Sen subskribo, al kavaliro Dansnio
Sinjoro,
Mi honore sciigas vin, ke hodiaŭ matene la Reĝaj Juristoj priparolis pri via duelo kun s-ro de Valmono, kaj ke antaŭvideble la Socia Defendantaro plendos kontraŭ vi. Mi opiniis tiun averton utila, por ke viaj protektantoj helpu vin, aŭ, se ne eble, por ke vi foriru al sekura loko.
Se vi permesas konsilon, oni tro multe vidis vin lastajn tagojn ; dum kelka tempo kaŝu vin : kvankam oni ordinare indulgemas al tiaj aferoj, vi tamen devas havi respekteman timon kontraŭ niaj leĝoj.
Tiu singardo iĝas tiom pli necesa, ke iu s-ino de Rozmondo, laŭdire onklino de s-ro de Valmono, intencas plendi kontraŭ vi : tiam la Socia Defendantaro devos akcepti ŝian akuzon. Vi eble devus klarigi al tiu sinjorino vian sintenon en la afero.
Propraj motivoj malhelpas, ke mi subskribu tiun ĉi leteron ; mi tamen esperas, ke vi favore konsideros la senton, kiu inspiris ĝin.
Mi kun honoro estas…
El Parizo, la 10an de Decembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.