Tranoktado dum la kongreso
Por kontentigi ĉiujn kongresanojn, ni dispartigas vin laŭ pluraj eblecoj :
– en unu el la kongresejoj (FJT : loĝejo por junaj laboristoj), ni disponigos dormoĉambrojn por unu aŭ du personoj ; ĉiuj havas duŝon kaj necesejon en la ĉambro.
Ni rezervos tiun lokon al handikapuloj, malfacilmovuloj, kaj unuaj aliĝintoj sen veturilo.
– en gastejo de Pleslin, kalkulu 10km (10’) for de la kongresejo ; tie vi disponos kvarlitan dormoĉambron malmultekostan kun duŝejo/necesejo ĉe la etaĝo. Ankaŭ vi ricevos matenmanĝon samkiel en FJT.
Ni rezervos tiun lokon al aliĝantoj, kiuj mendis 3 aŭ 4 litan ĉambron kaj havas veturilon. Post plenigo de la FJT, ni proponos tiun loĝejon al pli malfruaj aliĝantoj.
– en tendejo ĉe la lokaj esperantistoj ; ne kunportu tendon, OKK instalos sed kunportu dormosakojn ; ankaŭ tie vi ricevos matenmanĝon.
Ni rezervos tiujn lokojn al aliĝantoj, kiuj mendis tiun eblecon. Pli facile, ili uzos siajn personajn veturilojn.
– en haltejo ĉe la FJT, en via dormveturilo vi povos tranokti ; ni ne provizos elektron. Bonvolu anonci vin.
– en hoteloj : vi mem prizorgos kaj mendos tiun eblecon. Eblas konsulti dinanan turismoficejon
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.