Perlo de la smeralda marbordo. Kankal’ elvenas de la bretona lingvo : Conk (pr : Konk) = golfeto, kreko « Gal-haveno ». Tiu belega ŝiphaveno situanta ĉirkaŭ 15 km oriente de San-Malo’ kaj 7 km okcidente de la Miĥaelmonto frandindas per rigardoj kaj per palato. De longtempe Kankal’ estas famkonata pri ostroj kaj konkoj. De tie oni ĝueblas « Miĥaelmonton » kiel juvelo meze de la golfeto.
Kiel Venuso, Kankalo naskiĝis de konko ! La Romianoj jam frandis ostrojn. En la 17a jarcento, Kankalo ricevis la statuson de « urbo » provizante reĝan kortegon per ostroj... kaj maristoj. Je malalta tajdo, la ostrokulturaj parkoj etendiĝas je 366 ha.
Je la 19a jarcento la maristoj iĝas « Novlandanoj » ŝipante per moruŝipoj lasante siajn edzinojn estri la urbeton. Ekzistis ŝipkonstruejoj en la ŝiphaveno de « Lahulo » (La Houle) ; la lastaj ŝipoj « novlandaj » konstruitaj en tiuj ŝipkonstruejoj forlasis Kankalon post la longa striko de maristoj en 1911. La ŝipo-proprietuloj preferis konstrui domegojn ĉe la supra parto de la urbeto dume la maristoj starigis dometojn ĉe la malsupra parto de la urbeto.
Laŭ la koboldo, ĉirkaŭ 1084, la monaĥo Ingomar’, el Kimrio albordiĝis la golfeton de Miĥaelmonto kaj fondis Kankalon.
Pli malfrue, la vikingoj ruinigis la vilaĝon.
En 1758 kaj en 1779 la angloj celis ataki San-Maloon el tero de Kankal’. De tiam Vaŭbano planis konstrui potencajn fortikaĵojn en maro, en insulo « Rimanso » (Rimains ).
Ĉefe, ekde la jaro 1876 la urbeto Kankal’ kreskiĝis. De 1898 ĝis 1947, la urbeto komunikiĝis per vaportirada fervojo kaj bretonaj tramoj ligante Kankalon al San-Malo’.
La iro-reiroj de la ŝipoj, la laboro de la ostrokulturistoj, la tajdo-ritmo senĉese vivigas la ŝiphavenon borderita per ĝetoj.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.