De prezidant-edzino de Turvelo al sinjorino de Volanĝo
S-ro de Valmono foriris hodiaŭ matene, sinjorino ; tion vi ŝajne tiel deziris, ke mi volas tuj informi vin. S-ino de Rozmondo multe bedaŭras sian nevon, kies ĉeesto konsentinde ja agrablas ; ŝi pasigis la tutan matenon parolante pri li, kun la sentemo, kiun vi konas al ŝi ; senhalte ŝi laŭdadis. Mi opiniis, ke mi devas kompleze aŭskulti sen kontraŭdiro, tiom pli, ke ŝi nedubeble pravas en multaj punktoj. Mi plie sentis, ke mi tiun disiĝon prikulpas, kaj ke mi ne kapablos mem kompensi la forprenitan plezuron. Kiel vi scias, mia naturo ne estas multe gaja, kaj nia estonta vivo ĉi-tie certe ne rebonigos ĝin.
Se mia konduto ne sekvus vian konsilon, mi timus, ke mi agis iom senpripense, ĉar la bedaŭro de mia respektinda amikino vere afliktis min ; ĝi kortuŝis min tiom, ke mi volonte kunplorus kun ŝi.
Ni nun vivas esperante, ke vi akceptos la inviton de s-ino de Rozmondo, transdonotan de s-ro de Valmono, kaj ke vi venos pasigi kelkan tempon apud ŝi. Mi esperas, ke vi ne dubas pri mia plezuro revidi vin ; verdire vi ŝuldas al ni tiun kompenson. Mi estas tre kontenta pri la okazo ekkoni pli frue fraŭlinon de Volanĝo, kaj plu konvinki vin pri miaj respektemaj sentoj.
El... la 29an de Aŭgusto 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.