La Literatura Komitato de SAT konsistas el A-membroj kaj B-membroj. A-membroj estas nur SAT-anoj ; ili solaj gvidas la Komitaton, proponas novajn membrojn kaj eksigojn al la P.K. de SAT. En konsento kun la O. K. ili elektas reprezentantojn de la SAT-movado por la Akademio Esperantista. B-membroj estas ne-SAT-anoj, kiuj pro siaj lingvaj kapabloj akveptas kunlabori en la Komitato.
Literatura Komitato kaj P.K. de SAT proponas kandidatojn. Ambaŭ devas interkonsenti, por ke la elekto validu. Eksigoj (pro perturbado, nelaborado k.s.) estu proponataj ambaŭflanke. P.K. findecidas.
La A-membroj elektas prezidanton kaj sekretarion inter si. Tiu elekto okazu interkonsente kun la P.K. de SAT.
La Literatura Komitato havas reprezentanton en la Ĝenerala Konsilantaro, konforme al sia karaktero de SAT-instanco.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.