De vicgrafo de Valmono al prezidant-edzino de Turvelo
Vi malpermesas, sinjorino, ke mi parolu pri mia amo ; sed kiel mi trovos la kuraĝon obei ? Tutplena de sento, kiu devus esti tiel milda, sed kiun vi faras tiel kruela ; melankolia en l’ ekzilo, kien vi kondamnis min ; senvigla inter mankoj kaj bedaŭroj ; dolorplena en turmentoj tiel pli akraj, ke ili senĉese memorigas vian indiferentecon, ĉu mi plie devos perdi mian solan restantan konsolon ? Neniun alian mi havas, ol de tempo al tempo malfermi mian animon, kiun vi plenigis de konfuzo kaj de amareco. Ĉu vi deturnos la rigardon, por ne vidi la plorojn, kiujn vi fluigas ? Ĉu vi rifuzos eĉ la omaĝon de l’ oferoj, kiujn vi postulas ? Ĉu ne estus pli inde de vi, de via milda kaj honesta animo, kompati malfeliĉulon, kies suferon vi mem kreis, ol pliigi lian doloron per malpermeso kruela kaj samtempe maljusta ?
Vi ŝajnigas timi amon, kaj ne volas vidi, ke vi sola kaŭzas la malbonon, kiun vi atribuas al ĝi. Ha ! kruela estas tiu sento, kiam la amato ne partoprenas ĝin ; kie trovi feliĉon, kiam amo ne reciprokas ? Kie ekster amo travivi mildan kaj amikan sintenon, senrezervan konfidemon, kvietigon de l’ afliktoj, pliigon de l’ plezuroj, ravajn memoraĵojn kaj ensorĉan esperon ? Kiam vi rifuzas amon, vi kalumnias ĝin, anstataŭ ĝui ties donacojn per via konsento ; kaj mi, pledante favore al ĝi, forgesas la suferojn, kiujn ĝi kreskigis en mia animo.
Plie, vi devigas min pledi por mia propra defendo, ĉar dum mi pasigas mian vivon en adorado al vi, la vian vi pasigas en esplorado al miaj kulpoj : jam vi supozas min frivola kaj trompema ; trouzante kontraŭ mi kelkajn miajn konfesojn pri miaj propraj eraroj, vi intence konfuzas la personon, kiu mi tiam estis, kun la persono, kiu mi nun estas. Ne sufiĉe kontenta de la turmento de mia ekzilo, vi aldonas kruele mokan incitadon pri iamaj plezuroj, al kiuj mi fariĝis tute indiferenta ĝuste pro vi, kiel vi bone scias. Vi volas kredi nek miajn ĵurojn nek miajn promesojn ; nu ! restas atestanto, kiun vi ne povos suspekti : vi mem. Mi petas : sincere demandadu vin. Se vi poste ne kredos pri mia amo, se vi dubos, ke vi sola regas en mia animo, se vi ne certos, ke vi katenis mian koron — certe ĝis nun tro flirteman — mi konsentos akcepti la punon de tiu via eraro ; mi ĝemos, sed ne apelacios. Sed se male, pravigante nin ambaŭ, vi neeviteble konsentos en vi mem, ke rivalulinon vi neniam havis nek havos, mi petegas : ĉesigu tiun vanan bataladon kontraŭ ĥimeroj ; konsole al mi ĉesu dubi pri tiu amo mia, kiu dum mia tuta vivo nek finos nek povos fini. Konsentu, sinjorino, favoran respondon al tiu parto de mia letero.
Kvankam mi foroferas tiun epokon de mia vivo, ŝajne tiel malutilan al mi je via konsidero, tamen ne mankas al mi motivoj por pledi favore al ĝi.
Fine pri kio mi kulpas, krom pri falo en kirlon, kien mi estis pelita ? Mi eniris la societan vivon juna kaj sensperta ; mi glitis de virinoj al virinoj, kiuj senescepte per tuja cedo malhelpis mian pripensadon, kiun ili antaŭsentis malfavora ; ĉu mi devis ekzempli per rezisto, kiun mi mem ne renkontis ? Ĉu mi devis puni min pro nedaŭra mispaŝo plejofte provokita, per posta fideleco nepre senutila kaj je ĉies okuloj mokinda ? Kiel fine kompensi hontindan elekton, se ne per tuja rompo ?
Sed mi rajtas diri, ke nenia ebrio de l’ sensemo, nenia deliro de l’ vantemo trafis mian koron, naskitan por ami. Intrigoj povis min distri, sed ne okupi. Tiuj virinoj allogaj sed malŝatindaj, proponante plezurojn, dum mi serĉis virtojn, ne tuŝadis mian animon ; fine mi kredis min malfidela, pro tio mem, ke mi estis nur delikata kaj sentema.
Vidinte vin, mi tuj komprenis, ke amo ŝuldas sian ĉarmon al la kvalitoj de l’ animo ; ke nur tiuj kvalitoj povas potencigi amon kaj samtempe pravigi ĝian grandan potencon. Mi fine sentis, ke mi ne kapablas ne ami vin, aŭ ami alian virinon, ol vin.
Jen, sinjorino, kia estas tiu koro, al kiu vi timas malfermi vin, kaj pri kies destino vi devas decidi ; sed ajna estu tiu sorto, kiun vi fiksos, vi neniel ŝanĝos miajn sentojn, kiuj ligas min al vi ; ili estas nedetrueblaj, kiel viaj virtoj, kiuj naskis ilin.
El… la 3an de Septembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.