„Andreo Ugaldo, su humilde servidor, via humila servisto !“ respondis la viro ĝentile.
„Bueno. Y de qué sabes trabajar, muchacho ? Kian specon de laboro vi faris ĝis nun, ulo ? Ĉu vi laboris per maĉeto aŭ per la hacha, la hakilo ?“
„No, patrón, mi laboris por don Laŭreano en Chiapa de Corso plurajn jarojn kiel carretero, kiel ĉaristo.“
"Tiukaze vi bone scias labori kun bovoj, ĉu ?“
„Si, patrón, muy bien. Jes, patrono, tre bone."
„Boyero ! Brutpelisto !“ diris don Remigilo, turnante sin al la capataz, al la inspektisto, kiu sekvis lin kiel serĝento kun notlibro enmane.
La capataz
ŝovis sian prironĝitan pecon da krajono en la buŝon, rigardis poste la
obtuzan pinton dum certa tempo kaj fine diris : “La nomon, puerco sucio, kota porko !“
„Andreo Ugaldo.“
„Su humilde servidor, jefe,
tion vi aldonu, se mi demandas vin pri via stinkanta nomo, vermo
naskita en sterko. Ĉu vi komprenas ? Ankoraŭfoje, la nomon, ĉu ?“
Andreo
Ugaldo estas mia nomo“ diris la juna indiĝeno, rifuzante obstine al la
inspektisto la ĝentilan riverencon, kiun li ofertis al la kontraktisto
libervole. La contratista, la vera generalo tie, ne trovus tion tiom
grava kaj eĉ ne estus perdinta vorton pri tio, se la viro simple estus
dirinta la nomon al li sen aldoni honorigan riverencon. Estas ĉiam nur
iu malgrandeta homa vireto, kiu postulas senkompate de subulo kaj
sendefendulo la plej rigidan honorateston, ĉar la vireto pri sia vera
digno ne havas komprenon kaj tial ne povas havi komprenon pri ĝi, ĉar li
tiom malmulte posedas de ĝi. Tiu, kiu neniam forgesas fiksi siajn
medalojn sur sia brusto, ne estas tute certa pri siaj meritoj.
Kiel vi nomiĝas, mefito ?“ kriegis la capataz.
„Andreo Ugaldo.“
„Via tre humila servisto, sinjoro mia ! Tion vi aldonu, kiam mi demandos vin“, kriis la capataz kaj fariĝis tre ruĝa en la vizaĝo. Do, ankoraŭfoje. Porko, kiu vi estas. Kiel vi nomiĝas ?“
„Andreo
Ugaldo de Lumbojvil.“ La juna viro ne tordis la vizaĝon. Li staris
trankvile tie, kvazaŭ li estus skulptita el bruna ligno. Eĉ en la
rigardo de siaj malhelaj okuloj li montris nek timon nek ekscitiĝon.
Fride kaj firme li fiksis sian rigardon al la vizaĝo de la capataz, kiu pro kolero ŝajne estis krevonta.
„Al
vi mi ja ankoraŭ instruos blindan obeon, venena bufo, atendu nur ĝis ni
estos solaj kune. Mi kaj vi“, diris la subestro, dum li skribis la
nomon en sian notlibron kaj aldonis en la sekvan rubrikon : boyero. Boyero, tio estis bovservisto.
Kiam
li jam skribis kaj rigardis kelkajn minutojn sian skribitaĵon kun plaĉo
kaj tre fieris pri tio, ke li povas skribi tiel bele kaj svingoplene,
li rigardis supren kaj observis Andreon. Li ĵus volis boji pluan fortan
averton pri la estonteco vizaĝen de Andreo, kiam don Remigio
vokis lin : „He, Ambrosio, diodamnita leper, leprulo, hundo de pigrulo,
kie vi estas kun via diodamnita skribado ? Venu ĉi tien kaj surskribu ĉi
tie tiun muchacho. Li laboris kun ligno, per hakilo. Lin vi notos kiel machetero. Li diras, ke li bone povas labori per maĉeto. Post nur kvar semajnoj ni donos al li la hakilon.“
„A sus órdenes, jefe“, je via servo, ĉefo, tuj vokis la capataz, kiam li estis vokata kaj saltis servofervore per unu salto post sian antaŭan mastron. „Mi estas jam ĉi tie, don Remigio, kaj ĉiam laŭ via alte taksata ordono.“
„Ekskribu
kaj ne babilu tiom da stultaĵoj. Ek, antaŭen, azeno. Ĉiu horo ĉi tie
nenecese pasigita kostas al mi sakon plenan de mono. Ĉielo kaj infero, Madre Santísima en el lado de dios,
Sankta Virgulino je l’ flanko de Dio, kial mi iam lasis kondamni min al
tio transpreni mahagonkontraktojn ?! Ĉiu tago en tiu ĉi sovaĝejo inter
barbaroj kostas min tutan jaron de mia bela kaj sana vivo. Mia patrino,
sanktulino kia ne ekzistas dua, ankoraŭ en sia simpla tombejo
elartikigus siajn membrojn, se ŝi scius kiel mi devas sklavlabori ĉi tie
kaj kion mi devas toleri sub tiu arda varmego, por povi vivteni mizeran
vivon kaj perlabori kelkajn favajn centavojn por fariĝi griza en
honorindeco.“
Don
Remigo alvenis je la fino de longa vico de la mahagonlaboristoj
varbitaj por laboro en la ĝangalo kaj alvenintaj en la sama tago. Li
postulis sesdek virojn, sed la varbaj agentoj povis sendi nur
kvardek kvin virojn. En letero, kiun la capataz transdonis, ili
sciigis al li, ke li devu esti kontenta ricevi tian altan kvanton da
viroj. Aliaj kontraktistoj devis kontentiĝi pri malpli granda
virokvanto, kaj lin preferis la agentoj don Ramon kaj don
Gabriel nur tial, ĉar li neniam provis prironĝi la varboproviziojn, sed
bonvoleme transprenas la antaŭkostojn kaj pagas la proviziojn.
Don
Remigio demandis ĉiun unuopulon el la envicigitaj monteriaj laboristoj,
plej ofte indiĝenojn kaj kelkajn mestizojn pri la nomo, li komparis la
nomojn kun tiuj sur la listoj, kiujn la agentoj sendis al li, kaj tiam
li komencis disdividi la homojn en la laborgrupojn, en kiuj la junaj
viroj sekve de siaj korpaj fortoj kaj kapabloj aŭ spertoj pri certaj
laboroj estis plej utilaj por la kontrakto.
Kiam
li nun jam finis tiun tre streĉan kaj tre respondecoplenan laboron,
plaĉis al li plendi pri sia sorto kaj plendi pri sia mizera ekzisto. Ĉar
surtere krome neniu kompatis lin, kaj li de tempo al tempo troviĝis en
sufiĉe melankolia humoro, ne estis alia eblo ricevi kompaton, almenaŭ ne
en tiu ĉirkaŭo, krom antaŭplendi ion al si mem.