Inoj kun sunfrapo
kaj sen viroj
je lundo en
Santa Monica. La viroj
ĉiuj laboraĉas
aŭ estas en prizono,
kelkaj en sanigejo. Knabino
en skafandro
el nigra gumo
naĝas eksteren
kaj atendas ondon.
Domoj glitas de la
rifoj kaj mal-
aperas en la maro. La
koktelejoj estas malplenaj, la
omarrestoracioj estas
malplenaj, ni havas
recesion, oni diras,
la bonaj tempoj pasis.
Oni ne plu povas distingi
senlaboriston de artisto, ili
ĉiuj aspektas similaj,
kaj ankaŭ la inoj
ĉiuj simile aspektas, nur
eĉ iom pli desperaj.
Ni haltas antaŭ hipio-
budo supre
en la Topanga
kanjono, ni eniras,
atendas la kelnerinojn,
ni atendas kaj atendas...
En la tuta regiono, de
la kanjono ĝis la plaĝo,
oni estas nervoza kaj sentas sin
senutila, kaj ĉi tie ili havas
ŝildon ĉe la pordo :
„Ĉambroj liberaj.
Kelnerinoj
serĉataj.“ La kamenligno
ne brulas, la maro
estas kota, la montetoj
elsekiĝis, la temploj
ne havas sonorilon,
la amo ne liton.
Inoj kun sunfrapo
kaj sen viroj.
Sola velboato.
Ĉia vivo
dronis.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.