De la 4a ĝis la 11a de aŭgusto de 2019, Barcelono iĝis denove (simbole) la fajra rozo. Okazis tie la jara internacia kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda, internacia laborista grupo, kies membroj havas Esperanton kiel komunikan lingvon.
La laborkunsidoj de la malsamaj frakcioj de la asocio (liberecana, komunisma, liberpensula, ekologiisma, ktp.) estis malfermitaj al ĉiuj, sed nur membroj havas voĉdonrajton. Aldone, la programo enhavas koncertojn, prelegojn, prezentojn de libroj... Estis ankaŭ kursoj de diversaj niveloj por lerni kaj praktiki la internacian lingvon, kaj aliaj aktivaĵoj kiel vizito gvidata al Can Masdeu, la projekcio de la filmo Tero kaj Libero subtekstita en Esperanto, aŭ debato kun la kamaradoj de Calúmnia pri la rolo de ĉi tiu lingvo en alternativaj eldonprojektoj.
La kongreso okazis en Martí Codolar, salesiana gastejo, kiu lokiĝas en la kvartalo Horta. Krom lokaj esperantistoj, estis aliĝintaj homoj de Britio, Aŭstralio, Brazilo, Kanado, Koreio, Kongolando, Kubo, Finlandio, Francio, Italio, Portugalio, Serbio, Svislando...
Oni povas trovi pli da informoj ĉi tie : http://www.satesperanto.org/spip.php?article4247
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.