Kadre de nia madrida SAT-kongreso ni faros omaĝon al la teatro.
Ni ŝatas teatron kaj teatri. Ni pensas, ke se ne ĉiu el ni estas iu Laurence Olivier, iu Chaplin, iu Pavarotti ktp... ja multaj el ni povas digne elturniĝi sursceneje, feliĉi kaj feliĉigi aliajn per la magio de teatro.
Ni pensis do pri spektaklo ludota de ĉiuj kongresanoj kun minimume digna arta nivelo interesataj en ĉi omaĝo. Kompreneble, nia diseco ne permesintus al ni munti formalan teatraĵon, sed eblis kunmeti unuopajn projektojn de ludado en tutan spektaklon, nian komunan verkon. Ĉiuj kompanoj kapablaj voĉlegi aŭ reciti poemon, prezenti etan monologon, mimadi, unuope aŭ grupe ludi muzikilon aŭ kanti ktp estis petataj al partopreno. Surbaze de ĉiuj proponoj ricevitaj ni kreis rakontan fadenon kaj fonmuzikon laŭan al la naturo de la ludotaĵoj. Tiel ni preparis nian kolektivan spektaklon “Vivu la Teatro !” sub la gvidado de la poeto Miguel Fernández.
Sanon kaj teatron !
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.