Hans-Georg Kaiser
DADA VIVAS
DADA VIVAS !
SoVAĜe KrESKEGAS DADA :
Ho, DADA, ho Dada !
DADA VIVAS...
Jen ! Jen ! Ĝi vivas !!!
DADA dancas en la ruĝa flamengo !
DADA vivas en la flamanta danco de l’ amo !
DADA vivas en vi.
SED SE vI nE SENTAS tiun DADA -
NI ne POvos DONI ĜIn Al VI.
Ĉar nur vi mem povas esti DADA.
PRENU al vi vian DADA,
estu ĉiutage DADA !
kaj tentu vin mem,
jam hodiaŭ !
DADA, HO DADA !
DADA VIVAS !
DADA VIVAS EN VI !
DADA vivas
en la animo de l’ mondo.
DADA estas Woodstock.
DADA mortos
NENIAM !
Rimarko : La teksto estas inspirita de la afiŝo de Wildwuchs. Nun ĝi nomiĝas C.Wilda.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.