Unu jarcento poste, La Montraye, la adjutanto de la militema reĝo Karlo XII de Svedio, trovis en Tulĉea septuran fortikaĵon.
Meze de la 19-a jarcento, la scienculo Boucher de Perthes - la fondinto de la paleolitika arkeologio - parolas pri sia pasado tra la "fortigita urbo Tultcha", kiu prezentas "unu el la plej agrablaj vidindaĵoj, kiujn oni povas renkonti..."
La Milito por la Sendependenco de Rumanio estis entuziasme akceptita en Tulĉea, kaj la rumanajn armeojn oni atendis tie kun tri triumfarkoj. La monumento, rememoriganta tiun militon (1877 - 1878), dominas ankoraŭ la urbon. De tie, de la supro, ni povas vidi ke Tulĉea "grimpis" sur deklivojn, la domoj "malsupreniras" al la haveno, dismetitaj en grandega amfiteatro.
Por ripozi kaj iom refreŝiĝi, nin atendas la terasoj de la restoracioj, super la kvieta fluo de la riverego kie, antaŭ la enŝipiĝo, ni povas refortiĝi per acideta fiŝsupo de huzkapoj kaj stufita karpaĵo kaj ankaŭ per blanka vino de Niculiţel kaj ruĝa vino de Babadag, kiuj kolektis la tutan sunon de Dobroĝo (la regiono inter Danubo kaj la Nigra Maro).
Finfine ni enŝipiĝas en modernajn "hotelŝipetojn", ekipitaj per duŝejo, TV, aparaturo kontraŭ la pikoj kaj por refreŝigi la aeron.
Super ni svarmas la mevoj, agrabla venteto blovas sur la ferdekon de la ŝipo. Post Ĉeatal, kie la brako Tulĉea disduigas siajn akvojn, ni lasas dekstren la branĉon Sfantu Gheorghe (Sankta Georgo) kaj ekveturas laŭ la branĉo Sulina pli larĝa, plena je pigraj meandroj, kun la bordoj salikoriĉaj. Ni pasas la domojn de diversaj vilaĝoj ; antaŭ ĉiu domo troviĝas pintekstrema, gudrita boato, kies grandecon oni mezuras per la nombro de la transversaj traboj de la framo ; en la Delto, la boato estas ĉaro, biciklo, aŭtomobilo...
Ni tranoktos sur hotelŝipetoj, al Maliuc.
La sekva tago estas dediĉita por "inspekti" laŭdezire, la vidindaĵojn de la Delto...Uzante boatojn por remi aŭ motor-boatojn, la amatoroj de fiŝkaptado povas elprovi siajn ŝancojn...Oni povas reveni kun la nasoj plenaj je fiŝoj : siluridoj, karasoj, bramoj, sandroj kaj, malpli ofte, graseta karpo. La plej malfeliĉa malbonŝanculo sentos subitan "frapon" de la manĝema fiŝo, post kio la resto dependos de la majstreco de fiŝisto, de la forto de la ŝnuro kaj la kapricoj de la bobeno.
Sed eĉ la vojaĝo sur la lagoj aŭ braketoj de la Delto povus esti fabela periplo : sovaĝaj anasoj ekflugas je kelke da metroj de ni, la eta kaj malpeza galinulo ŝajne marŝas sur la akvo (sed fakte ĝi tretas klinitan kanon, nevideblan), podicipo petolas, ludante kaŝludon kun ni. Nigraj kormoranoj, elegantaj blankaj egretoj kaj flavetaj ardeoj restas senmovaj ĝis ni alvenas proksime-proksime de ili. La nufaroj malfermas siajn senmakulajn kalikojn...
Je, en proksimeco, la mirindaĵojn de la praa arbaro LETEA altiras nin. Sed la tempo kuras.
Norden, ni direktiĝas al MILA 23 - tipa fiŝista vilaĝo, kies infanoj, onidire, "unue lernas naĝi kaj remi, kaj poste iri" : kredeble, ja de tie devenas la monda kaj olimpia ĉampiono Ivan Paţaichin (Pacajkin) - "la homo kun ora kanuo".
Tra la braketo Eracle oni atingas la Lagon Matiţa en la suda parto de la nacia parko Roşca - Buhaiova - vera trezoro de birdaro kun timemaj kaj izoliĝemaj paroj de cignoj, aroj de pelikanoj - de kie, je nura bruo, ekflugas ĉiuj specoj de birdoj, kovrante la ĉielon...
Vespere, laǔ elekto, ni povos vespermanĝi kutiman, eǔropan manĝaĵon aǔ, post la pasado de la kuloj, ni povas manĝi ekstere, sidante ĉe tendarfajro super kies ardaĵo ni povos etendi rostostangojn kun perko aǔ karaso ĵus eligitaj el la ondoj de Danubo. Ĝis malfrue, elprovante la virtojn de la fama vino de Murfatlar, ni povus rememori kaj rakonti niajn belajn travivaĵojn de la tago ĵus pasinta...La fajro flagretas, projekciante niajn gigantajn ombrojn sur la nebulojn leviĝantajn rekte el la lagoj...Kiu ankoraǔ scias en kiu jarcento ni troviĝas ?
Eble la aromoj de la malnova vito, eble la ĉielo alta kaj glazurita per pli multaj steloj ol aliloke, kiu iĝas multe pli profunda dum la estingo de la fajro, igas nin - nun, dumnokte, antaŭ nia reveturo al Tulĉea - ekkonscii kiajn trezorojn, pli valorajn ol la tuta oro de l’ mondo, malkaŝis al ni la Delto de Danubo, laŭ la vojo signita sur la malnova mapo.
Kaj ni, kiuj trovis ĝin, senavare donacas ĝin al Vi, dezirante ankaŭ al Vi baldaŭ ekveturi "sur la vojo de la trezoroj"...
legu ankaŭ : Geografio de la Danuba Delto
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.