Charles Bukowski
Nirvano
La ŝanco tute solviĝi de la celo, ne estis granda.
Li estis juna viro vojaĝanta en buso ien en Nord-Karolino.
Komenciĝis neĝi.
La buso haltis ĉe malgranda kafejo en la montetoj kaj la pasaĝeroj eniris.
Li sidis ĉe la bufedo kun la aliaj, kaj li mendis ion, la
mendita alvenis.
La manĝo estis aparte bongusta,
ankaŭ la kafo.
La kelnerino estis alia ol la inoj, kiujn li konis.
Ŝi ne estis kaprica, kaj ŝi havis agrablan humuron, kiu radiis el ŝi.
Kaj la fritisto diris frenezaĵojn.
Kaj la telerpurigisto en la fono ridis kamaradece rekte kaj agrable.
La juna viro observis la neĝon tra la fenestro.
Kaj li volis restadi ĉiam en la kafejo.
Kurioza sento disvastiĝis en li, ke ĉio tie estas agrabla.
Kaj, ke ĉiam estos tiel agrable tie.
Tiam la busveturigisto diris al la pasaĝeroj, ke estas tempo ekiri en la buson.
Kaj la juna viro pensis : „Mi simple restos ĉi tie, mi simple restos ĉi tie.“
Kaj tiam li leviĝis kaj sekvis post la aliaj en la buson.
Li trovis sian sidlokon kaj rigardis tra la fenestro al la kafejo.
Poste la buso formoviĝis, ĉirkaŭ vojkurbiĝon, malsupren, eksteren de la montetoj.
La juna viro rigardis rekte antaŭen.
Li aŭdis, kiel la aliaj pasaĝeroj parolis pri aliaj aferoj ;
aŭ ili legis ion aŭ provis dormi.
Sed ili ne rimarkis la magion.
La juna viro apogis sian kapon flanken,
fermis siajn okulojn kaj ŝajnigis sin dormanta.
Ne estis io alia por fari,
nur aŭdi la zumeton de la motoro,
kaj la sonadon de la pneŭoj
sur la neĝo.
tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ la originalo "Nirvana"
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.