SENNACIISMA FRAKCIO DE SAT


kovrilo[HTML-igita laŭ la libroforma 2-a eldono de 1926. La 1-a eldono aperis en 1924. "V. Elsudo" estas pseŭdonimo de Viktor Kolĉinski. Por biografiaj informoj pri Kolĉinski bv. rigardi ABC de Sennaciismo aŭ la bonvena maksimumismo de Kolĉinski de Vinko Markov en ĉi tiu ttt-ejo.]

SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

V. ELSUDO

A.B.C. DE SENNACIISMO

ELDONA FAKO KOOPERATIVA
PARIS * LEIPZIG

"Proletoj de la mondo, unuiĝu!"

Al legantoj – S.A.T.-anoj

"La vivo estas batalado. Tiuj venkas, kiuj konkorde, discipline, entuziasme militas laŭ plano funde studata kaj kiel eble plej simpla" skribis k-do E. Lanty antaŭ tri jaroj; ĉi-simplaj, sed profunde veraj vortoj konsistigas la moton de ĉi-skizaĵo.

Efektive, nia diligenta kamaradaro sennaciula militas jam la trian jaron, konkorde, entuziasme, venke, kaj tial la plano de ĝia batalado nevole ankoraŭ ĉiun tagon pli kaj pli difiniĝas.

La unuajn trajtojn de ĉi-plano, la esencajn, aperigis la multvalora verketo "For la Neŭtralismon". En tiama periodo de diferencigo de l'esperantistaro ĝi estis la plej necesa, la plej utila propagandilo; ĝi celis eltiri la laboristojn – esperantistojn el tiu "neŭtralista" marĉo, kiun ili trafis, penante male utiligi tutan ilian energion, laboremon je la servo de tiu afero, kiu ne atendas, la afero – kiu postulas tiom da penadoj, oferoj kaj viktimoj, tiu de l'proletarliberiĝo, liberiĝo poste de l'tuta homaro ... kaj ĝi sukcesis! Pri tio atestas la historio de S.A.T.-disvolviĝo, atestas la sukcesoj de ĉiu tago!...

S. A. T. kreskis kaj nun eniris novan periodon de sia ekzistado. Ĝiaj taskaro kaj celaro trudas al ĝi nepron: laboradi en la plej larĝa skalo! Kaj de tago al tago ĉi-tio sentiĝas pli kaj pli forte: S.A.T.-agado estas ebla nur pro ega propagando, serioza senlaca laborado, informiteco de l'proletmasoj pri S.A.T., kondiĉe de ilia varmega simpatio al nia afero!...

Plua militiro postulas pluan militplanon. Venis la tempo aldoni ankoraŭ kelkajn trajtojn al la fizionomio de nia plano, aŭ pli precize, plinuancigi la malnovajn.

Pli frue estis montrite al la laboristoj-esperantistoj kial kaj kiel ni povas sukcesigi esperanton ĉe la laboristaro kaj sukcesigi revolucion per esperanto.

Ĉi-verketo estas la logika kaj la necesa sekvo de tiu: marksiste ĝi pruvas ke efektive:

1e la nuna socio alproksimiĝas al nia idealo de Tuthomara Komunumo (sennacia kaj senklasa);

2e ĉi-procedo postulas la nepran uzadon de l'mondlingvo kaj povas esti plirapidigita pri [supozeble "ĉe": noto de la enretiganto] jama uzado;

3e S.A.T. sekve staras sur vojo, science-determinita, la vojo kondukanta al celo dezirata ...

Ĉi-verketo estas nur alfabeto. Memoru ĉi-tion, kamaradoj. Ĝi celas iom la teorian plifirmigon de l' koncepto pri sennaciismo en nia spirito, sed precipe ĝi intencas konatigi al internaciemaj laboristoj-nemondlingvanoj la abocodo'n de l'vera "internaciismo", pro kiu ili ofte bataladas, ne scikonante bone ĝin. Pro ĉi-ĉio, konsentite, ĉi pruvaro, per si mem, estas samtempe sufice taŭga bona pormondlingva propagandilo! ...

Kiel vidas el miaj vortoj la kamaradoj, ĉi-verketo estas samkiel ĉiuj faraĵoj de S.A.T., afero komunuma, opa, ĉar utili nian aferon ĝi povos, nur tradukite en pli multajn lingvojn, nur, se almenaŭ elpresaĵoj el ĝi estas publikigataj en plej multe da gazetoj kaj ĵurnaloj laboristaj nacilingvaj.

Kamaradoj el ĉiuj landoj, enmetu do ankoraŭ vian kotizon – vian ŝtonon en la fundamenton de nia movado! ...

V. Elsudo

La disvolviĝanta kapitalismo scias du historiajn tendencojn en la nacia problemo. La unua estas – vekiĝo de l'nacia vivo kaj naciemaj movadoj, batalado kontraŭ ĉia nacia subpremado, kreado de naciaj ŝtatoj. La duo.: disvolviĝo kaj plioftigo de ĉiuj interrilatoj inter la nacioj, disrompo de ĉiuj naciaj baroj, fondo de internaciaj kapital-unueco, ekonomia vivo ĝenerale, politiko, scienco ktp.

La du tendencoj estas la tutmonda leĝo de l'kapitalismo.

Lenin.

Por la proletaro internaciismo ne estas ĉarma sonĝo, sed eventuala necesego.

Kautski.

La celo de l'socialista disvolviĝo estas ne diferenciĝo, sed asimiliĝo de l' nacioj.

Kautski.

Marksismo kaj naciismo estas ne interpacigeblaj.

Lenin.

La laboristoj havas nenian patrolandon. Oni ne povas al ili preni, kion ili ne havas.

Marks-Engels.

1. LA VUNDOJ De L'MODERNA SOCIO

... Uragano blovis tra la mondo. Kvar jarojn ĝi furiozis senlace. Ĝi estis forblovanta milionojn da homaj vivoj, ĝi senigis la subtilan feliĉon de dekmilionoj da estuloj, ĝi forigis ien neelkalkuleblajn ricaĵojn, forĝitaj de nia homaro dum cent-, dum mil-jaroj...

... Kaj je la morgaŭa matenruĝo, kvazaŭ post terura inkubsongo, ni vekiĝis kaj, frotante la okulojn, por konvinkiĝi, ke ĉio estas efektive reala, ni demandis nin: Ĉu ĉi-ĉio estas realaĵo?... ĉu ĉi-tiuj abomenaĵoj estas do faktoj?... kaj ni... ni estis do la ĉeestintoj kaj... la kulpuloj?...

– Jes! Ĉi-malfeliĉego sobrigis kaj seniluziigis ĉiujn. Ĝi elblovigis multon, multon bonan, nerenaskiĝeblan, sed ĝi forportis iom da blindeco de l' popolmasoj... De tiu tempo la funebra sonorado aŭdiĝas konstante per ĉiuj oreloj, sed ĝi anoncas nun alian funebron, ian grandan funebron ... ĝojigan. Mortas, agonias jam socio, pereonta pro sia maljusteco, la socio de l' Malsato, de l' Malscio, la socio de l' malmultaj feliĉuloj diboĉemaj kaj de l' sennombraj pariaoj turmentitaj, la Socio de l'Malnovo.

Kiam ni perdis nian blindecon, ni ekvidis la malkovriĝintajn vundojn de l' moderna socio kapitalista, ĝia ekzistado estas longdaŭra sinsekvado de krimoj, pli abomenaj unuj ol aliaj. Ĉi-epoko estas jarvico de rabadoj, militoj, ekspluatado senfina. Ĝi estas tute saturita de sango de l' pereigitoj kaj svingo de l' rabekspluatitaj sklavoj ...

Jen estas la du "belaj" flankoj de ĉi-falsa monero:
ĉi-tie – la ekspluatantoj, malmultaj ĝuuloj,
Tie – la sennombraj, kiel la sableroj de l'marbordo, servutuloj de l'salajro ...

La kapitalismo estas dutranĉa glavo; ĝi signifas unuflanke – la turmentadon de unuj klasoj per aliaj; aliflanke – la subpremadon de iuj nacioj per ceteraj...

Ĉu povas do longe kaj pace ekzisti socio kie boladas konstante klasbatalo interne kaj naciaj militoj ekstere?...

* * *

En ĉi-verketo ni kvazaŭ preteriros la unuan demandon (pri klasbatalo), ĉar ĝi estas tiom priparolita, ke plua peno estus nun superflua. Ni intencas lumigi nur pli malpli la duan, ĉar la laboristoj ne havas ĉiam fortan, klaran kaj science-bazitan koncepton pri ĝi.

2. PATRIOTISMO KAJ MILITOJ

Delonge ekzistas malamo, la praepoka besta malamo, sed ĝis ĉi-jaroj, ĝi ne vidis sian apogeon. Nur kapitalista socio, dronanta en la sango de siaj viktimoj, povis oferi al ĝi tian plezuron...

* * *

Venis la tempo funde priesplori la demandon por malkovri iun eliron el la ŝtonaĝo, en kiu ni kvazaŭ ankoraŭ trovas nin, ĉar sopirado pri nova socio estos senfrukta dum ni ankoraŭ malscios la militkaŭzojn kaj malkonscios la kondiĉojn de l'medio, en kiu ni vivas.

La nura militkaŭzo estas la ekzisto de socisistemo, neebla sen perforto, la kapitalismo; ekskluzive ĝi okazigas militojn pro la pliampleksigo de l'poŝo de tiu- aŭ alilanda burĝaro. La patriotismo, evoluante je ŝovinismo t. e. nacia antagonismo, estas nur sekvo de ĉi-sistemo. Patriotismo, kondukanta do al militoj, estas nur profita al la kapitalistaro.

Sed ekzistas ankoraŭ patriotismo senofenda, oni respondos, ekzistas patriotoj, simpatiantaj ĉiujn naciojn, la tutan mondon.

Nu, kiel trafe rimarkis L. Tolstoj, tie en ĉi-okazo malestas patriotismo, tiun senton oni nomas homaranismo. Justa kaj humana naciismo ne ekzistas, mi ripetas. Aliokaze, je kio ĝi diferencus de l' supre nomita homaranismo?

3. IDEALISTA INTERNACIISMO

Tolstoj kaj aliaj idealistoj vidigis la tutan malbonon de l' patriotismo majstre sed ili opiniis, ke ĝin kaŭzas difinitaj ideoj, kies devenon ili ankaŭ ne montris: ili ne priatentigis la vivajn kondiĉojn, naskantajn ĉi-ideojn.

Dum idealistoj opinias ke efektive la tuta vivo sin apogas sur la ideoj, la volo aŭ malvolo de l'homoj, marksistoj instruas ke male la faktoj, la vivo kun siaj ĉiuj okazintaĵoj, la ĉirkaŭanta medio, la naturo, ĉio influas nian pensadon, nian idearon, kaj do ni agadas ankaŭ sub la influo de ĉi-medio, kaj se ni entreprenus ion nur ĉar ĝi plaĉus al ni aŭ ne, sen iu ajn reala kialo, ĉi-tio dube efektiviĝus; eĉ plu, tia kaprico senkaŭza, malofte kaj malfacile enfalus nian kapon jam pro la sensignifeco de l'elvokanto ...

Kompreneble, ke la senfina sopirado de l'idealistoj pri nova socio estis do elvokita ne pro tio ekskluzive, ke la ideoj en homaj kapoj estis rutinecaj aŭ alial – kaj ili tial militis, sed nur ĉar sufokanta ĉion, maltaŭgiĝinta kapitalista sistemo, nin ĉirkaŭanta, elvokanta estis tute malsaman, pli justan sociordon... Ĉi-tion klarigas tio, ke la idealistoj ne sukcesis konvinki la larĝajn popolmasojn, ĉar ili ne komprenis kaj ne komprenigis la ĉefan: la rilatecon inter sia idealaro kaj la realeco. Ili mem malkonscias la medikondiĉojn, meze de kiuj ili vivas; ili tute miskomprenas la esencon de homaj interrilatoj, opiniante ekzemple ebla- la interpacigon de l'mastroj kaj sklavoj, ekspluatantoj kaj ekspluatatoj (klasa kunlaborado) kaj deklarante malnatura la klasbatalon mem.

Ne apogante sin sur firma scienca bazo ilia idearo ne povis inde sukcesi. Kaj tial la longa historio pri internaciismo idealista estis do tiu de sinsekvo da pli malpli utopiecaj movadoj, kies idealo mem neniam efektiviĝus se ĝi devus estiĝi per la rimedoj konsilitaj de l'idealanoj mem.

Jesuo Kristo (1), laŭ la evangelioj, la legendoj diversaj, estis verega sennaciulo. En sia instruo, li predikis la necesegon de l'universala interamo, unuiĝo, la tutan malindon kaj malutilon de l'homa dividiĝo, disigiteco...

La tiel nomata "internaciismo" ekzistas do delonge. Ĉefe, la kristanismo estis trasaturita de ĝi. Kaj se "unika ŝafaro" ne estas kaj la vortoj "nek judo, nek heleno" restis ĝis nun nur vortoj samkiel kiam ili estis eldiritaj, tio denove pruvas la maltaŭgecon de l'idealismo, kies objektoj restos ĉiam utopiaj kaj ne efektigeblaj ĝis plej multaj vivkondiĉoj mem permesos ilian realiĝon t. e. ĝis la vivevoluado trudos la tematan plibonigon...

Multaj kristanoj ofte revadis pri internaciismo, mi eĉ diras, pri sennaciismo. Precipe la katolikoj (kaj iuj malmultaj sektanoj). La papoj Romaj ĉefe ĉiam sopiradis pri la fondo de unueca imperio dum sia regado kaj ne vane ili tiel ofte kaj ĉie proklamis la vortojn "Unu paŝtitaro kaj unu paŝtisto'' la formuligo de iliaj tendencoj. Multaj centjaroj da luktado (precipe en mezepoko) rakontas al ni ke la papoj ne nur revadis pri tia sennacisocio, sed penis ĝin almenaŭ starigi per la forto de l'armiloj kaj intrigoj. La papoj penadis trudi al tuta mondo sian superecon, sian volon, lingvon ktp. Ili celis mastradi la universon super la kronoj de imperiestroj, regoj, dukoj kaj aliaj "filoj fidelaj de l'sankta Eklezio" kies regadon benis la papoj mem, reprezentante Dion, per la helpo de sia aparta grandega armeo da nuncoj, episkopoj kaj monakaj ordenoj. Ili formis ŝtaton en ŝtatoj, sian kvazaŭ-sennaciecan mondon en la kadroj de l'diversgenta mondo tiama. La provincoj de ĉi-lando estis la episkopioj; kiel en ĉia bone arangita stato, la papoj havis proprajn administracion, juĝantaron, estraron, armeon, regnan lingvon (latinan) kaj ĉiujn ceterajn apartaĵojn, indajn de tia imperio; sed ĉio restis efemera, ĉar la vivkondicoj de l'ĝiskapitalista periodo mem malebligas alian sociordon, ol la malunuecan eĉ se la papoj estus pli fortaj...

...Kaj la internaciismo daŭras flori en la koroj de bonanimuloj, de "veraj" kristanoj, de laboristoj idealistoj (2), de pacifistoj. Ili daŭras kredi, ke iam venos tempo, kiam per si mem la homaro "komprenos siajn erarojn" kaj iros laŭ la vojo, kiun ili ŝatas.

Tiaj utopiuloj estas ankoraŭ, interalie, iuj el la tiel nomataj "neŭtralaj" esperantistoj kaj Zamenhof, la aŭtoro de l'lingvo universala, ĉefe. Mi parolas pri "internideanoj". Ĉi-idealistoj ankaŭ opinias ebla la aperigon de iu nova socio kaj forigon de l'ĝisnuna dank' al generala uzado ekskluzive de universala interkomprenilo (lingvo), flankigante ĉiujn demandojn pri la esenco de l'nuna socio kaj de l'homaj interrilatoj t. e. la bazon do, sur kiu ili intencus aranĝi tian novan mondon.

La rimedoj, kiujn ili proponas por la starigo de juste kaj feliĉige aranĝita socio estas plejparte malrealaj kaj iuj estas eĉ miregige ridindaj kaj elmontras iun nekredeblan infanan naivecon.

Ekzemple, Zamenhof konsilas al la diplomatoj ("Post la granda milito" – Alvoko al diplomataro. 1915.), pro la pacigo de l'interbuĉadantaj landoj, pro la forigo de l'nacia antagonismo kaj militoj nuntempe kaj estonte, almenaŭ decidi ke ĉiuj landoj havu ne gentajn, sed neŭtral-geografiajn nomojn (?!), ke ĉiuj samlandanoj estu samrajtaj kaj ke ĉiujn konfliktojn inter la nacioj juĝu Tuteŭropa Tribunalo.

Dum la unua propono estis tiom naiva, ke prikritiki ĝin estus tute superflue, la tempo pruvis al ni la efemerecon de l'aliaj, ŝajnantaj pli seriozaj. La diplomatoj (kiaj "bonanimuloj"!) efektive decidis la laman samrajtecon de l'individuoj kaj la suverenecon de ĉiuj nacioj, starigis eĉ institucion, ankoraŭ pli "efikan" ol la Zamenhof 'a Tribunalo (la Ligon de l'Nacioj). Malgraŭ la ekzistado de tia "paciga" organo, ni ĉiun tagon observas novajn sangajn katastrofojn: jen la Danzig'a, jen la Memel'a konfliktoj, hieraŭ temis pri Mez-Litovio, hodiaŭ pri Fiume, morgaŭ pri Italio, Grekio kaj Albanio, postmorgaŭ pri Tanger, kaj tiel plu. Ni devas nin seniluziigi. – Sub la mastrado de l'kapitalistaro, ĉia paco estas mallongdaŭra, ĝi estas neebla pro la kontraŭdiroj de l' kapitalismo mem.

* * *

Preferante sekvi alian vojon ol tiun de l'idealistaj revadoj, ni do pli frue konatiĝas kun ĉiuj faktoj, kun la esenco de l'naciismo – ni povos poste determini kien evoluas la Homaro, kiel estas ebla la alvenigo de l'sopirata sociordo, kaj kian partoprenon en ĉi-ĉio povas ni havi ...

4. KAPITALISMO NASKAS NACIOJN.

Konvinkiĝinte, ke naciismo en sia plej "bela" formo (memoru ĉiam la militon 1914 –1918!) estas bruletanta nacia antagonismo, nin interesas la esenco de l'naciismo mem.

Kio estas do nacio, nacio dum la nuna periodo de kapitalista disvolviĝo? Kautski (3) respondas: "Nacia ŝtato estas la plej konvena al modernaj t. e. kapitalistaj, civilizaj, ekonomi-progresemaj, distinge de mezepokaj, ĝiskapitalismaj kondiĉoj, estas tiu formo, en kiu ĝi povas plej facile plenumi siajn taskojn (t.e. taskojn de plej libera, larĝa kaj rapida disvolviĝo de kapitalismo). Sekve, la nunan nacion estigis nur difinita forto: kapitalismo. Ja nur la lasta eltiris la mondon el la feŭdala epoko, kun sia malesto de taŭgaj komunikiloj, ebligantaj la anstataŭigon de provincoj, etaj feŭdlandoj per la hodiaŭaj naci-ŝtatoj; malesto de l'iloj (literaturo, gazetaro, klerigado) servantaj al la disvastigo kaj konservado de l' t. n. nacia kulturo.

"Nacio estas, antaŭ ĉio – komunumo, difinita komunumo de homoj. Ĉi-komunumo ne estas rasa, nek genta. La nuna itala nacio konsistiĝis el romanoj, germanoj, etruskoj, grekoj, araboj ktp. La nacio franca kuniĝis el galloj, germanoj, romanoj, britoj k. c. La samon oni devas diri pri la angloj, germanoj, kiuj nacie kuniĝintaj estis el anoj de plej diversaj gentoj kaj nacioj. Do, nacio ne estas rasa, nek genta, sed historie formiĝinta homkomunumo (4) kaj stultaj konsideros ni nun babiladojn pri la eternaj "naciaj trajtoj", "nacia kulturo", "naciaj moroj", eĉ "nacia intermalamo" (franca-germana, itala-aŭstra). Ja nacioj estas organismoj konstante kreskantaj, disvolviĝantaj, adaptantaj sin eĉ je la cirkonstancoj, senĉese ŝanĝantaj sian fizionomion, kaj tial pri io tute propra temi ne povas. Prenu, ekzemple la "argentinan" nacion: ĝi konsistas el italoj, hispanoj, baskoj, germanoj, slavoj, tute samkiel multaj el la eŭropaj nacioj konsistiĝis per la plej diversdevena etnografia materialo. Tio ne malhelpas ke preskaŭ je la naskigo mem de ĉi-lando, la tialandaj (argentinaj) patriemuloj fanfaronadas jam pri la grandeco, famaj "propraj" virtoj naciaj, pureco de l'moroj de "l'argentina popolo". Post nemultaj jaroj ili uzos la esprimojn "pura argentina sango", "vera argentinano", "argentina kulturo", "trajtoj argentinanaj" ktp. tute simile al niaj bonegaj ŝovinistoj eŭropaj por siaj respektivaj nacioj. Propraokule ĉiu el ni observadas, kiel kreiĝas la plej grava "nacio" en la mondo: Usono. Kvankam ĝia anaro estas vere internacia, kvankam ĝin eniras, krom la reprezentantoj de ĉiuj eŭropaj landoj senescepte, ankaŭ amerikaj indiĝenoj, nigruloj, flavuloj (japanoj, ĉinoj) – ĉiu "bona" Usonano konsideras sian landon kiel io "tuta" io nedividebla, netuŝenda, eterna, kaj, mi jam volus diri, kompreneble "pursanga". La nacio povas malhavi ankaŭ unuecan etnografian enhavon, unuecajn geografiajn kaj ekonomiajn trajtojn. En Usono trovigas regionoj kun diversaj klimatoj (de l'subtropika al malvarma), plej grandaj ebenaĵoj kaj herbejoj apude kun montaroj eterne kovritaj de nego kaj glacio, regionoj ekskluzive industriaj unuvice kun tiaj mondgrenejoj – kiaj la Centra-Usona (apud-mississipi'a) regionaro.

La deveno de iu nacio dependas nur de l'historiaj plej samaj cirkonstancoj: geografia aparteco, izolsituacio (Irlando), geografia favoreco (itala "boto", britia insul-reĝlando), renkontiĝo de gentoj (5) ktp. ktp. sed plej ofte sekve de militoj, rabadoj, sklavigoj kaj subpremadoj konstantaj formiĝis la nacia ŝtato.

La lastaj kaŭzoj klarigos al la leganto la kialon de l'ofta ĉiurilata malsimileca konsisto de l'miksitaj ŝtatoj (eks-Aŭstro-Hungario k. a.).

La formiĝperiodo de l'plimulto da nacioj koincidis kun la malapero de l'feŭdalismo (fino de l'mezepoko kaj komenco de l'nova).

Sed kio estis la bazo de ĉi-homkomunumoj, stariĝintaj tiel malsisteme – krom la forto?

– Komunikiloj kaj ligiloj!

Taŭga lingvo, taŭgaj vojoj, taŭgaj – mi ripetas – iloj de ĉiamaniera interkomunikado kaj korespondado.

Lingvo komuna estis la plej grava neceso de iu nacio. Ĉar "la nepra rimedo par kuna socia laborado estas la lingvo. Lingva komuneco faras fortegan ligilon inter la homoj, la malsameco de lingvoj – malfacile forigatan limbaron inter ili (6)". Sen tia lingvo samnacianoj ne komprenus unu la alian, ili estus tute fremdaj inter si, ili do ne eblus esti samnacianoj. Tiu kondiĉo estas tiel fundamenta, ke "se en ŝtato oni parolas diversajn lingvojn, aperas la neceso je konata de ĉiuj kaj taŭga por ĉiaj rilatoj lingvo, kaj tion postulas ne nur la bezonoj de l'supera klaso, sed tiuj de ĉiuj klasoj. Antaŭ ĉio, tia lingvo fariĝas tiu de l'plej ekonomie disvolvita en ĉi-stato popolo, se ĉi-popolo estas samtempe la plej multa kaj politike superreganta. Ĉiu iom agema homo, dezironta fari ion en la socia vivo, ellernos ĉi-lingvon? (6)" Ekzemplojn montras Francio, Germanio, ĉiaj landoj, kie unuj provincoj venkis la aliajn kaj iom post iom trudis al ili siajn proprajn dialektojn, estiĝantaj la lingvoj tutlandaj (langue d'oil' en Francio) kaj fariĝis la kernoj, ĉirkaŭ kiuj grupiĝis (perforte, precipe) la nacioj (Isle de France, Prusio, Kastilio en Hispanio ktp.) ...

Taŭgaj rimedoj de komunikado estis la dua bazo konsekvence de iu nacio, ĉar tiaj rimedoj egaligadis, unuigadis la landojn t.e. iliajn lingvojn kaj morojn...

Evoluigante ĉi-penson, ni devas aldoni, ke geografiaj kondiĉoj do ludis siaflanke iun rolon ĉi-tie, ĉar ili grave influas la komunikadrimedojn: ja ĉu riveroj kaj rivervaloj ne kontribuas al oftaj interrilatoj? al fondo de unuigita lando kaj ĉu, ekzemple, la montaroj ne estas gravegaj faktoroj de popoldiferencigo?...

La izoleca situacio de Irlando ebligis malgraŭ multcentjara fremdnacia subpremado, konservadon de pli malpli aparta nacio; male, la montoza Svisio kun siaj mallarĝaj valetoj, ĉirkaŭitaj de altegaj mur-montoj nepre devis elvoki al vivo la starigadon de memstaraj valoj-respublikoj (kantonoj)...

Sed "dum la jarcento de l'kapitalismo kun ĝia kolosa teknik-disvolviĝo, la naturaj limoj rimarkeble perdas sian signifon (7)" ĉar artefariteco – tra la daŭro de nia tuta historio – forigas naturecon (geograf. kondiĉojn ktp.): dank'al plibonigo de komunikadrimedoj (ekonomiaj kondiĉoj) estis ebla la fondo de tuta fremda ŝtateto en Irlando (Ulster), konsistanta plejparte el almigrintoj.

Reciproke, la kaŭzo de l' malunuigo de Svisio (lingva – precipe) spite la bonstato de l' komunikiloj – estis la sufice alta nivelo de l'kulturo (8).

Siatempe, la problemon de unuigo aŭ disigo de l'popoloj grave influis la religio, sed ĉi-forto iom post iom tute foriĝas... Tamen en landoj malantaŭenemaj (Proksim-Oriento kaj aliaj mahometanaj landoj – Indonezio, Hindio) ĝi estas intime kunligita kun la ideo mem pri naciliberiĝo. Sed ĉi-tio estas faktoro provizora.

Ni resumu: La naciojn naskis kapitalismo, ĉar ĝi tendencis interne de l'nacilimoj plifortigi siajn industrion kaj merkaton, florigante ilin plu kaj plu. La kapitalismo ellaboris teknikon, necesan por la larĝa disvastigado kaj konservado de lingvoj naciaj kaj pli oftaj interrilatoj interne de l'landoj – t.e. kondiĉojn siavice necesajn por sia plej granda profito. – Do la nunan momenton, en ĉi-problemo ludas rolon ekskluzive ekonomi-teknikaj fortoj aŭ iliaj rezultoj.

5. LA LINGVOBAZO

La lingvodemando en la nacia problemo estas tiom grava ke ni tamen ĝin priatentigos plie. Ĉar diskuti alian jam demandon – pri nacia kulturo, ni povos, nur sciante ĝian esencon, ĝian animon...

Ni ripetas: dank' al kapitalista teknikprogreso "estiĝis la kondiĉoj por apero de popularaj gazetaro kaj literaturo, kreiĝis la materialaj fundamentoj por la ekzistado de inteligentularo, kiu, restante maldependa de l' mastrantaj klasoj, servas la popolmasojn. La literatura lingvo, lasanta post si perbuŝan transdonadon, la fonto de popolaj idiomoj kaj dialektoj – fariĝas la popola lingvo kaj kondukas al la plialtigo de popola memkonscio. La komuneco de literatura lingvo estas la bazo de l'moderna nacieco" kaj aliflanke "se iu socio (9) efektivigadas iun politikon demokratian, gvidatan de l'popolo, el ĉi-tio jam rezultas, ke la lingvo de ĉi-politikaj agitado kaj informado, de l'politikaj debatoj kaj decidoj devas esti la lingvo popola, lingvo – kiun mastras la tuta popolo (10)..."

6. LITERATURLINGVO

Literatura kaj popola lingvoj fariĝas samsignifaj: ili estas mallarĝe kunligitaj aŭ kunligiĝas.

Ĝis la moderna disvolviĝo de kapitalista teknikprogreso, efektive – ĉi-lingvoj estis ofte iom malsamaj, sed tio pli kaj pli foriĝas. Alvenis la tempo, kiam oni parolas preskaŭ puran literaturan lingvon kaj kiam, reciproke, la lingvo literatura fariĝas tiu – parolata en la popolmedioj.

La preskaŭ plena forigo de l' analfabeteco, la popularigo kaj malmultkostigo de l'literaturo, gazetoj, teatro, la elĉie montriĝanta iom-post-ioma plialtigo de l'kulturnivelo de popolmasoj – elokvente asertas ĉi-tion. Ĉiu nun legas librojn, gazetojn, pli malpli ŝatas teatron, arton, sciencon, kaj li do ne povas esti malinfluita de l'literatura lingvo – la ĝenerala pensesprimilo.

Kaj ĉar la tuta popolo pli larĝe ekpartoprenas la kreadon de l'kulturaĵoj, ĝi siavice rezultigas plie tian kunfluiĝon de l'lingvoj popola kaj literatura.

La tago de plena forigo de l' t. n. popola, hejma lingvo estos tiu, kiam forestos la lastaj analfabetuloj, kiam la akireblo de l'kulturaĵoj kaj kulturecoj atingos plej altan disvolviĝpunkton...

La potenco de l'lingvo literatura, malmultekostaj kaj tute taŭgaj rimedoj de larĝa produktado de kulturaĵoj (eblaj dank'al pli perfektigado de l'presrimedoj), la vekiĝanta konscio de l'homaro kaj plilarĝiĝo de ĝiaj menskapabloj, siavice kaŭzitaj de ankaŭ plibonigitaj ekonomiteknikaj kondiĉoj (ekzemple interkomunikadrimedoj: poŝto, telegrafo, fervojoj), ĉio malhelpas aŭ eĉ malebligas la pluan diferenciĝon de l'literaturaj lingvoj je dialektoj, formantaj poste lingvojn apartajn.

Dum la ĝismoderna historio montris al ni senfinan diferenciĝon de l'pralingvoj je novaj lingvoj, de l'lastaj je dialektoj kaj idiomoj (emaj ankoraŭ fariĝi lingvoj) kaj tiel senfine, ni nun eblas observi kian kontraŭinfluon al tia procedo havigas la altigo de l' kulturo kaj tekniko.

La angla lingvo estas nun sufiĉe delonge disvastigita en ĉiuj kvin mondpartoj (11). Anglolingvanoj vivas en plej malsamaj kondiĉoj: apud la polusoj, sub la ekvatoro kaj tropikoj, en landoj kun la plej diferenca klimata kaj geografia situacioj; ankaŭ ĉe malsamaj ekonomiaj kaj kulturaj influoj: iuj loĝas en tiaj mondurbegoj – kiaj London aŭ New-Jork, aliaj en malproksimaj hindiaj ĝangaloj. Tamen, dank'al efikeco de l'kulturaĵoj kaj bonegaj rimedoj de interkomunikado (Vaporŝipoj, fervojoj, kanaloj, aviado), la lingvo angla ne disfalis en tutan serion de dialektoj; male ĝi konservis iom sufiĉan unuecon.

Samcirkonstance troviĝas aliaj lingvoj larĝe disvastigitaj en diversaj mondpartoj: franca, germana, esperanta k. c. Dank' al unuecaj kulturaĵoj tiuj lingvoj ne diferenciĝas plue. Reciproke – la unueca elparolado de ĉi-lingvoj sekvigas denove unuecon de l'kulturaĵoj ktp. La lingvoj popola kaj literatura influadante unu la alian konstante – fine samiĝis, tute unuiĝis.

* * *

La rolo de l' literatura lingvo en la daŭro de l' lastaj dekjaroj tiom pligraviĝis, ke ĝi estiĝis liberigilo.

La liberiĝon (pli malpli perfortan) de Ĉeko-Slovakio, Litovio, Polio kaj cet. subpremitaj nacioj antaŭiris longa kaj insista kulturbatalado.

El kie komenciĝis la liberigo de ĉi popoloj? El la kreado de kulturaj institucioj, penantaj per la disvastigado de preskaŭ forgesitaj literaturigitaj lingvoj, la postan restariĝon de memstaraj ŝtatoj; precipe tia procedo estis rimarkebla antaŭe en Orient-Eŭropo (Ĉekio, Polio, Ukrainio, Ĥorvatio ["Kroatio": noto de la enretiganto], Litovio, Finnio ktp.): je la formo de Popoldomoj, Popoluniversitatoj, kluboj kaj bibliotekoj, "Matrica"-j, diversaj societoj por la popola klerigado (forigo de l' analfabetuleco), propralingvaj gazetoj kaj teatroj, unuvorte – absolute per ĉiuj asocioj literaturlingvaj, kreiĝis la plej potencaj iloj de naciliberiĝo.

Sen ili, la suprenomitaj nacioj kaj ĉiuj similaj perdiĝus, asimiliĝus en aliaj:

Ĉu povas esti do pli bona pruvo pri la praveco de l'vortoj Kaŭtski'aj: "Literatura lingvo estas la bazo de ĉiu nacieco?

Ĉiuj supre nomitaj (orient-eŭropaj) nacioj estis terkulturistaj, malhavantaj ĝis tiam veran literaturlingvon. Kaj pri tiaj Kaŭtski diris: "Nacietoj (gentoj), restantaj terkulturistaj iom post iom dissolviĝas en iu nacia ŝtato kaj, fine, malaperas. Ili estas senespere kondamnitaj je pereo.

"Tio estas la sama disfalo de l'popoloj, plena dissolviĝado kaj sennaciiĝo", kiujn Marx kaj Engels deklaris neeviteblaj ankoraŭ en 1849, kiel ekzemple ĉe la gaeloj en Skotio, bretonoj en Francio, baskoj en Hispanio, ladinoj en Tirolio, serboj kaj vendoj en Prusio kaj Saksio. Ĉirkaŭ 1870 en Prusio troviĝis ankoraŭ 86000 slavoj, en 1905 – 63000. Ĉi-tie oni ne rimarkas rasan formorton kiel ĉe la nord-amerikaj indianoj. Kontraŭe. Nome ĉi-nacioj, ekonomie malantaŭenemaj, montras ordinare la plej grandan multiĝ-kapablon. Kio ŝajnas la formorto de l'nacio tio estas en la vivo – la malapero de lingvo, fariĝinta malnecesa por la interrilatoj...

La sennaciiĝprocedo de l'malgranda terkultura nacieto renkontas fortan kontraŭagadon en tiaj okazoj, kiam ĝin ĉirkaŭas moderna movado demokratia. Rilate al tio, interne de ĉi-malgranda nacio kreigas propra inteligentularo, disvolviĝas literaturo, kies lingvo fariĝas ne nur la lingvo de poezio, sed tiu ankaŭ de l'prozo. En la dialekto povas esti ankoraŭ propra literaturo beletristika. Nur la ĉiutaga uzado en gazetoj, lernejoj, leteroj, popular-scienca literaturo – igas la lingvon literaturan – tiu de l' popolmasoj, politika faktoro; ĝi faros la popolmasojn, uzantajn ĉi-lingvon – moderna nacio. Kaj se la nacio iam ajn levigis ĝis tia alteco, ĝi kapabligas montri eksterordinaran obstinon en la defendo de sia lingvo (12)"…

"La forteco de l'kontraŭstaro de l'naciaj malplimultoj kreskas kune kun la altiĝo de l'kulturnivelo (13) de popolmasoj. La senkultura ĉeka farmlaboristo, trafonta germanlingvan regionon, estos senpene germanigita, dum la moderna proleto industria, iam hejme vizitinta bonan ĉekan lernejon, leginta ĉekajn gazetojn, partopreninta la politikan vivon de sia nacio, konservas sian naciecon ankaŭ en fremdlando kaj kun peno toleras la mastradon de nacia plimulto (14)".

Dank' al tio fariĝas en iuj landoj interesaj metamorfozoj; ekzemple en landoj, ŝtatoj, kie kune vivadas nacio industria kaj literaturlingvon havanta (mastranta la aliajn, kvankam ĝi estas la malplimulta) kaj subigitaj nacioj terkulturaj, farantaj la plimulton, sed ne posedintaj ĝis tiam literaturlingvon. Kiam "en ŝtato kun miksa loĝantaro, terkulturista popolo atingas la disvolviĝon de propra literatur-lingvo, kiu servas ĝin kiel ilo de ega naciema unuiĝo, la afero alprenas neatenditan turnon. La vilaĝanaj masoj, transloĝiĝontaj, ne malnaciiĝas tie. Se ilia nombro estas sufiĉa, ili povas malaperigi la lokan lingvon de l'rilata industria regiono, anstataŭante ĝin per la sia (15)".

* * *

Tralegante ĉi-ĉapitron, ĉiu rimarkis siamanieran konservemon de l'literatura lingvo: ĉi-lingvo estas malfacile forigata, ĉar ĝi vivas ne nur en la spirito de apartaj homoj, sed je la formo de kulturaĵoj, de diversaj do objektoj. Tia kaŭzo – ni resumas – unuflanke malhelpas la asimiliĝon de naciecoj diversaj en unueca ŝtato (flamanda kaj franca en Belgio; germana, franca itala, ladina en Svisio), aliflanke, la disiĝon de l'lingvo en diversajn dialektojn ("konservema" progreso!)...

7. NACIA KULTURO.

La antaŭa ĉapitro iom montris al ni la plej fortan ligitecon inter la kulturo "nacia" kaj la nacia lingvo kaj donas eĉ al ni la rajton aserti, ke "nacia" kulturo estas simple la kulturo de iu aparta lingvo, literaturlingvo.

Sed la naciistoj kaj, bedaŭrinde, multaj gekamaradoj, iluziitaj ankaŭ de l'patriotisma nebulo, neniel deziras konsenti tion.

"Rilate al kulturo, la nacio determiniĝas per la lingvokomuneco. Ne estas, certe, alia vojo al kulturo, krom la lingvo, kaj la lingvo, kiun oni mastras perfekte, kaj por la plimulto de l'homoj tia lingvo povas esti nur tiu, kiun oni uzas en familio, kiun oni parolas de l'infanaĝo, kiu determinas la apartenecon al difinita nacio. Ju pli perfektaj estas la kulturaj institucioj de ĉi-nacio, ju pli atingeblaj kaj favoraj, ĝiaj lernejoj, pli bone informitaj kaj konsciaj, ĝiaj gazetoj, literaturo ktp., des pli alta estas la kultureco de l'popolmasoj. Tia estas la ligiteco inter la nacieco kaj kulturo (16)..."

Longtempe maĉi saman temon ni do ne bezonas; ĉi-vortoj estas sufiĉe klarigaj. – La naciistoj babiladas pri nacia karaktero, naciaj moroj, kutimoj, trajtoj. Efektive, tiaj pure-etnografiaj heredaĵoj ekzistis kaj ekzistas eĉ nun en senkulturaj landoj, precipe ekstereŭrope, sed mi denove devas priatentigi, ke ĉi-lokoj malhavas literaturan lingvon, plejparte ĉi-landoj estas loĝitaj de terkulturistaj popoletoj kaj senkulturaj gentoj. Pri ili ne temas, ĉar ili ne estas eĉ nacioj en la moderna (kapitalistepoka) senco de ĉi-vorto...

Kaj naciistoj, malgraŭ ĉiuj siaj asertoj, prilaborante sian "nacian" kulturon, prilaboras ekskluzive sian nacilingvon, la unuecan animon de ĉi-kulturo. La kulturo mem estas (en aliaj lokoj ĝi fariĝas nun tia,) eŭropana (universala). Kvazaŭ diferencigas ĝin nur apartaj lingvoj. Certe, burĝaro iam penas reakcimaniere konservi la mezepokecajn heredaĵojn de gentaj kulturoj kaj karakteroj. Efektive "en ĉiu nacio estas ankoraŭ kulturo burĝa, (kaj eĉ plej ofte kontraŭrevoluciema (17) kaj klerikala) kaj ne je la rolo de elementoj, sed de superreganta kulturo. Tial la nacia kulturo generale estas tiu de l'fibienhavantoj, pastraĉoj kaj burĝoj. Ĉi-tio estas abocoda vero par marksisto (18)..."

Kapitalista scienca-teknika progreso pli kaj pli egaligas, ebenigas la kutimojn, morojn kaj karakterizaĵojn de diversaj homoj; se en landoj, ne okcident-eŭropaj kaj nord-amerikaj, ĉi-tion ni apenaŭ rimarkas, ĉi-tio estas pruvita per tio, ke ceteraj landoj estas nesufiĉe ankoraŭ tuŝitaj de l'kapitalismo kaj tie finfine ankoraŭ ne formiĝis veraj unuecaj nacioj; la etnografiajn heredaĵojn la kapitalismo forigas samkiel ĉiujn aliajn postvivaĵojn de l'ĝiskapitalistaj epokoj. Ĝi nevole forigas do naciecajn superstiĉojn samkiel ĝia scienco forpelas la religian nebulon, unu el la heredaĵoj ankaŭ de l'pratempo ...

Kontraŭdirante sin mem, naciistoj iafoje ĉi-tion ankaŭ asertas kaj post longa babilado subite konkludas ke "sendube, neniu nacio estas ebla sen komuna lingvo (19)" kaj plue ke "la regiono de l'kultura influo koincidas kun tiu de l'lingvodisvastigado (20).

Ni ripetos senĉese ke nur la lingvo estas la bazo de l' moderna nacieco, dum la karaktero kaj ĉiaj homaj kutimoj kaj apartaĵoj ĝenerale, estas la havaĵo ne de samnacianoj, sed de samcirkonstanculoj, homoj vivantaj en la samaj ekonomiaj, geografiaj k. a. kondiĉoj, medioj. Samnacianoj do iafoje havas inter si similaĵojn, ĉar ili vivas en samaj kondiĉoj. Iu naciista verkisto eĉ rimarkis ke ĉekoj estas efektive ĉeklingvoparolantaj germanoj (21)".

Eĉ "kie, apude, vivas du gentoj, parolantaj diversajn lingvojn, tie, ĉe samaj kondiĉoj, disvolviĝas samaj karaktertrajtoj...

Se la nacia karaktero estas fatamorgano, malaperanta en aeron post pli serioza pristudo, la "nacia kulturo" suferas kaj dividas kun ĝi la saman sorton (22)".

8. TRIUNUECO

Unuecaj ŝtato, nacio, lingvo

Kapitalismo trudas al popoloj triunuecon – la unuecon de l'ŝtato, nacio kaj lingvo por ĉiu popolo. La ŝtatoj, enhavantaj en si kelkajn naciojn t. e. kelkajn grupojn kun apartaj literaturlingvoj – estas destinitaj por disiĝo (eks-Aŭstrio-Hungario) kaj pereo.

"Tie – interne de iu ŝtato – kie kune ekzistas diversaj nacioj (23), la lingvolimoj je certa grado – aldonas la landajn" kaj neeviteble tiuj lingvogrupoj" "sendetene aspiras havigi al si la rajton de memmastreco, kien celas ankaŭ la adapto de l'lingvo nacia kiel ŝtata lingvo. Se la aperanta nacio (23) ne sukcesas transformi la ŝtaton, en kiu ĝi kreiĝis, je sia nacia ŝtato, ĝi provas ĝin detrui aŭ apartiĝi (24) por, kiel memstara nacio, formi memstaran ŝtaton (25))".

Samkiel en aritmetiko, du kondiĉoj sekvigas la trian. Ĉiuj tri dependas unu de l'alia.

La veraj nacioj estas tiuj, ĉe kiuj la lingvo, nacio kaj ŝtato estas identaj (eĉ pro tio la vorto "nacio" estas la idea homonimo de l'vortoj jen ŝtato, jen lingvo-grupo). Tiaj nacioj estas Francio, Britio, Germanio, Italio kaj pluraj ceteraj t. e. tiuj, ĉe kiuj la kapitalismo atingis sufiĉan por tia sociaranĝo disvolviĝon. Al tia triunueco tendencas ĉiaj nacioj (senescepte)...

9. NACIPROBLEMO EN SOVETIO

Naciista idilio – Apogeo de l'nacieco

La baldaŭe plejan disvolviĝon de l'naciismo ni povus rimarki en Sovetio. Tie, la venkinta proletaro havis la eblecon tute disfaligi la persekut- kaj subpremadsistemon, en la nacia problemo, kiun praktikis la carismo. Sed je la fino de l' Revolucio, troviĝis en Sovetio diversspecaj nacioj kaj gentoj. La unuj (rusa, ukraina, georga, armena...) havis jam proprajn literaturlingvojn, dum senfina aro de l'duaj, de aliaj popoletoj terkulturaj, malposedis tiajn lingvojn.

Flankigante ĉiam perfortan asimiligon aŭ ion similan, Sovetregistaro ekiris la vojon de l'evoluigo de ĉiuj lingvogrupoj, loĝantaj inter la limoj de ĉi vasta unuiĝo. Ĝi unue havigis al ĉiuj ĉi-grupoj apartajn teritoriojn (26) tute sendependajn aŭ aŭtonomajn (27). Ĝia dua paŝo estis la priaranĝo de literaturlingvoj ĉe nacietoj, ne havantaj ilin ĝis tia momento kaj la plifirmigo de l'aliaj, jam ekzistantaj. Preskaŭ la tuta historio pri solvado de l'nacia problemo en ĉi-lando estas tiu de l'kulturigo de popolmasoj diverslingvaj per la enkonduko de bone disvastigitaj literaturlingvoj.

En la unuaspecaj regionoj (Ukrainio, Georgio, ktp.) oni nur plilarĝigas la disvastiĝon de l'respektivaj lingvoj, atente prizorgante kaj plimultigante iliajn kulturaĵojn (eldonejojn, teatrojn, gazetojn, lernejojn) ne haltante antaŭ tiaj aranĝoj – kiaj la ukrainigo aŭ la georgigo de l'urbanaro, parolanta preskaŭ tiam ruslingve, kiam ĉi-tio estas necesa. Tiaj popoloj formis jam tute sendependajn naciŝtatojn (sur la bazo de l'rilataj lingvogrupoj).

Sed en malgrandaj aŭtonomiaj respublikoj kaj regionoj – la kulturagado (aperigo de diverslingvaj kulturaĵoj) de l'Sovetregistaro estis malhelpita de mil plej malsamaj kialoj.

Ĉiuj tiaj popoloj kaj gentoj troviĝis en tute malkulturaj vivkondiĉoj; unu parto konsistis el malkleraj terkulturistoj (tataroj, ĉuvaŝoj) sed la plimulto el paŝtistaj gentoj, pli ofte – nomadaj (28) (kalmikoj, baŝkiroj, kirgizoj), ĉasistaj (zirianoj iuj, tunguzoj)...

La kulturo de ĉi-popoloj estis tiom malriĉa, ke pluraj eĉ ne posedis sian alfabeton. Plue, estas atentinde, ke ĉi-popoloj estas ofte malgrandegaj, kelkdekmilaj (kaŭkazaj montaranoj, ojratoj, apudvolgaj germanoj)... Fine, ĉiujn malhelpaĵojn estas malfacile elkalkuli.

Tamen la laborado estis komencita kaj farita kun obstino miriga kaj formika energio, malgraŭ ke la tutan tempon, la lando estis atakata de diversaj kontraŭrevoluciaj armeoj kaj bandoj, plej ofte invadintaj la regionojn, loĝitajn de l'suprenomitaj popoloj kaj neniigintaj ĉiun fojon la fruktojn de l'viktimplena laborado de l'registaro kaj plej konsciaj rondoj de l'respektivaj lokoj.

Scienculoj preparadis eĉ alfabetojn por iuj popoloj (ekz. la kabardan, baz. sur la latina), gramatikojn. Post tio oni tuj fondadis eldonejojn kaj presadis lernolibrojn, legolibrojn, la plej necesajn verkojn. La naciaj registaroj, partiaj kaj laboristaj organizaĵoj estis fondintaj gazetojn en la lokaj lingvoj. Oni malfermadis lernejojn kaj pedagogiajn kursojn, kie oni povus prepari instruistojn por la respektivlingvaj lernejoj. Oni aranĝadis teatrojn (ankaŭ kun propralingvaj scenejoj) en tiaj regionoj, kie ĝis tiam malestis ofte eĉ aĉaj lernejoj. Unuvorte – la Sovetregistaro ĉiurimede starigis literaturlingvajn kulturojn, ĉar sen tio estus tie neeblaj iuj ajn kulturoj ĝenerale. Pro la pli rapida nacia disvolviĝo, ĝi metis la naciojn en kvazaŭ-oranĝeriajn kondiĉojn, tiamaniere rikoltonte poste la semojn de l'internacieco.

Precipe malavare estis rekompencitaj la popoloj de l'Oriento, ĉar ili troviĝis en la plej mizeraj, malkulturaj, efektive kompatindaj kondiĉoj. Nun, post kelkaj malmultaj jaroj, ili fariĝis ankoraŭ pli firmaj kaj pli kulturaj nacioj.

Multiuj, prave ŝatantaj la grandan signifon de l'kulturinfluo de l'Rusa Revolucio, sur la proletaron de l'eŭropaj landoj, al kiu ĉi-revolucio efektive donis grandegan antaŭenpuŝon, entuziasme salutis la leviĝintan por eklumigi la homaron "Lumon el Oriento". Sed ĝoje ni devas konstati, ke ne malpli vivigantan kaj renaskantan influon la Sovetismo havis en la afero de l'kulturigo kaj, mi dirus, plimalplia homigo de l'Orientanoj (29), kiuj plejparte vivis en tiu civilizacia medio, en kiu ni troviĝis mil-milkvincent jarojn antaŭe. Dum niaj "civilizaciuloj" – imperialistoj rabadas kaj nur persekutas la ekonomie – sklavajn orientajn popolojn – la sovetismo – malgraŭ la nekredeble turmentaj kondiĉoj, en kiuj troviĝis la nova Rusio mem (blokado, militoj, malsato, ruinigo de l'fervojoj, industrio ktp. ne estas tro "favorigaj" por kulturlaborado) – estis gravega kulturfaktoro, alportinta la "Lumon al Oriento..."

Sed ĉu racieca, necesa estis la veko de malgrandetaj nacikulturoj? Ĉu ne estus pli simpla kaj fruktodona la asimiligo de ĉi-popoloj per la disvastigado de unueca literaturlingvo?

– Bedaŭrinde, ne! La procedo praktikita de l'Sovetregistaro estis la sola ebla – en tiuj kondiĉoj – rimedo por pli rapide kaj pace eltiri tiujn popolojn en la rondon de l' kulturaj landoj, por krei tie inteligentularon, eligi la tieajn popolmasojn el ilia sovaĝsimila stato, ebligi tie la starigadon de proletkulturo, forigi la tro grandan influon de l' pastraro ("ŝaman"-oj, "mulla"-oj) kaj parazitaro, donaci al la internacia proletaro novajn kunbatalantojn orientajn ...

Iu ajn alia procedo estus destinita je pereo pro la tiamaj kondiĉoj aŭ almenaŭ elvokus samajn, tie pli bonajn, rezultojn per pliaj penadoj kaj oferoj.

Sed jam nun Sovetregistaro evitas la naciecaĵojn ĉiun fojon, kiam ĉi-tio estas ebla. Ekzemple – ĝi penas anstataŭigi naci-administraciajn limojn per ekonomiregionaj. – Sovetion aniĝas ne iuj kaŭkazaj nacietoj, sed ekonomi- kaj geografiunueca "Transkaŭkaza S. S. Federacio"...

La apogeo de l'naciismo kies proksimume similan bildon reprezentus al ni baldaŭ la naciismo en Sovetio devus esti tia:

La tuta tero estus dividita je senfina aro da pli malpli grandaj areoj, terpecoj, loĝigitaj de apartaj popoloj, parolantaj kaj unuigataj da apartaj literaturlingvoj kaj formantaj apartajn ŝtatojn, kies reciprokaj simpatiado kaj bondeziremo estus la plej laŭdindaj kaj senriproĉaj. – Se vi tion deziras, ni povas aldoni, ke ĉi-ĉiuj landoj frate kunlaboradus; por siaj rilatoj kaj laborado starigus internaciajn instituciojn kaj ilojn plej diversajn, eĉ unikan helpan lingvon por la reciproka interkomprenado. – Kaj nenio plu... Ĉi-tie la mondo jam ekhaltas… En tiaj kondiĉoj povus ekflori la nacieca idilio, pro kio sopiradas ĉiuj "bonkoraj" kaj homaramantoj, naciistoj, idealistoj, pacifistoj kaj, bedaŭrinde, tro multaj laboristoj-internaciistoj, ne komprenantaj la esencon mem de l'naciismo kaj de l'fortoj, ĝin aperigintaj ĉar la vivo ne ŝtoniĝas, sed konstante evoluas, ŝanĝas aŭ aliigas kiel ajn siajn formojn; la organismoj (komencante de tiaj simplaj ekzistaĵoj, kiujn ni apenaŭ rimarkas per mikroskopo, ĝis tiaj komplikitaj organismoj – kiaj estas la individuoj kaj asocioj de tiaj individuoj (popoloj...) – ĉiuj organismoj, senescepte, pro diversaj cirkonstancoj ne povas ekhalti subite ĉe iu grado de sia kreskado, disvolviĝado, kaj resti sur loko por ĉiam. Aliel okazadus malrapida pereo. Ĉar ĉiu scias, ke ti-kie ekhaltas vivo – komencas morto, neesto...

* * *

Kvankam ĉi-komparo estas ne la plej preciza, mi tamen volus atentigi la leganton pri tia ekzemplo.

Famekonata estas la alta grado de kulturo, atingita de Ĉinio du mil jarojn (eĉ pli!) antaŭe. Sed ĉar la kulturo de tiu tempo ĝis nun ŝtoniĝis (ĝis la interveno de Eŭropo en la aferoj de ĉi-lando), ne montris iun signon de movado, de vivo, ni prave rajtis aserti ke ĉinia kulturo, ke Ĉinio do mem ne vivis, sed malrapide putris, troviĝis en la stato de kadavro, formanĝata de vermoj t. e. de l'heredaĵoj prakulturaj, iam, en la malproksimo de l'centjaroj, faktoroj de vivemo, sed nun fariĝintaj – superstiĉoj, faktoroj de malantaŭenemo kaj de pereo...

Same okazus en la mondo, en kiu ni, vi vivas, se subite la vivo de diversaj sociaj organismoj haltus. Ni konstatus tiam formorton de l' kulturoj, de l' nacioj mem

* * *

Sed ĉi-tio neniam estos, ĉar en la vivo diversaj vivfaktoroj puŝas antaŭen unu la alian.

Kien do pelas la kapitalista ventego naciistan ŝipeton? ...

Al kiu paca haveno veturas la malfeliĉa homaro, eterne suferanta pro militoj kaj bataladoj interhomaj?...

10. NESOLVEBLECO DE L'NACIISMO BURĜARA. – DU IDILIOJ. –

Primeditinte iomete, ni rimarkas, ke la nacia problemo estas finfine nesolvebla. Ĝi fariĝis vundo, postulanta seriozan operacion.

Observante tion, kio fariĝas ĉirkaŭ ni, ni vidas faktojn, kies graveco estas inda je profunda pripensado. Tiuj faktoj neniel toleras la alvenon en kia ajn pli malpli proksima estonto de iu "nacia" (aŭ "internacia") idilio, priskribita en la antaŭa ĉapitro.

Kiel ni vidis, tia stato de l'tutmondo postulus la ĉiean fondon kaj konstantan ekzistadon de tuta vicego da naciŝtatoj memstaraj kun propraj lingvoj. Sed tian bildon la estonto destinigas neniun kiam ajn vidi, ĝi estas senlime utopieca, neebla ...

"Nacia ŝtato povas sin prezenti nur kiel fermita regiono, limigita laŭ la lingvoprincipo" (30). Do por ke la famaj, neniam efektiviĝontaj naciŝtatoj ekzistu pace kaj senŝanĝe, estas necesa la ŝtoniĝo de l'homaro, la malpermeso al anoj de diversaj nacioj, transveturi la limon de kiu ajn difinita lando. Ĉar aliel la anoj de iu lingvogrupo, transloĝiĝontaj en alian landon (31) kaj ekvivante tie kune, formos iun ŝtaton en la ŝtato, kaj tial neeviteble tendencos al aŭtonomio. Tiu procedado estos senfina. Ĝin helpos kaj nutros du rezultoj de l'nuna kapitalista sistemo: la malmultekosteco kaj taŭgeco de l'transveturaj (komunikadaj) rimedoj (ŝipoj, fervojoj, aviado) kaj senlaboruleco, malsato, ekonomiaj krizoj, ekonomiaj kaŭzoj diversaj, pelantaj precipe la proletaron eterne de land' al lando pro la ektrovo de pli tolereblaj, se ne feliĉaj, ekzistadkondiĉoj.

Sekve, la rifuzo je tia perspektivo estas ebla nur unumaniere: per la (ankaŭ neebla) baldaŭa forigo de l' tuta moderna progreso kaj de l'kapitalista sistemo kun iliaj aĵoj (komunikiloj, ligiloj) tuj kiam findisvolviĝos la nacioj, ĉar nur tio povas malebligi la starigadon de ŝtatoj en ŝtatoj, la kunfluigon de l'nacikulturoj – t. e. irigi la burĝajn naciojn laŭ vojo, neekzistanta en kapitalista regnolando. Estos necese returniĝi al pratempoj, ekmortigi civilizacion. Nur tiel!

* * *

Sed la idilion priparolitan ni neniam ankaŭ ekvidos, ĉar jam nun la nacioj suferas diversajn metamorfozojn, kiuj sekvigos sennaciigon.

Jam nuntempe ni observas ĉiutagajn katastrofojn elvokitajn pro la nesolveblo de nacia problemo: ĉu necese estas rememorigi la leganton pri la eternaj Balkana kaj Proksim-Orienta problemoj, pri multaj lokoj de l'Adria marbordo (Dalmatio, Fiume, Albanio), de Hungario kaj Transsilvanio, de Ĉekoslovakio, Supera Silezio kaj Orienta Galicio? La senfinaj sangaj dramoj, ludiĝantaj en ĉi-regionoj estas, miaopinie, ege konvinkaj faktoj. La kontraŭdiroj internaj de l'kapitalista naciismo estas tute evidentaj. Aliflanke estas neeble ankaŭ severe difini la limojn de l'lingvoregionoj. La diverslingvaj loĝantoj tiel dense intermiksiĝegas, ke estas malfacile determini al kiu apartenas la respektiva regiono (32). Forigi tiajn rezultojn de l'naciismo, la pacigemuloj de l'nepacigebla (interalie, multaj "socialistoj") rekomendadis ankoraŭ per la jena rimedo: la starigo de naci-individueca principo. Se tiu ridindaĵo iam efektiviĝus, oni devus imagi al si la mondon tia-aspekte: en ĉiu ŝtato, en ĉiu urbo kaj loko la anoj de diversaj lingvogrupoj havus siajn tute apartajn instituciojn, formus apartajn komunumojn, ŝtatojn en ŝtatoj. Ĉiuj kompreneble ankaŭ "vivus en konsento kaj feliĉo" (malgraŭ tio, ke najbaroj, loĝantaj eĉ en la sama domo tute ne komprenos unu la alian?!) ktp. ktp. "La germana komunumo en Saratova gubernio plus germanlaborista antaŭurbo en Riga aŭ Lodz plus iu germana suburbeto ĉe Petrogrado konsistigus la naciunuecan kuniĝon de l'germanoj rusiaj" mokis k.do Lenin antaŭ la revolucio (33) kaj, efektive, ĉu estas ebla la viviĝo de naci-individueca principo en tia tempo, kiam ekzistas jam tiaj regionoj – kiaj supera Silezio, Galicio ktp. kaj kiam la kapitalismo, miksadanta la popolojn, plibonigas tiun neelireblan labirinton? Kion dirus Berlinano aŭ Londonano, se oni penus konvinki lin ke estas ebla la kuna ekzistado de ok-dek (eĉ malpli) malsamlingvanaj komunumoj pli malpli memstaraj en lia urbo? ... La kapitalistaro pro sia profito mem neniel permesus tiajn ordojn, ĉar la spezoj de l'merkato kaj industrio ricevus tian fortan frapon, ke ni baldaŭ returnus malantaŭen kulture. Tia "idilio" okazus ankaŭ kaoso, foriganta ĉian ajn eblecon de kultura vivo... Tion facile komprenos ĉiu sen peno.

11. KAPITALISMO – KONSERVANTA KAJ FORIGANTA NACIOJN

Unuarigarde, stranga ŝajnos al ĉiu la miriga kvazaŭ-duesenca agado de l' kapitalismo sur la naciisma kampo.

Unue kapitalismo kvazaŭ prizorgas kun streĉita penado la naciojn de ĝi naskitajn, kaj kun armiloj en la manoj burĝoj defendas, la honoron de l' "sanktaj patrioj" respektivaj aŭ pli vere kaj precize ankoraŭ devigas la laborulojn de tiuj landoj defendi la interesojn de iliaj mastroj, riskante trafi pli teruran sklavecon aŭ lasi iliajn korpojn sur la "kampo de honoro"...

Due kapitalismo forigas naciojn perforte (konkirante, koloniigante) aŭ pere de forĝita de ĝi rimarkinde bonega tekniko komunikad-ligila. – Sed ĉi-kontraŭdiroj, kiujn ni esploros plue, elvokas senfinajn militojn, montrantajn elokvente la malnormalecon de l' kapitalist-sistemaj kondiĉoj mem...

* * *

Antaŭ ĉio ni devas konvinkiĝi pri la ekzisto de jenaj tendencoj ĉe la nacioj: ĉiu lingvogrupo celas havigi al si difinitan teritorion por la starigo de memstara nacio; ĉiu nacio estas teritoriema, sen propra fermita regiono – ĝi ĉesas esti nacio. Ĉiu nacio tendencas al plua plilarĝiĝo kaj "klare estas ke la plilarĝiĝo de l' nacio ne estas io konstanta, sed male tre ŝanĝebla (34). Tial ke la kapitalistaro, kiu iam fondis naciojn por starigi sian mastrumadon inter kadroj sufiĉaj, sed ne troaj, en limoj kun plej malmulta nombro da konkurantoj, sed sufiĉa klientaro, nun por siaj bezonoj, postulas pluan teritorion. Ĉiuj nacioj emas "grandecon". Pangermanismo, panslavismo kaj senfina vico da similaj movadoj atestis kaj atestas nun ĉi-fakton. Ni tion rimarkas eĉ ĉe la hieraŭaj kaj hodiaŭaj mezrangaj nacioj: la "granda" Jugoslavio, limigota – en la revoj de siaj fidelaj gefiloj – de l' maroj Adria ĝis Nigra, la "majesta" Polio de l' Nigra maro ĝis la Balta, "grandaj" Rumanio, Ĉekio ktp., la hieraŭaj malaltrangaj aŭ tute ne ekzistintaj nacioj.

Sed atinginte pli malpli gravan situacion, la nacioj aspiras mastri la tutan mondon. Jen Francio aŭ Rusio (ĝisrevolucia), jen Anglio aŭ Usono, jen hieraŭ, jen hodiaŭ aŭ morgaŭ, sed ĉiu nacio (en la persono de sia burĝaro kaj patriotigitaj popolamasoj) celas planti super la terglobo sian "nacikoloran" flagon. Al kio do celas ĉiu naciismo?

– Al "grandnaciismo" al la superregado de l'globo per unu nacio unusole, al absorbo de ĉiuj nacioj per unu t. e. al sennaciismo, ĉar sennaciismo kaj ununaciismo estas, kompreneble, identaj. Kaj en sennaciismo ne temas pri, kiun lingvon parolas la homaro (germanan, francan, anglan, ĉinan, aŭ alian). Sed estas grave, ke sennaciismo signifas – unupopolecon. Ankoraŭ ne temas – kiu aŭ kiuj starigus tian unuec-popolon – ĉu la usona nacio, ĉina aŭ cetera .....

12. BURĜARA PATRIOTISMO

Nun ni jam komprenos la kaŭzojn de l'kvazaŭ-duesenceco kapitalista en la naciismo kaj de l'burĝara "patriotismo".

Ĉu pli malpli informita homo ne scias ke efektive la patriotismo de l'burĝaro estas la plej falsega? Burĝoj estas patriotoj nur kiam tion postulas iliaj interesoj, profitoj. Kiu forgesis la propagandon, gviditan de l'fibutikistoj kaj fabrikantaĉoj por la bojkotado de l'varoj, produktitaj alilande aŭ venditaj de fremdaj komercistoj? Ĉinaj komercistoj pro "naciismo" alvokas la popolon ne aĉetadi varojn el Japanio. Parizaj butikistoj en 1917 samkiale sekvigis la detruon de kelkaj "malamiklandanaj" magazenoj kaj entreprenoj, interalie de l' laktvendada firmao Maggi, kiu efektive estis svisa (kaj la kulpuloj tion sciis), sed estis danĝera konkuranto de l'marĉandulaĉoj. Germanaj kaj anglaj negocistoj agadis ne pli bone; ili sukcesis, ke la varojn kun la surskriboj "Made in England" aŭ "Made in Germany" oni evitis en reciprokaj landoj pli ol la peston mem ...

* * *

Aliflanke, kiam ankaŭ tion trudas iliaj interesoj, niaj burĝoj tute forgesas siajn "karajn" patriojn. Ĉu ne estas al ĉiu klara la patriotismo de iuj Morgan'oj aŭ Rockefeller'oj, tenantaj la mondon en siaj manoj aŭ de l'Loucheur'oj kaj Stinnes'oj, sekvigintaj la invadon de l' Ruhr-regiono, ĉar ili ne konkordis en la demando pri kunaj profitoj el la prilaborado de l'lorena fero kaj ruhra karbo, sed tamen sub la ombro de l'francaj bajonetoj, intertrustiĝantaj kelkajn monatojn poste.

La patriotismon de l'burĝaro ni bone scikonas. Sed la burĝaro estas bone armita: ĝi havas du armilojn gravajn kaj efikajn:

La unuan, ofensivan, la atakan patriotismon, la sennaciigon de l'rivaloj (konkeroj kaj rabadoj, plilarĝigo de l' propra teritorio). Tia estas la ĵingoismo en Anglio.

La duan, defendan, la patriotismon de l' rutinuloj kaj konservemuloj – kaj tiun de l' "ofenditaj nacioj" (Revenĝismo en Francio ĝis 1918, kaj en Germanio poste). La duan armilon, la burĝaro de iuj nacioj uzas kontraŭ la atakantaj burĝaroj de l'aliaj, sed ĉefe kontraŭ la klasbatala movado, kontraŭ la agado de l'konscia proletaro.

La faŝismo (ne forgesu ni ĉi-teruran lecionon!) montras al ni kiel la burĝaro lerte mastras siajn armilojn, uzante ilin kontraŭ la Revolucio, forgesigante la proletaron pri ĝia misio kaj iluziigante ĝin per la plej furioze-patriotaj deliroj.

"Proporcie je l' akrigo de klasbatalo, la burĝaro pli kaj pli penetriĝas de nacieca spirito. Ĝi komencas alarmi pri la nacia danĝero, pri la detruo de l' kreita dum centjaroj – kulturo, pri insultado, blasfemado de l' sanktaj tradicioj, pri la subfosado de l' tiamaj apogiloj per malnovaj. Malgravas, ke la burĝaro mem dum sia mielmonato, post la venkigo de l' feŭdala klaso, estis trasaturita de nihilistaj kaj kritikemaj rilatoj al la mezepoka kulturo. Sed sekviginte kun si sur la arenon de l' Historio alian antagoniulon – la laboristan klason, la burĝaro rapide komencas redoni siajn fortikaĵojn, fariĝas konservema kaj reakcia forto kaj eniĝas la marĉon de l' religiaj postheredaĵoj kaj naciecaj superstiĉoj (35)."

La duan armilon, la burĝaro uzas pro la reakcio, sed agante tamen per ambaŭ, ĝi akrigas nur la unuan la sennaciigan...

13. KAPITALISMO DISFALIGAS NACIOJN PERFORTE (IMPERIALISMO)

"Imagu ni la homaron figurita per tuta vico de kolorigitaj per "naciaj koloroj areoj (konceptitaj, kompreneble, ne en la geografia senco) senpere tuŝantaj unu la alian. Sub la influo de l'interna evoluado kaj eksteraj interpuŝoj, la areoj ŝanĝos siajn dimensiojn kaj la nuancojn de la kolorigo. Unu areo plidensigas sian koloron, pligrandigas siajn dimensiojn, ensorbante erojn, deŝiriĝintajn el aliaj areoj. Aliaj suferas malan metamorfozon (36)".

Nacioj samkiel ĉiuj vivantaj organismoj evoluadas, ŝanĝiĝas, perfektiĝas, mi eĉ dirus – kaj samtiel el ĉiuj organismoj, batalantaj inter si, postvivas la aliajn – nur la pli fortaj, la pli bone preparitaj kaj la pli taŭgaj militantoj.

Burĝaj nacioj, konstante bataladas, sed unuj venkas, aliaj malvenkas. Ni rimarkas, ekzemple, en la nuna tempo tri naciojn – kolosojn: francan, anglan kaj usonan, dum ĉiuj ceteraj estas kompare tute malgrandaj.

La sennaciiga agado de l'burĝaro estas, cefe, elvokita pro la manko de vendkampoj por la varoj de ĝiaj titanaj industrio kaj merkato.

Penante havigi al si tiajn vendkampojn, la grandaj nacioj batalas inter si kaj kun la indiĝenoj, rabadas senĉese, perforte aneksas kaj konkeras – apogante sin ekskluzive sur la rajto de l' pli forta – pli malpli grandajn teritoriojn, komencante de iuj Centraj Afrikoj aŭ Hindioj kaj finante ĝis malgrandetaj Aŭstralaziaj insulŝtonegoj. Ili kulturigas la indiĝenojn per pafiloj, skurĝoj, tabako, brando, epidemiaj malsanoj, trudado de maltaŭgaj kaj malnecesaj varoj diversaj kaj labordevigado de l' lokaj loĝantoj – por pliampleksigi propran monujon. Ja preskaŭ sensalajraj labormanoj estas profitdonaj, kaj la vendado de l' multekostaĵoj kaj tropiklandaj produktoj estas afero bonega!!

Ni ne forgesu ke, krom la kolonioj kaj protektoratoj, la kapitalistaj grandnacioj emas konkeri ekonomie kaj politike "memstarajn" landojn.

La plej karakteriza tipo de tia nacio estas

Usono.

Ĝi estas la ekonomia mastro de l'tuta Ameriko-Norda, Centra kaj Suda. Ĝi trudas pli malpli kaŝe sian volon al la tuta Nova Mondo. Sed tiaj sukcesoj ĝin nesufiĉe kontentigas. Konstruinte Panaman kanalon, Usono supreniras sur la arenon de l'batalado pro la superrego de Pacifikoceana baseno. Usono tenas en siaj manoj la tutan Eŭropon (malfeliĉan ŝuldanton), al la meksika nafto ĝi volas aldoni la persan aŭ la turkan. Usono estas vere – imperialista lando, kvankam ne ĉie ĝi militas per armiloj. Certiga pruvo de ĝia mastreco estas la tutmondeco de ĝia monunuo – la dolaro. Usono estas tipo de nacio – sennaciiganto. Kial tiaj nacioj sennaciigas la mondon? – Por la profito de sia burĝaro, ĉefe industria (plej ofte – metalurgia).

Kiel ĝi sennaciigas? – Ankaŭ dank' al industrio, kaj ankaŭ plej ofte – metalurgia, kies produktaĵoj (armiloj, militŝipoj, transoceanaj vaporŝipoj pasaĝer-komercaj, reloj kaj vagonaroj, telegrafoj, instrumentoj kaj maŝinoj) ebligas la konkeron kaj koloniigadon de senlimaj regionoj (37).

La imperialismo asimilas la indiĝenaron (francaj kolonioj en Afriko; maori'oj en Nov-Zelando) aŭ 2) ofte formortigas ĝin (Nord-Ameriko, Aŭstralio) aŭ 3) rezultigas fortan pornaciliberigan movadon en la konkerita lando (Hindio, Egipto). En la du unuaj okazoj la sennaciigo estas rapida (precipe en la dua!!!). En la tria okazo ĉi-sennaciigo estas longa, maldirekta, ĉar la rilata nacio (Hindio ekz.) devas transiri longan vojon ĝis ĝi fariĝos mem nacio – partoprenanta la universalajn vivon, politikon, militojn aŭ ekonomian konkuradon ktp.

En ĉiu okazo, estas atentinde ke nure perforta imperialismo, sennaciigante la mondon, pli malpli baldaŭ renkontas kontraŭstaron, kaj tial la imperialismo okazigas militojn plejparte kiam "paca" konkerado estas neebla. Ni ne povas aserti ĉu fine (38) la milit-imperialismo sennaciigus la mondon, sed ni opinias tamen ke per la helpo ankoraŭ de plipacaj faktoroj – iu el la nacioj eksuperus la teron ...

l4. KAPITALISMO DISFALIGAS NACIOJN PACE (PROGRESO)

Kiam furiozas imperialismo aŭ ne, tamen la samaj faktoroj – en ĉi okazo pacaj kaj progresigaj – ĉiam laboradas por la egaligo kaj unuecigo de l'homaro, de l' homara kulturo, por la "internaciismo kunfluiĝo de ĉiuj nacioj je la supera unueco, kiu kreskas antaŭ niaj okuloj, kun ĉiu versto da fervojo, kun ĉiu internacia trusto, kun ĉiu (internacia laŭ sia ekonomia agado kaj poste ankaŭ laŭ siaj ideoj kqj tendencoj) laborista unuiĝo (39)".

"Tiu fakto, ke la kresko de l' interŝanĝado forfrotas iliajn diferencojn – fariĝis universala (40)". Kaj tiun plioftigadon de l'interrilatoj ni observas ankoraŭ pli videble dank'al aviado, senfadenaj telefono kaj telegrafo ktp. Bonegaj kaj malmultekostaj rimedoj ebligas la pli oftajn transveturadojn, ebligus al ĉiu fariĝi mondcivitano.

Kaj ju pli multe perfektiĝos komunikadrimedoj, des pli multe tiuj eblecoj ankaŭ plifortiĝos.

Ne malpli gravan rolon ludas internaciaj organizaĵoj diversaj (trustoj, sindikatoj laboristaj kaj labordonantaj, sociaj kaj kulturaj movadoj, ktp.) kiuj disvolviĝi normale kaj efektive ekflori povas nur en sennacia – universala medio. La malnaciiĝon helpas ankaŭ unu rezulto de l'kapitalismo – la senlaboruleco (kiu ĉiutage plialtiĝas, ĉar pliperfektiĝas la maŝinoj, la iloj de produktado) kaj ĝi ĉiam devigos la senlaborulojn – kaj ĝenerale la malkontentulojn je la ekonomiaj vivkondiĉoj – disiĝi tra la mondo.

Estas sendube, ke tia tutmonda disvolviĝo ekonomia-kultura de l'homaro, de diversaj institucioj (industrio, komunikadoj, kulturaj interrilatoj) sekvigus unusolan popolon. Estas ankaŭ sendube, ke samkiale iu dialekto fariĝus (almenaŭ helpa) internacia lingvo por la homaro, ĉar nacioj travivas la samon, kion iam suferis provincoj, malgrandaj regionoj. Ĉiuj lokaj (nun-naciaj) kondiĉoj, kiuj estis iam la protektanta ŝirmilo de l'kapitalista disvolviĝo, farigis malhelpiloj, ĉenoj kaj katenoj. La progreso donis al kapitalismo forton disrompi ĉi-ĉenojn (41).

Do, en ĉiu okazo, se eĉ ne okazus tute aŭ ne okazus ĝis certa tempo sociala revolucio, kapitalismo forigus naciojn kaj rezultigus unuecan por la mondo sociordon... Ĝi aperigos finfine iam sennaciecan mondon.

15. REVOLUCIA "INTERNACIISMO" KAJ MARKSISTA SENNACIISMO

Konvinkiĝinte pri la neevitebleco de l'forigo de nacioj per kapitalismo, estas ne malinterese konatiĝi kun la rilato de l'proletaro al ĉi-tiu demando.

Antaŭ ĉio ni devas konstati ke, bedaŭrinde, la plejparto de l'proletaro tamen troviĝas en la naciista tendaro, sub diversaj standardoj.

Unuj eniris la vicojn de l'faŝistaro kaj estas mort-ebriigitaj per la venenaj vaporoj de l'sanga ŝovinismo la plej militema.

Aliaj, kvankam nomas sin 'socialistoj', adaptis simple la socialismon al la celoj de l'naciismo. Por ili estas grava precipe la starigo de taŭga sociordo en propra lando. Ilia patriotismo ne estas jam atakema, sed ne malpli danĝera por la afero de l'Revolucio.

La triaj, la plej revoluciemaj kaj sufiĉe multaj, kvankam ne celas la senperan unuigon de ĉiuj homoj, tamen revadas pri tutmonda federacio de ĉiuj landoj. Ĉar ĉe tiaj kamaradoj preskaŭ ĉiam malestas ŝovinismo, iliaj naciistaj (42) opinioj estas la plej ŝancelemaj. El tiaj "internaciistoj" fariĝas ofte alia kategorio – la sennaciuloj. Aparte de l'tri grupoj priskribitaj staras tute aparta tendaro: tiu de l'sennaciuloj – de l'kontraŭnaciistoj ...

Kvankam ĉi-tiuj kamaradoj estas ĉiuj samidealanoj, principe ili estas malsamuloj.

Unu parto – apogas sin sur pure – idealista bazo ne subtenata de iuj science-determinitaj faktoj kaj motivoj.

La dua – tiu de l'marksistoj iras laŭ vera vojo. Ĝi deklaras aparteni al la partio de l' sennaciuloj tial ke la pacan kaj feliĉan ekzistadon de l' homaro kaj la decan evoluadon de ĝia kulturo ĝi konsideras neebla estonte sen eksternacia kaj senklasa socio. Kaj tial ĝi batalas fervore pro ĉi-idealo. Sed ne iluziigante sin, ĝi luktas, ĉar opinias la sopiratan sociordon ne nur necesega, sed tute ebla.

Vidante ke kapitalismo mem finfine forigas naciojn kaj klasojn, ĝi, sen iuj sentimentalaĵoj, ŝatataj de idealistoj, opinias ke kapitalismo estis neevitebla ŝtupo por la supreniro al estonta socio kaj ĉiujn agojn de ĉi-sistemo, kondukantajn al la celo – ĝi konsideras progresigaj.

Se en la pasinta tempo ne estus sklaveco – ni hodiaŭ certe ne uzus la vaporon kaj elektron, ni ne flugus super nuboj kaj ne navigus sub la ondoj...

Feŭdalismo estis siatempe necesa periodo por la nasko de kapitalismo; sen la lasta ne estus iam nia ideala socio.

* * *

Tiaj kaŭzoj pravigas iliajn opiniojn, kaj tial la konduto de konsciaj proletoj – sennaciuloj rilate ĉi-problemon estas klara, severe – difinita kaj senkompromisema.

"Oni riproĉas al la komunistoj ke ili volas forigi la patrolandon, la naciecon. La laboristoj ne havas patrolandon. Oni ne povas al ili preni kion ili ne havas – skribis Marx kaj Engels (La Kom. manifesto) en tempo, kiam la nacioj ankoraŭ ne atingis la hodiaŭan floradon, kaj ili klarigis plue: "La nacian apartecon kaj la diferencaĵojn de l'popoloj pli kaj pli forigas jam la disvolviĝo de l'burĝaro, la negoc-libereco, la tutmonda vendkampo, la unueca industrio, produktado kaj la respektivaj viv-interrilatoj.

La mastrado de l'proletaro ankoraŭ plu plirapidigas ilian malaperon. La kunigita agado de almenaŭ ĉiuj civilizitaj landoj estas unu el la kondiĉoj precipaj de ĝia liberiĝo".

Mi ripetas ke sennacieco helpas klasbatalon, luktadon pro senklaseco. La neeblecon de iu klasbatalo sen unuiĝo de l'proletaro, preter ĉiuj nacioj kaj dividfaktoroj, belege esprimis la alvoko: "Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!" kaj laŭ ĝi klaskonsciaj proletoj rektigas sian agad- kaj kondutlinion.

"La proletoj de diversaj landoj kaj nacioj ne havas malsamajn interesojn kaj, en ĉiu okazo, iliaj interesoj ne povas esti kontraŭstaraj. Bataladi pro sia liberiĝo, la proletaro de ĉiuj nacioj povas nur en solidareca unuiĝo. Por ĝila internaciismo ne estas ĉarmega revo, sed efektiva necesego ...

La klasbatalo povas doni rezultojn sukcesajn, nur fariĝinta internaciskale. Neeviteble ĝi kreas organizaĵojn internaciajn kaj ĝis la venko de l'proletaro, ĉi-organizaĵoj grave fortiĝos kaj plifirmiĝos (43)".

"Kiu volas servi la proletaron tiu unuigu la laboristaron el ĉiuj nacioj, batalante senevite kontraŭ la burĝa naciismo – sia propra kaj fremda. Kiu defendas la moton de l'nacia kulturo – ties loko estas ĉe la filistroj naciistaj, sed ne inter la marksistoj...

La proletaro ne nur malpretendas defendi la nacian disvolviĝon de ĉiu nacio, sed male, avertadas la masojn kontraŭ tiaj iluzioj; subtenas la plenan liberecon de kapitalista spezado, salutas ĉian asimilon de l'nacioj, escepte la perforta aŭ privilegiema (44)."

Sammotive, revoluciuloj konsekvencemaj preferas al kiuj ajn aliaj formoj la plejan centralizadon de l'ŝtatoj, kiel kondukantan pli direkte al sennaciismo; same, ili konsideras fikonservema ĉian kontraŭstaron al la asimila fluo.

* * *

"Marksistoj, kompreneble, rilatas malsimpatie al federaciigo kaj discentraligo pro tiu simpla kaŭzo, ke la kapitalismo postulas por sia disvolviĝo kiel eble plej grandampleksajn kaj centraligitajn statojn...

Ĉe ceteraj egalaj kondiĉoj, la konscia proletaro estos ĉiam defendanta pliampleksan staton. Ĝi ĉiam kontraŭbatalados la mezepokan partikularismon, ĉiam estos salutanta la plej eble egan ekonomian kunigon de l' ampleksaj teritorioj, sur kiuj povus pli larĝe kaj sukcese disvolviĝi la luktado de l'proletaro kontraŭ la burĝaro (45)."

"Pli grava kaj necesa ol ĉio alia estas, ke la laboristoj de sama regiono parolu similan lingvon... Trafante fremdnacian medion, la laboristoj, evitante ĝin kaj parolante sian lingvon proprahejman, faras grandan krimon kontraŭ la principoj de l' klasbatalo (46)".

Sammotive, ni rajtas opinii ke ĉiuj laboristoj de l' mondo, ne penante paroli ĝeneralan lingvon faras ankoraŭ pli gravan krimon ...

Sed, unuvorte – la pozicio de l'marksistoj rilate la nacian kaj sennacian problemojn estas klara kaj ne miskomprenebla.

Ĝi montras ke ĉiam defendindaj de ĝi estas la principoj de sennaciismo.

Oni ne povas komenti tion diversmaniere ...

16. AL UNIVERSALA KONKORDO – SOCIALISTAJ ŜTATOJ

Ni alvenis al konkludo ke preter la sociala revolucio, kapitalista regado aperigus sennaciecon. La samon elvokus la ekzistado de socialistaj ŝtatoj, starigitaj per iu revolucio ĝis la formorto de l' kapitalismo aŭ post ĝi, en tiu okazo, se kompreneble la kapitalismo ne sukcesus, vivante alvenigi sennacian socion.

La naciliberigo efektiviĝas iom aparte de l'klasbatalo, sed la starigo de registaro socialista plirapidigas tiun procedon (47), ĉar preninte la regadbridojn en siajn manojn, la proletaro elektas tiam difinitan vojon por senprokrasta plena liberiĝo.

Antaŭ ĉio ni devas rimarki ke la mastrado de l'proletaro forigus ĉiujn barojn, malhelpantajn la plejan ekfloron de l'ekonomi-teknika kaj kultura progresoj, starigitaj de l'naciistoj, kontraŭbatalintaj unu la alian. Landlimoj foriĝus; la industrio, transirinte en la kolektivan posedon de l'tuta laboristaro kaj servante nur por necesaj celoj (48) ne sciante krizojn, konkurencon ktp., ebligus tian liberan turniĝon de l'homaro, kiun nur povus elvoki tiu progreso, kies elementoj estas jam tiel diskreskantaj en la komenco de nia XX-a jarcento.

Ni diris, ke kapitalismo, pelante homojn tra la mondo pro mizero kaj serĉado de pli bonaj vivkondiĉoj, transturnus la ĝistiaman socion – la kapon malsupren – kaj sekvigus sennaciecan sociordon.

La samon elvokus, sed pli rapide, la superregado de l'proletaro, ĉar la procedo de sennaciigo, ne estinte perforta kaj ne renkontante tial kontraŭstaron, alvenigus post malmulta tempo la efektiviĝon de unueca tuthomaro.

"La socialismo estas ne la rezulto de iu nacia politiko, kiam la suvereneco de apartaj statoj seniĝas pro la unuiĝo je unu tuto – la Unuiĝitaj ŝtatoj de Eŭropo, kaj Eŭropo mi konsideras ne la relativan mondparton, sed la tutan regionaron, posedantan eŭropan kulturon ...

... La celo de l' socialista disvolviĝo estas ne diferencigo, sed la asimiliĝo de l' nacioj, aliĝo de l' masoj ne al nacia, sed al eŭropana kulturo, kiu fariĝas plue tutmondkulturo (49)". Ni scias ke kulturon speguligas plej diversaj ekonomiaj faktoroj kaj vivkondiĉoj. Unueco de l' ekonomi-teknikaj kondiĉoj, ellaborita de l'socialista mastrumado, venigus unuecan kulturon, unueca kulturo – unu-solan lingvon – interkomprenilon....

17. AL UNIVERSALA KONKORDO UNUECA KULTURO – LINGVO TUTMONDA

"... Internacia estas la karaktero de l' moderna kulturo – ĝi ne estas nacieca, sed eŭropa kulturo. Eŭropo estas la deira punkto de l'eŭropa kulturo, el kiu ĝi entenas kaj lumigas ĉiujn anguletojn de l' mondo. Kaj ĉi-tio rilatas ne nur al materiala, sed ankaŭ al mensa kulturo – ĉiu eltrovaĵo farita de iu nacio, ĉiu granda ideo, esprimita en iu lingvo baldaŭ fariĝos konataj al ĉiuj kulturaj nacioj en ilia lingvo (50)."

Pri la unueco de kulturo tutmonda dum la mastrumado de l'proletaro ne dubas eĉ socialnaciistoj:

"La materiala kaj kultura enhavo de l' diversnaciaj kulturoj en la socialista socio, sendube, estos egaligita ... La moderna kapitalismo instruigis la naciojn unu ĉe la alia: ĉiu teknika pliperfektiĝo estiĝas en la daŭro de kelkaj jaroj la posedaĵo de l' tuta mondo, ĉiun jurŝanĝon studas la najbaraj popoloj kaj alprenas ĝin, ĉiu movado en scienco kaj arto influas la kulturajn popolojn de l' tutmondo. Estas sendube, ke la socialismo eksterordinare plifortigos ĉi-tendencojn kosmopolitajn de nia kulturo (51)."

"La lingvo de ĉiu kultura popolo eŭropa estas la peranto de l'moderna kulturo. Certe, ne en la sama amplekso. Nacio, ekonomie malantaŭenema, malproksima de l' komunikvojoj, ne donos al la scikonantoj nur sian lingvon la eblecon konatiĝi kun la moderna kulturo, kiel ekonomie altstaranta nacio, troviĝanta en centro de l'internacia turniĝo kaj enhavanta multan loĝantaron...

"... Ne estas dirite, ke la nacia lingvo estas la unusola vojo al kulturo. Per tio ne estas ankaŭ dirite, ke ĉiu lingvo kondukas al la sama celo kaj ke la propra nacia lingvo eltrovos la pli bonan kaj celkonforman vojon al la progreso de l'kulturo...

"... Ni komparu ekzemple slovenan nacion (1 300 000) konsistantan preskaŭ ekskluzive el terkulturistoj, malgranda burĝaro kaj proletaro, kiu nur de mallonge ekkreis sian literaturon, havas nur du gimnaziojn kaj unu universitaton (52) – kaj la germanan popolon, kies lingvon parolas ĉirkaŭ 80 000 000 h. kun miliona inteligentularo, 500 gimnazioj, 22 universitatoj, c. 4000 profesoroj kaj 60000 studentoj, kun literaturo, arto, scienco, kiujn ellaboradis dum centjaroj la plej bonaj fortoj de l'popolo – kaj per tio ĉi mem al ĉiu fariĝos klare, ke la scipovo de l' germana lingvo malfermas senfine pli larĝajn kulturajn eblecojn, ol la scio de l'lingvo slovena. Parolante nur sian hejman lingvon, estas neeble tutplene ekposedi la kulturon modernan.

".... Se la nacio estas malgranda kaj ne sufiĉe kultura, la nura scio de ĝia lingvo limigos la havigon de l' kulturtrezoraĵoj kaj malplilarĝigos la laboron. En la jena okazo la devo de ĉiu estas la venko de l' nacia limiteco per la studado de vico da aliaj lingvoj.

" ... La bezonoj de l' kreskanta internacia mastrumada interŝanĝo samkiel ankaŭ de l' internacia klasbatalo kaj, fine, la kresko de l' transloĝiĝo de l' laboristoj el loko al loko interne kaj ekstere de l'lando – nature kondukas al tio, ke la laboristo ekscipovas du-tri lingvojn kaj facile forlasas sian naciecon kaj asimiliĝas.

* * *

"... Finfine la nacia dislimeco de l'regionoj de administrado perdus sian signifon, ĉar la kreskado de l'popola klerigado sekvigas tion, ke ĉiu civitano, krom sia lingvo, ekscias iun universalan lingvon – kaj tiamaniere komencas sin senti absolute hejme en la tuta mondo.

* * *

" ... La plej granda intenseco de l' internacia interkomunikado fariĝos la vivkondiĉo de l'socialista socio. La natura rezulto el tio estas la ĉiamaniera forigo de l' bariloj kontraŭ tia komunikado, el kiuj la plej grava estas – diferenco de lingvoj (diverslingveco)."

"Jam en Biblio la multlingveco estis konsiderata kiel grandega malprofito por la homaro. La Biblio konstatis la devenon de l'homaro el unu paro kaj konsideris, ke komence ekzistis nur unu lingvo, kaj apenaŭ la homoj plimultiĝas kvante, evoluas spirite kaj komencas konstrui turon, kiu devos altiĝi ĝis la ĉielo mem, dio estas ektimigata. Li opinias, ke li ne povos sin defendi, se ĉiuj komprenos unu la alian:

"Kaj Jehovo diris: "Ĉiuj ili estas la idoj de unu popolo kaj lingvo ilia estas komuna; ĉi-tio estas la komenco de iliaj agoj kaj de nun nenio estos malebla, kion ajn ili entreprenus. Kaj tial ni malsupreniru al ili kaj miksu ni iliajn lingvojn por ke unu ekĉesu kompreni la lingvon de l'alia" (Libro de Moseo II, 6, 7). Tiel Jehovo estis malhelpinta la supreniron l'homaro. Ĉi-tie estas kantata la kant' de l'kantoj internaciisma (53)."

* * *

Kaj Kautski efektive pravas. La ideo pri unueca lingvo estas intime kunligita kun internaciismo (aŭ pli precize – sennaciismo). La aperigo de tia lingvo estas neevitebla, ĉar la lernado de multaj lingvoj ĉefaj estas ideo nur ridiga. Ne ebla estas tia perdo da tempo kaj la plenigo de l'cerbo per vortoj diverslingvaj, kio malvastigus la spiritan kapablon. Kaj, ĉefe, defendante raciecon ĉiam kaj ĉie, ni tian supozon devas forigi, ĉar estas rimedo samsignifa, ne malpli efika kaj senkompare pli racia: la lingvo universala – ununura. La lingvo universala povas deveni el diversaj fontoj. Ĝi povos esti unu el la nacilingvoj, post longtempa konkurado foriginta la aliajn. Aŭ ĝi povas esti kunfandaĵo de pluraj aŭ ĉiuj lingvoj naciaj. Dum la lasta supozo estas tute dubinda, la dua postulus senfinajn centjarojn for fi finfine firmiĝi, kio estas ankoraŭ duba pro la reakcieco de l'literaturlingvaj kulturoj. Sed ĉi-lingvon ni bezonas hodiaŭ, morgaŭ, ĉiun tagon, ni ĝin bezonis eĉ hieraŭ. Tio elvokas la penson pri anstataŭo de l'evolucio per revolucio, pri arta formado de tia lingvo ...

* * *

Kvankam la evoluado de l' kapitalismo, preparas grundon por socialista (komunista) socio, tamen tia socio estus nestarigebla sen sociala revolucio jen-motive:

"La disvolviĝo de l'sociaj interrilatoj okazas per evolucio". La evolucio pasas ne nur ĉiam al plibonigo, sed per puŝoj, cedoj, zigzagoj. Grandan rolon ludas la direkto de l'evoluadprocedo. Evoluante malsano venigas al morto kaj estas ĉesigebla nur per operacio aŭ brulekstermo per imuno.

Tial momento de revolucio estas tute necesa grado en la evolucio. Ĝia rolo estas ŝanĝo perforta de l'direkto de l' evolucio (54)."

Samkiel kapitalista evoluado kapablus formortigi la plejparton de l'proletaro aŭ alvenigi ĝin al iu bestsimila stato, se ne okazus sociala revolucio (55), la manko de l'tutmonda interkomprenilo povas malebligi la pluan evoluadon, la pluan pliriĉigon de nia kulturo, haltigi la progreson, kaj eĉ male – ludi gravan reakcian, malantaŭeneman rolon.

Alpreni iun el la ekzistantaj nacilingvoj estos maloportune, kaj eĉ neeble – ĉar la trudado de tia lingvo estos prave konsiderata kiel perfortago kaj due ĉiuj naciaj lingvoj estas malfacile disvastigeblaj pro sia longa kaj penplena ellerno kaj certe ankaŭ ne taŭgaj pro sia rutineco, dum la bezonoj de l'kulturo progresas senĉese.

Do pliajn ŝancojn havas artefarita lingvo tutmonda. Tia ekzistas jam (56) kaj pro siaj plej diversaj ecoj estas serioza konkuranto de l'naciaj lingvoj. Nur tiu lingvo pro sia evoluadkapableco kaj facila ekposedo povas esti la lingvo de l'multegaj proletmasoj, la lingvo de l'estonta kulturo.

* * *

Ĉu la internacia lingvo forigas naciajn? – Sendube! Por la kulturo tutmonda estos sufiĉa unusola lingvo – kaj la lingvo universala forigos la aliajn pro sia nekomparebla supereco samkiel aŭtomobiloj, aviadiloj, transoceanaj sipoj, senfadenaj telegrafo kaj telefono forigis diliĝancojn kaj portilojn, velŝipojn, kurierojn kaj forigos fervojojn iam, poŝton ktp. Aŭtomobilo kaj ĉevalo aŭ kamelo ne povas longe konkuri. Pli malpli frue la pli supera, la pli taŭga, la pli adaptebla forigas la duan, la alian. La defendantoj de l'hipotezo pri ebleco de l'longdaŭra samtempa ekzistado kaj konkurado de du (aŭ pli) samcelaj kaj samfunkciaj organismoj konatiĝu pli bone pri la elementoj plej simplaj de l'darvinismo: el tiaj du aŭ pluraj organismoj (pri kiuj temas) transvivos nur la pli forta, la pli solida ...

* * *

Kvankam ĉi-tio ne estas miriga, tamen ekzistas socialistoj, kiuj pasie kontraŭbatalas la asimiliĝon de l'nacioj kaj de iliaj kulturoj. Ili konsideras ke pro la malapero de l' malsameco inter nacioj kaj lingvoj, la mondo estus destinita je unuformeco kaj spirita malpliriĉiĝo.

"Ĉi-tio, certe, ankoraŭ pruvas nenion. La fabrikaj varoj estas pli unuformecaj ol la manufakturaj aŭ metiejaj, sed estus tamen reakcieme malhelpi ilian disvastigadon ...

"... Sed estas faktoroj, kontraŭagantaj tion (la unuformecon). La sama tekniko, kiu detruas la formojn de l' naturo, kondukas al esplorado de tiuj formoj, kiuj estis tute neatingeblaj al la menso de l'prahomo: Ĝi disvolvas la teron kaj malkovras la riĉecon de l'praperiodo; la teleskopo malfermas senlimajn malproksimojn, la mikroskopo – senfine malgrandajn mondojn.

"Sama tekniko, kiu plue liberigas la homon de l'luktado por ekzistado, plimultigas lian libertempon kaj donas al li komforton, kiu estas nenio alia, ol multformeco, artefarite konservata aŭ artefarite kreata.

"La komforto estas ekonomia neevitebleco. Ju pli alta estas la produkteco de l'laboristo, des pli kreiĝas da komforteblecoj. Ju plia, do, unuflanke, estas la kreita – per ekonomiko – unuformeco de l'vivo, des pli estas eble kontraŭstari ĝin per lukso. La komforto estas la malo de ekonomio kaj ĉi-sence samsignifas je 'malŝpareco'. Sed malŝpareco ne estas devige sensenca – ĝi fariĝas tia nur en sensencaj manoj.

"Lasi senkonstruaĵa pitoreskan regionon, gardi la sovaĝajn bestojn kontraŭ formortigo, kvankam ili estas ja senutilaj, konservi kaj renovigadi ruinojn anstataŭ ilin utiligi kiel konstrumaterialo, ĉi-tio estos lukso, precize samkiel ĉia arto prezentas el si lukson. Ĉi-tio kontraŭstaros la mizeriĝon de l'vivo, naskitan de l'ekonomiko. Tiu aŭ alia speco de vivmalsameco, kiun kreas la lukso, estis de tiu tempo, kiam ekzistis klasaj diferencoj, la privilegio de l'posedantaj klasoj samkiel la diversformeco, rezultinta de l'scienco. La laborantaj klasoj sciis alian flankon de l' ekonomia disvolviĝo – la kreskantan malpleniĝon kaj unutonecon de l' viv-enhavo, kiu en la kapitalista socio atingis sian apogeon.

"La socialismo fariĝas kontraŭagaĵo kontraŭ la plimizeriĝo de l' vivo, ĝi faros la sciencon, arton, ĝuadon de l'naturo – la generala posedaĵo de l' popolmasoj. Nur tiavoje ni povas kontraŭagi la sekvigitan el ekonomia disvolviĝo unuformecon de l'vivo (57)." –

* * *

Certe, tia kontraŭstarado al la unueco pure reakciema, bazita sur nenio, ĉefmaniere – miopa ...

Ĉu malsamaĵojn ni tiel bezonas? Ĉu ne pli plaĉus al ni la ekzistado anstataŭ de kabanoj kaj palacoj – tiu ekskluzive de palacoj, anstataŭ riĉuloj – nur de malriĉuloj?

Ĉu la franco povas bedaŭri, ke en tuta Francio oni lin komprenas franclingve? Kial do la homo devas batali kontraŭ la starigado, ekzemple, de unueca lingvo, dank'al kiu li interkompreniĝos kun ĉiuj aliaj homoj kaj havigos al si la eblecon de eksterordinara kulturiĝo? Ĉu ni ne ŝatas ĉiujn ajn produktojn de l'homa multjara civilizacio: la kulturaĵojn kaj artaĵojn, la ilojn de facila interkomunikado kaj interkompreno, la ilojn de pli feliĉa kaj senzorga – inda de l'homaro – vivo? ...

Kial ni rajtas do malhelpi al ĉiuj homoj havi la eblecon vivi en egala feliĉo? Tio kontraŭdirus la plej elementajn baztezojn de l' demokratismo plej larĝa ...

* * *

Timinda estas nur la unueco de l' mizero kaj malriĉeco, malfeliĉo kaj malprogreso.

La unuecon de l'mondvivo ni ĉiuj celu, kondiĉe ke ĉi-vivo estus bela, senchava, feliĉa kaj ke ĉiuj homoj ĝuus ĝin egale kaj maksimume.

Senklasa kaj sennacia sociordo de l' estonta homaro, la paca haveno de l'homara evoluado, estas tia idealo, kiu do ne bezonas tiom da komentoj pri sia neceseco kaj supereco ...

18. MOVADO PORSENNACIISMA

"La liberiĝo de tuta vico da nacioj estis antaŭirita de longa kaj insista kulturbatalado" skribis mi alipaĝe. Literaturlingvaj institucioj (kluboj, klerigad-societoj, popoldomoj) laboris vigle dum jardekoj, preparante kulturan bazon por la renaskotaj nacioj.

Ĉu ne estus do eble pliproksimigi la aperon de sennacieca socio, penante eĉ nun, dum la tagoj de l'naciisma ekfloro, aranĝi apogilojn por la kulturbazo de l'Sennacia Homkomunumo estonta?

La konsekvencemaj "internaciistoj" kaj ĉiuj klaskonsciaj laboristoj ĝenerale povas respondi nur jene:

"La devo de ĉiu estas la revoluciema plirapidigo de l'evolua procedo; tian plirapidigon ebligas larĝa revoluciema kulturmovado." Ne estas revoluciulo ti-kiu observas indiferente la okazantaĵojn, ne penante helpi laŭ siaj fortoj la starigadon de siaj idealoj; li estus la plej ordinara filistro.

Intencante partopreni la porsennaciecan movadon, ni povas uzi facile la sperton de l'naciistoj, ĉar por la liberigo de l'mondo estas tute taŭgaj kaj utilaj – metodoj, kiuj servis al naci-liberigo. Samkiel en la lasta temis pri disvastigado kaj popularigo de iu literaturlingvo nacia (ĉeka, kroata aŭ ukraina), en la movado nia, ni devus zorgi pli ol ĉio pri disvastigado kaj uzado de lingvo universala, sole kapabla ebligi siavice la ekzistadon de kulturo universala. Tia movado, ni ne forgesu, estas ankaŭ parto de l' klasbatalo, sed krome ĝi forte apogas tiun ĉar sukcesplena klasbatalo estas neebla sen ligilo iu, interkomprenilo por la kunbatalantoj.

"La kultura disvolviĝo de l' proletaro estas ebla nur rezultate de l' klasbatalo, sed en tiaj formoj, kiam temas ne pri batalado pro salajro, sed pri luktado pro liberiĝo en la nomo de grandaj sociaj kaj politikaj celoj."

"Kaj ĉi-batalado estas ebla nur per larĝa internacia unuiĝo de l'laboristaro. Ĉi-unuiĝo estas des pli atingebla, ju pli estas disvastigita la scio de multaj fremdlingvoj kaj kiam ĉiu, havanta la eblecon ellerni fremdan, precipe kulturan lingvon, uzos ĉi-eblecon (58)."

Ne temas tamen pri ellerno de fremdlingvoj, ĉar tiun eblecon la proleto ne havas – ĉefe dum kapitalista regado. Dum la nombro de l' lingvoj estas senlima (ĉ. 800 "kulturaj" lingvoj en la mondo), la disvastigregiono de ĉiu el ili estas do pli malpli mallarĝa. Tial la ellerno de pluraj lingvoj ne solvas la problemon ĉar ekzistas paralele kelkcentoj da lingvoj ne konataj. Kaj kontraŭ tia malŝpara kaj malutila misuzado de tempo kaj fortoj protestas la racio, kiu postulas la maksimumon de rezultoj ricevitaj sekve de minimumo da laboro fordonita. Tial estus necese ke lingvo universala (artefarita) estu de ĉiuj utiligita, ĉar nur ĝi garantias tian maksimumon.

Mi volas ankaŭ denove aldoni, ke iu el la naciaj lingvoj neniam sukcesus, ĉar la larĝaj popolmasoj, eĉ en tiu okazo se ili estus sennaciemaj, konsiderus la disvastigadon de tia lingvo – trudado de iu nacieco. Des pli tia metodo estus pereonta, ke la proletaro ankoraŭ ne instruiĝis dece rilati al tiaj problemoj, (je kio estas kulpa la moderna sociordo, malhelpanta la facilecon de l'klerigado de proletaro). – Tia efektiva trudado povus esti ankaŭ konsiderata kiel la subpremado de l' elementoj demokratismaj (59). Tial movado sennaciema devas singardi. Uzante neŭtran universalan lingvon, male, la proletoj ne sentus apartenecon al iu nacio, kion interalie ial timas multiuj. Ĉiuokaze, ili fariĝos tiam praktike veraj civitanoj de l' mondo.

La uzado de tia lingvo estos grava faktoro sennaciiga. La sennaciigprocedo estos pli rapidigita kiam "ĉiu elektos tiun atingeblan al li lingvon, kiu donas al li la plej grandan eblecon eniĝi la modernan kulturon kaj labori por ĝi. La demokratia solidareco, nun forte liganta ĉiujn apartajn subpremitajn popolojn, ne subtenus plu ilin. Kaj dank'al tio la liberigo ne nur de nacipartoj, kaj de lingvo por izoluloj, sed de tutaj nacioj, efektiviĝus plej rapide (60)".

Unuvorte – la rolo de tia movado estus gravaĵo, kaj ĉiuj laboristoj devus ĝin partopreni.

* * *

Tia movado... jam ekzistas.. Ĝi estas ankoraŭ ege juna kaj bedaŭrinde pro tiu kaŭzo nesufiĉe konata kaj multanara.

Ĝi estas, interalie, reprezentata de "Sennacieca Asocio Tutmonda" (61), kies apogado kaj aniĝo estas deviga por ĉiuj laboristoj, nomantaj sin partianoj de l' Tutmonda Laborista Komunumo.

Jen estas la taskoj de S.A.T.:

"Batali kontraŭ la spiritaj kaj moralaj fortoj, kiuj subtenas la senjustan, kaosan reĝimon kapitalistan."

Ĉiamaniere faciligi al siaj membroj ĉiuspecajn interrilatojn.

Embrie funkciigi societon kiel povus estonte funkcii la universala socio.

Siajn celojn S.A.T. formulas tiele:

"La ideala socio ne devenas tute preta el Revolucio, kiun kelkiuj reprezentas al si kiel panaceon.

Estas do nepre necese sin prepari, sin ekzercadi por la tasko de mondcivitanoj.

S.A.T. celas kutimigi sian anaron al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo.

Ĝi zorgas pri la kreado de spiritstato, kiu harmonias kun la estonta socio, kiam la perforto nuna, la ekonomiaj lingvoj kaj ŝtataj limoj ne plu ekzistos.

S.A.T. deziras krei Sennaciecan popolon."

19. SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA – PRAKTIKECA

La plej grava indeco de S.A.T. estas tio, ke celante profunde-kulturajn idealojn, S.A.T. tamen estas jam en la nuna momento praktike utilega al sia anaro kaj al la tuta proletaro, kondukanta klasbatalon.

Iel agadi S.A.T. povas nur per la helpo de universala lingvo. Sen interkomprenilo estas neebla la efektivigo de iu ajn el punktoj de ĝia programo.

Unue S.A.T. helpas kaj apogadas la klasbatalon) kies neeligebla parto militanta ĝi estas, kontraŭbatalante ĉie – per agoj kaj vortoj, per literaturo kaj ĝenerale helpo al disvastigado de l'ideoj revoluciemaj – ĉiujn moralajn subtenilojn de l'kapitalismo – la utopiistan idealismon (62), la filistrecon kaj la falsajn burĝajn moralon kaj edukadon, saturitajn de l' superstiĉoj plej diversaj kaj danĝeraj.

Due S.A.T. tendencas esti la peranto de l' laboristaj organizaĵoj ĉiuspecaj kaj de l' izolaj laboristoj – en ĉiuj okazoj, kiam la agado aŭ la bezonoj de la lastaj estas malfacile aŭ tute ne efektivigeblaj aŭ kontentigeblaj kaŭze de l'baroj diverslingvecaj. Por tio S.A.T. fondis sennacian Inform-Servon.

Trie S. A. T. eldonas Revuon, ludantan la rolon de l'asocia areno. Ĝi estas la tribuno de l'sennaciismo, kaj entenas gravajn dokumentojn pri la okazaĵoj de proletarvivo kaj kulturfluoj de l'homaro.

Kvare S. A. T. ebligas la interŝanĝadon de servoj inter siaj membroj kaj viglan interkonatiĝon kaj korespondadon de l'anoj, vivantaj en ĉiuj partoj de l'terglobo, elmontrigante tiele efektivan tuthoman solidarecon kaj sekve denove helpante la klasbatalon.

Kvine, S. A. T., donante al sia anaro la eblecojn de vere-demokratia vivo, kunigante siajn membrojn sur komunum-liberecana bazo kaj disvolvante iliajn sociecajn kapablojn, kontribuas al la ekfunkcio de societo, spegulanta tiajn kondiĉojn, kiujn ni postulas de l' socio estonta.

20. SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA – KULTURECA

La praktikecaj flankoj de l' S.A.T.-agado jam ellaboras ĉe la S.A.T.-anoj eksternaciecojn, sed porkultura laborado ĝia alplenigas tion.

La plej grava edukilo estas la eldonata de S.A.T. literaturo, mondliteraturo interesplena, havanta daŭran sukceson kaj utilecon – kaj siavice respondanta la postulojn, starigitajn de l'principoj sennaciistaj. Ĝin multsignife helpas la eldonata Revuo kaj ankoraŭ denove la senĉesa vigla interkorespondado kaj kuna kulturlaborado ĉe ĉiuj frontoj de ĝiaj membroj.

Sed la sola ilo sennaciiga, kiel ni povas dedukti el ĉi-ĉio, estas la uzado de unusola literaturlingvo. Nur posedante tian lingvon kaj lerte estrante ĝin, la proletaro povas kutimiĝi el eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo, ĉar havante interkomprenilon kun ĉiuj homoj, ĉiu aparta proleto kapabligas disŝiri sin de sia nacio kaj ĉesi pensi kaj agadi en la spirito, influita de l'naciecaj kaj aliaj apartecaj superstiĉoj. – Disŝiriĝante de sia "patrio", la proleto fariĝas vera civitano de l'mondo. La interrilatado kun ĉiumondpartaj fratoj neeviteble rezultigas tion, kaj ekfariĝas la nacio tro malvasta agadsfero por li.

* * *

La plimultiĝo de individuoj, kies interesoj plej diversaj superestas la naciajn, kiuj estas forte kunligitaj eksternacie, nepre kaŭzas grupigon ilian je aparta popolo de l'sennaciuloj, fariĝonta la kerno de l'estonta socio.

* * *

S.A.T. stariĝis celkonscie sur la vera vojo al estonta socio senklasa kaj sennacia, kaj sole ĝi esploris la rimedojn por efektivigi la ĝis nun sen-eĥan alvokon:

"PROLETOJ DE ĈIUJ LANDOJ, UNUIĜU!"

La devo nun de konsekvencemaj kamaradoj estas do – se vi vere estas konsciaj klasbatalantoj – ke vi:

"PROLETOJ DE ĈIUJ LANDOJ, S.A.T.-ANIĜU!"

Nur tiam vi povos esti partoprenintoj ĉe la fondo de tiu socio, kiu plej trafe respondas al la postuloj pri racia hominda vivo, kaj la forigantoj de la pusvundoj de moderna socio kaj forigantoj de ĉi-putranta socio mem...

Presejo:
Uns-Produktivgenossenschaft m. b. H, Leipzig
(Germanio)


[PIEDNOTOJ]

(1) Se li nur vivis, kio estas dubinda. [reen]

(2) Spite la tro disvastigita opinio, kiel oni vidas, oni ne nomas idealistoj ĉiujn, kiuj celas iujn idealojn; aliel la marksistoj mem trafus ilian tendaron. [reen]

(3) Kautski: Nacieco kaj internacieco. [reen]

(4) Stalin: Marksismo kaj nacia problemo. [reen]

(5) Okaza aŭ estigita de l'ekonomiaj cirkonstancoj (almigrado en Amerikajn landojn, Aŭstralion aŭ Nov-Zelandon ktp.). [reen]

(6) Kautski: Liberigo de Nacioj. [reen]

(7) Kautski: Liberigo de Nacioj. [reen]

(8) Pri la reakcia influo de l'literaturlingvo kaj kulturo – vidu la ĉ. VI. [reen]

(9) Pli precize: socigrupo, nacio, lando-popolo. [reen]

(10) Kautski: Liberigo de nacioj. [reen]

(11) Grandbritio, Kanado, Usono, Sud-Afriko, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj en multaj kolonioj. [reen]

(12) Kautski: Liberigo de nacioj. [reen]

(13) La kulturnivelo estas tiu de l'uzateco de literaturlingvo. [reen]

(14) Otto Bauer: La Nacia Aŭtonomio. [reen]

(15) Kautski: Liberigo de nacioj. [reen]

(16) Kautski: Liberigo de nacioj. [reen]

(17) En originalo – "nigrabanda". [reen]

(18) Lenin: Notoj pri nacia problemo. [reen]

(19) Dum naciaj moroj, kutimoj kaj karaktero estas tute malnecesaj por la fondo de iu nacio. [reen]

(20) O. Bauer: Nacia aŭtonomio. [reen]

(21) ĉar ili vivas en kondiĉoj, similantaj tiajn de plimultaj germanoj. [reen]

(22) Kautski: Liberigo de nacioj. [reen]

(23) Lingvogrupoj. [reen]

(24) Ekzemple: Katalunio en Hispanio, Irlando en Britio, iam Norvegio en la sved-norvega unio ktp. [reen]

(25) Kautski: Liberigo de Nacioj. [reen]

(26) Samtempe donacante al la alilingvanoj, vivantaj en ĉi-regionoj, la eblan maksimumon de rajtoj. [reen]

(27) Vidu: Kio estas Sovetio? (Sennacieca Revuo, Okt. 1923) [reen]

(28) La registaro dekretis favorajn agrarleĝojn, kiuj rezultigis, ke multaj nomadaj triboj loksidiĝas plu kaj plu (kirgizoj, baŝkiroj). [reen]

(29) Kompreneble, ĉefe temas pri Orientanoj, loĝantaj en Sovetio. [reen]

(30) K. Kautski: Liberigo de Nacioj. [reen]

(31) Germanoj en Sovetio (apudvolga regiono) kaj cet. [reen]

(32) Kautski: Liberigo de Nacioj. [reen]

(33) Lenin: Notoj pri nacia problemo. [reen]

(34) K. Kautski: Liberigo de nacioj. [reen]

(35) Gej-likman: Nacia kulturo kaj proletaro. [reen]

(36) V. Medem: Social-demokratio kaj nacia problemo. [reen]

(37) Ni rimarlcu, ke la koloniig-, rabadkapablo de l'nacioj troviĝas plej ofte en proporcia dependeco de l' disvolviĝo de l' patrolanda metal-industrio, sed – kompreneble – ne ĉiam. [reen]

(38) Se ne venus Revolucio. [reen]

(39) Lenin: Notoj pri nacia problemo. [reen]

(40) Kautski: Liberigo de nacioj. [reen]

(41) Kvankam multiuj ial konsideros min utopiulo, mi supozas ke samtiel, se la eltrovaĵoj de Einstein estos bone aplikataj, novaj energiiloj (radio-aktivaj, internatoma energio) estos uzataj, nia planedo fariĝas ankaŭ malvasta, sufoka por la monddisvolviĝo, kaj la evoluado iros do plu. [reen]

(42) Ili sin nomas "internaciistoj" sed estas do principe "naciistoj". Kiel bazo de internacia unuiĝo ili ja nature konsideras la naciojn. [reen]

(43) Kautski: Liberigo de Nacioj. [reen]

(44) Lenin: Notoj pri nacia problemo. [reen]

(45) Lenin: Notoj pri nacia problemo. [reen]

(46) Kautski: Liberigo de Nacioj. [reen]

(47) En Sovetio, ekzemple. ' [reen]

(48) Pripensu la multbilionajn senutilajn aĵojn, kiujn fabrikoj kaj uzinoj ellaboradas: pafiloj, eksplodiloj, armiloj kaj detruiloj ĝenerale ktp. ktp. La samaj objektoj, estinte utiligitaj por la bono de l' homaro, ege antaŭenpuŝus la kulturon. [reen]

(49) K. Kautski: Liberigo de Nacioj. [reen]

(50) K. Kautski: Liberigo de Nacioj. [reen]

(51) Otto Bauer: [reen]

(52) Kaŭtski skribis tion delongtempe. [reen]

(53) K. Kautski: La Liberigo de Nacioj. [reen]

(54) Nekrasov: Elementoj de sennaciismo. [reen]

(55) Tian eblecon priskribis la famekonataj verkistoj G. Wells (diversaj romanoj), J. London (La fera kalkano) ktp. [reen]

(56) La larĝedisvastigita kaj bone konata lingvo Esperanto. [reen]

(57) Kautski: Liberigo de Nacioj. [reen]

(58) K. Kautski: Liberigo de Nacioj. [reen]

(59) Priatentu la nacian politikon en Sovetio, kie asimiliĝo (rusigo, ekzemple) de ĉiuj popoloj estis konfesita de registaro internaciema – danĝera pro samaj kaŭzoj. [reen]

(60) K. Kautski: Liberigo de nacioj. [reen]

(61) La organizaĵo estas klasbatal-unuecfronta – Ĝenerala Sekretariejo de l' Direkta komitato de Sennac. Asocio Tutmonda: 23, Rue Boyer, Paris (20e), Administracia Sekretariejo: R. Lerchner, Colmstrasse 1, III, Leipzig-Stötteritz. [reen]

(62) Idealistoj (oftege) per si mem estas niaj samcelanoj. Ili sopiras ankaŭ justan, senperfortan kaj egalecan sociordon de l' universala feliĉo. Sed ne kontraŭstarante la mortigan influon de l' kapitalismo kaj male predikante plenan nerezistadon rilate al la perfortuloj (kapitalistoj kaj militaristoj), la idealistoj fariĝas dum moderna epoko de kapitalista regado nur la apogantoj sekve de l' ekzistanta sociordo kaj la amikoj do nur de tiuj perfortuloj. – Ĉi-tie praviĝas la vortoj: "Kiu ne estas kun ni, tiu estas kontraŭ ni." [reen]


(ĝisdatigo de 2005-06-11)


[reen]