SENNACIISMA FRAKCIO DE SAT


Ĉi tiu komunikaĵo estis dissendita 2001-07-28 post la rekonstituiĝo de la Sennaciisma Frakcio.

Sennaciisma Frakcio de SAT rekonstituiĝis

La Sennaciisma Frakcio de SAT, kiu dormis dum jaroj, estis reestablita ĉe la ĵusa SAT-Kongreso en Nagykanizsa (Hungario). Grupo de proksimume dek frakcianoj kaj aro de observantoj kunvenis vendrede, 2001-07-20. Oni konstatis kreskantan intereson pri revivigo de la frakcia laboro, montriĝinta komence de julio per la starigo de la dissendolisto Sennaciismo ĉe www.yahoogroups.com.

La kunvenantoj diskutis tekston de Deklaracio pri sennaciismo, kiu klarigas la taskon de la sennaciisma frakcio. Ĝi eldiras i.a., ke la naciismo estas "unu el la bazaj elementoj de la nuntempa socia sistemo", narkotilo, per kiu la ekspluatistoj obeigas siajn servistojn, kaj afero, kiun la frakcio kontraŭbatalu kaj ĉe esperantistoj kaj ĉe neesperantistoj. Pliaj diskuttemoj de la kunveno estis la rilatoj kun simpatiantaj ne-SAT-anoj kaj la nocioj "raso", transnaciismo kaj mondcivitanismo.

La memstara sennaciisma agado utilos ankaŭ por malhelpi la identigadon de la fakte tre diverstendenca SAT kun la sennaciismo. Tiu konfuzo oftas ekster la SAT-medio.

Oni konstatis la bezonon de regula bulteno kaj TTT-ejo, sed ankoraŭ ne faris pri tio konkretan decidon. Interna komunikilo restas la dissendolisto, kiun akompanu regula perpoŝta havigo de mesaĝoj al ne-retligitaj membroj (pri kio oni kontaktu Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin). la frakcio disponas spacon en Sennaciulo kaj kiel jam pli frue en Laŭte! por pliaj komunikoj.

La frakcia adreso estas ĉe: Djémil Kessous, 38 rue du Capitaine Cocart, FR-91120 Palaiseau.

{ĝisdatigo de 2003-11-23}


[reen al la ĉefpaĝo de la Sennaciisma Frakcio]