La urbo Sibiu, dank’al sia arkitektura heredaĵo estas pritaksata kiel unu el la plej belaj kaj bone konservitaj historiaj urboj el Rumanio kaj Eŭropo. La mezepoka fortikaĵo de la urbo restis nedetruita en la du mondmilitoj, kaj gardas ankoraŭ la spiriton kaj la etoson de la pasintaj jarcentoj.
La unua nacia muzeo estis inaŭgurita ĉi tie en la 25.02.1817, la unua societo pri muziko ekfunkciis en la jaro 1818. Sur la scenejoj de Sibiu koncertis famaj muzikistoj kiel Franz Liszt kaj Johann Strauss.
En Sibiu troviĝas nun 2 teatroj, filharmonio, kinejo, 5 bibliotekoj, pluraj kulturaj centroj kaj altlernejoj, 10 muzeoj, ktp.
Menciinde estas la fakto, ke ek de la jaro 1990, kadre de la Universitato funkcias Sekcio de AIS (Akademio Internacia de Sciencoj), kie oni studas Esperanton.
Pro la riĉeco de kultura, arta kaj tradicia heredaĵoj de Sibiu kaj de ĝiaj ĉirkaŭaĵoj ĝi estis elektita kiel la "kultura ĉefurbo de Europo" por la jaro 2007.
Sibiu situas en la suda parto de Transilvanio, laŭlonge de la rivero Cibin, ege proksime de la geografia centro de Rumanio (sur la sama paralelo kiel la urbo Lyon, kaj la sama meridiano kiel Ateno).
La eŭropaj vojoj E 68 (Arad-Sibiu-Brasov-Bucuresti-Constanta) kaj E 81 (Cluj-Napoca-Sibiu-Pitesti-Bucuresti) trapasas Sibiu. La urbo estas grava fervoja kruciĝo kaj disponas internacian flughavenon kun regulaj flugoj al/de Germanio kaj Italio.
El historia vidpunkto, la unua atesto datumas el la jaro 1191, koncerne la alvenon kaj organizadon de la Teŭtonaj koloniistoj en la provinco.
La nomo "Hermanstadt" troviĝis por la unua fojo en dokumento de la jaro 1366.
Ek de la jaro 1919, la urbo nomiĝas Sibiu.
Ĝi funkcias de la jaro 1994 kaj estas la tria laŭ la grandeco en Eŭropo, post la fakaj fervojaj muzeoj troviĝantaj en Britio (York) kaj Francio (Mulhouse). La muzeo eksponas 40 vaporlokomotivojn fabrikitajn de famaj firmaoj en Germanio, Usono kaj Rumanio kaj utiligitaj en la periodo 1885-1990 sur normala aŭ mallarĝa fervojo
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.