De s-ino de Volanĝo al s-ino de Rozmondo
Mi skribas en la ĉambro de nia malfeliĉa amikino, kies farto restas pli malpli sama. Posttagmeze okazos konsultado inter kvar kuracistoj. Sed kiel vi scias, tio bedaŭrinde pli ofte elvokas danĝeron, ol savrimedon.
Tamen ŝajnas, ke lastan nokton ŝia kapo iom resolidiĝis. La ĉambristino ĉi-matene informis min, ke ĉirkaŭ noktomeze ŝia mastrino vokis ŝin, petante intersolecon, kaj diktis ja longan leteron. Juliino aldonis, ke dum ŝi preparis la koverton, deliro reprenis s-inon de Turvelo : tiel la junulino ne sciis, kiun adreson skribi. Mi miris, ke la letero ne priinstruis ŝin ; ŝi respondis, ke ŝi timas erari ; sed ĉar ŝia mastrino antaŭpetis tujan sendon, mi decidis mem malfermi la koverton.
Mi entrovis tiun leteron, kiun mi kunsendas al vi ; ĝi ja sin turnas al tro multaj ebluloj por indiki precizan personon. Mi tamen emas opinii, ke al s-ro de Valmono nia malfeliĉa amikino komencis skribi, sed poste senpripense ekvagis en la konfuzon de siaj ideoj. Ĉiel, mi opiniis, ke pli bone tiu letero atingu neniun. Mi kunsendas ĝin, ke vi pli klare vidu, kian pensan perturbon kirliĝas en la kapo de nia malsanino. Tiom longe, kiom ŝi tiel grave misfartos, mia espero estos eta. Kiam menso estas tiel malkvieta, ties korpo mem malfacile kvietiĝas.
Adiaŭ, kara kaj digna amikino. Mi kontentas, ke vi estas for de la trista spektaklo, kiun senĉese vidas miaj okuloj.
El Parizo, la 6an de Decembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.