De prezidant-edzino de Turvelo al sinjorino de Volanĝo
Nenio pli flatis min, Sinjorino, ol via konfido ; neniu pli ol mi, interesiĝas pri la societa estonto de Fraŭlino de Volanĝo. Ja tutkore mi deziras por ŝi plene merititan feliĉon, kaj por ties atingo mi tute fidas vian saĝon. Grafon de Ĵerkuro mi ne konas ; sed via elekto honoras lin kaj tuj vekas favoran opinion. Mi nur deziras, Sinjorino, ke tiu geedziĝo estu same sukcesa kiel la mia, kiun vi ankaŭ aranĝis ; tial ĉiu nova tago pliigas mian dankemon al vi. Estu la feliĉo de via filino la rekompenso de la mia, kiun mi ŝuldas al vi ; kaj vi, plej bona amikino, estu ankaŭ plej feliĉa patrino !
Mi vere bedaŭras, ke mi ne povas ĉeeste prezenti la omaĝon de tiu mia sincera deziro kaj tuj konatiĝi kun Fraŭlino de Volanĝo. Ĉar vi estis al mi patrinece bona, mi aŭdacas esperi de ŝi fratinecan amiksenton. Kompleze antaŭpetu ĝin por mi, Sinjorino, ĝis mi rajtos prave meriti ĝin.
Mi intencas kampare restadi dum la tuta foresto de sinjoro de Turvelo. Mi uzas tiun tempon ĝuante kaj profitante kunestadon kun la respektinda sinjorino de Rosemonde. Tiu virino daŭre estas ĉarma ; ŝi plene konservis memorpovon kaj gajecon, nur ŝia korpo havas okdekkvar jarojn ; sed ŝia spirito dudek !
Nian izolon mildigas ŝia nevo vicgrafo de Valmono, kiu konsentis oferi kelke da tagoj al ni. Lin mi konis nur laŭdire ; tial mi tute ne inklinis al plia intimiĝo ; tamen li ŝajne pli valoras, ol lia famo. Ĉi tie, for de la difektanta monduma kirlo, li parole prudentas mirige facile kaj sin kulpigas pri misfaroj kun nekutime naiva sincero. Li konfese multon konfidas al mi, kaj mi tre severe admonas lin. Vi lin konas kaj tial konsentos, ke lia konverto estus plej bona faro ; sed mi certas, ke malgraŭ siaj promesoj, post unu semajno en Parizo li forgesos mian tutan predikadon. Tamen lia ĉi-loka restado estos almenaŭ tempogajno kontraŭ lia ordinara konduto ; laŭ mi pli bone li restu en nenifaro, ol okupiĝu al misfaro. Li scias, al kiu mi estas skribanta, kaj petis min transdoni al vi sian omaĝan saluton. Akceptu ankaŭ la mian kun via ŝatata bonkoreco, kaj neniam dubu pri miaj sinceraj sentoj.
El la kastelo de… la 9an de Aŭgusto 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.