SENNACIISMA FRAKCIO DE SAT


Ĉi tiu SAT-kongresa Gvidrezolucio estas de SAT, ne de la Sennaciisma Frakcio. Ĝi estas historie grava rilate al tiu lasta pro ĝia eldiro pri "konservado de gentaj lingvo kaj kulturo". La koncerna alineo estas markita substreke.

1978:
Gvidrezolucio de la SAT-Kongreso en Lekturo/Lectoure

La 51-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda okazinta en Lectoure, Francio, de la 15-a ĝis la 21-a de julio 1978, kiu kunigis 272 laboristojn el 13 landoj, post diskuto kaj aprobo de la raportoj, konstatas kaj protestas kontraŭ tio, ke malgraŭ siaj solenaj deklaroj, la ŝtatoj senĝene malrespektas la homajn rajtojn, kiam tio servas ilian propran oportunon.

La vetarmado kaj produktado de armiloj plu daŭras spite al la oferoj, kiujn tio altrudas kaj dum la amasmortigiloj jam ekzistantaj eĉ troas por detrui la tutan vivon sur la planedo.

Dum ŝajne ne estas materia limo al la disdonado de armiloj por nutri lokajn konfliktojn, en kiuj milope homoj trovas kruelan morton, paca vivo, sekureco kaj protekto kontraŭ malsato estas plu rifuzataj al la plimulto de la homoj.

La misuzo de scienco kaj teĥnika progreso, submetitaj al la postuloj de privata aŭ stata profito, homekspluatado kaj militpreparado, ĝenerale produktas socian regreson, kiu rekte aŭ nerekte trafas ĉiujn popolojn.

Interalie por la intereso de kelkaj transnaciaj societoj, kiuj provas etendi sian potencon super ĉiuj landoj, la ebleco havi dignan laboron estas rifuzata al daŭre kreskanta nombro da homoj.

La urĝemo uzi amase novajn teĥnikajn rimedojn por tujaj kaj malvastaj celoj, sen sufiĉa konsidero pri negativaj sekvoj, difektas la homan vivmedion kaj jam atingis tian skalon, ke eĉ ĉia vivo endanĝeriĝas sur nia planedo. Necesas tutmonda interkonsento kaj disciplino por pli singarda kaj konscienca apliko de la teĥnikoj.

Homoj pli kaj pli postulas ne nur formalajn deklarojn pri homaj rajtoj kaj paco, sed ankaŭ tutan efektiviĝon de ilia enhavo. Ju pli la homoj konsciiĝos, des pli malfacile ili akceptos manipuladon pri tiu temo por la celoj de ŝtata propagando, regado kaj militpreparado. La Kongreso opinias, ke la disvolviĝo de personaj internaciaj rilatoj kaj komunikado estas grava kontribuo en tiu konsciiĝo, kaj suspektas, ke tiu fakto estas la ĉefa motivo, pro kiu SAT estas malhelpata en kelkaj landoj.

La konservado de gentaj lingvo kaj kulturo estas ligita kun la lukto por nova sociordo, sekve unu ero en la strebado ĝenerala de SAT-anoj al justo kaj individua libero.

Ne ekzistas rajtoj sen la respondaj devoj. La unua devo de ĉiu homo estas: kontribui al la efektivigo de la rajtoj de la aliaj homoj kaj al la protekto de la naturo kaj homa vivmedio.

Parto koncernanta nur la esperanto-movadon (ne tradukota nacilingven)

La Kongreso


{ĝisdatigo de 2005-02-18)


[reen]