desegnis la franca esperantistoSerge,
dekstre pozas Baghy
Julio Baghy
STRANGA DANCO
(Rimoj kaj asonancoj)
Ne vant’, amuz’,
sed sankta Muz’ inspiras min por kanti ; per sorĉa fort’ de l’ dolĉa vort’ al versoj rimojn fandi, Tintante kante trilas rim’ en fund’ profunda de la sin’ kaj ride — spite la reten’ — jam vibras vive la poem’.
Se arda flam’
per arta man’
sur liro lule ludas,
vi, mia kor’,
en tia hor’
ravite mire mutas.
Multfoje ĝoje, se minut’
agordas kordojn de l’ liut’,
senhalte alte vokas pet’
al versaj formoj de l’ poet’.
Se ĝema sent’,
gehena tent’
la koron torde mordas,
konsolon por
la sola kor’
la Muzo verse portas.
Jen larme svarmas rim’ post rim’
dolore plore en la sin’,
jen vigle tiklas rida son’
por verki versojn per krajon’.
Ne vant’, amuz’,
sed sankta Muz’
min igas versojn forĝi ;
por dia ben’
per pia pen’
en korojn amon sorĉi.
Aklama amo de la lir’
senpene venas per inspir’...
Modeste festas ritma danc’
de l’ rimoj kaj de l’ asonanc’.
PS : Julio Baghy en vikipedio (Kun multaj interesaj ligoj !)
|
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.