KOMUNISTA FRAKCIO DE SAT



1. HISTORIO

2. NOVAĴOJ (AŬGSBURGA KONGRESO)

3. POR KONTAKTI NIN


Historio

La Komunista Frakcio de SAT estas samtempe tre malnova kaj tre nova frakcio de SAT.

Eŭgeno LANTI kreis ĝin en 1923 en Kaselo. Dum la 20-aj jaroj, ĝi aktive partoprenis en la vivo de SAT por ĝia disvastigo. Ĝiaj gravuloj estis interalie Ernesto DREZEN kaj Eŭgeno LANTI.

Ekde 1928 estis konflikto inter LANTI kaj DREZEN pri la rilatoj inter Komintern kaj SAT.

Eŭgeno LANTI forlasis la Komunistan Frakcion kaj fondis la Sennaciistan Frakcion. Poste, Ernesto DREZEN kaj multaj komunistoj skismis de SAT en 1931 kaj fondis "Internacion de Proletaj Esperantistoj" (IPE), kiu dissolviĝis en 1939.

Ernesto DREZEN kaj aliaj SEU-anoj pereis en 1937-38, kiel multaj sovetianoj, murditaj de stalinisma teroro : por ili la preteksto estis ilia iama SAT-aneco.

Aliaj IPE-anoj mortis inter 1936 kaj 1939 en Hispanio dum la milito kontraŭ la faŝismo. Aliaj estis deportitaj al naziaj koncentrejoj inter 1933 kaj 1945 pro diversaj kaŭzoj (kiel komunistoj, judoj, eksbrigadistoj, rezistantoj, ktp...). Kelkaj postvivis la elprovojn.

La komunistoj fidelaj al SAT ne agadis sub ŝildo de Komunista frakcio dum 60 jaroj, sed la demando pri komunista frakcio ofte reaperis.

Dum pli ol 50 jaroj, SAT ne povis kunveni en la socialismaj landoj kaj ĝiaj membroj ne povis libere agadi.

En 1994, antaŭ la kongreso de Straĵnico, fondiĝis "Komunista Laborgrupo de SAT", kiu de tiam kunvenis ĉiujare en la kongreso de SAT. Petro LEVI, prizorganto de la nova frakcio, anoncis la fondon en unua komuniko, publikigita en "Sennaciulo" en sekvanta Septembro.

En 1996-jara Peterburga kongreso la Komunista Labor-Grupo de SAT fariĝis "Komunista Frakcio de SAT".

Principoj kaj Celoj

La regularon de la komunista frakcio publikigis "Sennaciulo" 1071-a de Septembro 1994. La nunan publikigis "Sennaciulo" 1097 de Novembro 1996.

La Frakcio konsistas el SAT-anoj, kiuj akceptas ĝian regularon.

La taskoj de la Komunista Frakcio estas la propagando kaj aplikado de Esperanto ĉe la respektivaj partioj kaj movadoj, la reciproka informado de ĝiaj membroj kaj la faciligo de kunlaboraj rilatoj inter komunistoj, laboristoj kaj progresuloj en la tuta mondo.

Ĝi referencas al la instruoj de Marks kaj aliaj pensuloj de la laborista movado. Ĝi konsideras pri la lecionoj de la historio kaj kontribuas sur sia tereno kaj per siaj rimedoj al la agado kaj bataloj de sia klas- kaj partifratoj.

Dum la Peterburga kongreso, la frakcio decidis alpreni la nomon "Komunista Frakcio de SAT" kaj faris kelkajn aliajn formajn ŝanĝojn en la regularo (Komuniko 8 en Sennaciulo 1097-a).

Rimedoj

En ĉiuj kongresoj de SAT ( Straĵnico, Mariboro kaj Peterburgo) kunvenis la frakcio.

Ĝis nun (03/1997), la prizorganto de la Frakcio aperigis 8 komunikojn en "Sennaciulo".

Ni ne havas ĝis nun informilon-ligilon. Ni intencas krei ĝin baldaŭ.

Jam de pluraj monatoj, ni uzas la reton kun sukceso.

Kontaktoj kaj agoj

Ni celas havi bonegajn rilatojn kun ĉiuj frakcioj de SAT kaj ĉiuj SAT-anoj. Tial ni salutis ĉiujn frakciojn kunvenantajn en kongresoj de SAT. Ni povis helpi frakciojn (per tradukoj por la Distribua Frakcio, per retadreso por la Sennaciista Frakcio) kaj ni intencas plidaŭrigi tion.

Ni kontaktiĝis kun franca, rusia kaj portugala kompartioj por varbadi por kaj per Esperanto.

Ni kunlaboris kun multaj samideanoj kaj Esperantistaj asocioj en tiaj taskoj (precipe kun IKEK, sed ankaŭ kun aliaj.

Ni solidaris kun luktantaj laboristoj kaj sendokumentuloj en Francio.


NOVAĴOJ


Kunveno de la Komunista Frakcio de SAT en la Augsburga kongreso

Dum la solena malfermo de la Augsburga kongreso (http://www.worldnet.net/~sat-esp) dimanĉe la 3-an de Aŭgusto, Petro LEVI levypier@worldnet.net) prezentis la saluton de KF ((http://www.worldnet.net/~sat-esp/KF.html)) al la Kongreso.

K.F. de SAT kunvenis lunde, la 4-an de Aŭgusto 1997 de la 17-a ĝis la 19-a horo. Pro manko da tempo, ni ne kunvenis duafoje en la semajno, sed ambaŭ el ni partoprenis en malfermita kunveno de la Liberecana Frakcio, kies membroj tre fratece akceptis nin vendrede la 8-an de aŭgusto. Unu el ni partoprenis parte en jarkunveno de TANEF (Naturamikoj). Aliflanke, ni volas emfazi la supertendececon de tiu-ĉi kongreso.

Petro LEVI prezidis la kunvenon kaj Vincento CHARLOT (esperant@worldnet.fr) protokolis.

Renato BALLAGUY, respondeculo de la frakcio pri distribua ekonomio (http://wwwperso.hol.fr/~rballagu/sommaire.html - Esperantlingva) ĉeestis, samkiel Ron LYNN, Vinko MARKOV kaj Odette SCHEIDEL.

Ni ricevis mesaĝon de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (IKEK) (esperant@worldnet.fr).

Komence de la kunveno, Petro LEVI indikis, ke li deziras plej rapide kiel eble forlasi la prizorgantecon de la frakcio.

Vincento CHARLOT prezentis la jenajn punktojn:

I) Estintaj agadoj

- Lastjare la 10-an de Julio 1996, la Komunista Frakcio en la franca Senato ("http://www.senat.fr-franclingva) prezentis leĝproponon pri Esperanto kaj ĝia instruado.

- Ni havis, en kunlaboro kun aliaj E-asocioj, kontaktojn kun Komunistaj Partioj: Portugala Komunista Partio ("http://www.pcp.pt portugallingva) asertis en kunveno okazinta en Oktobro 1996 en Lisbono kun IKEK-anoj, ke PKP favoras al Esperanto.

Komunista Partio de Rusia Federacio, kies Peterburgaj gvidantoj partoprenis la kunvenon de nia frakcio okaze de la SAT-Kunveno, klarigis ankaŭ sian favoron al Esperanto. Vladimir BESPALOV (bespalov@sochi.ru) havas rektajn kontaktojn en Soĉi kaj Aleksandro KOGAN (kogan@post8.tele.dk ) en Peterburgo.

Vilhelmo LUTERMANO, okaze de ĵusa vojaĝo al Kubo renkontiĝis kun gvidantino de Kuba Komunista Partio ("http://www.cubaweb.cu) kaj prezentis SAT.

En Italio, Fausto BERTINOTTI kaj Itala Refondiĝo ("http://www.rifondazione.it) ŝajnas favori Esperanton. Itala LEA (corsetti@itelcad.it) prizorgas la aferon.

2) Estontaj agadoj

- En Francio, ni kunvenos verŝajne kun Franca Komunista Partio ("http://www.pcf.fr) en Nacia Asembleo por ke ĝi prezentu denove leĝproponon pri Esperanto. Tion necesigas la elekto de nova deputitaro en ĵusa junio. En la nova registaro, tri komunistoj ĉeestas. Ni devos kun aliaj Esperantistoj renkontiĝi kun ili por proponi al ili E-version de diversaj TTT-paĝoj.

- Ni subtenas la proponon de Itala LEA (corsetti@itelcad.it) kaj (esperanto@medianet.it) kunlabori kun Germain PIRLOT por ke la Eŭropaj deputitoj esprimu oficiale sian apogon al Esperanto en Eŭropa Parlamento ("http://www.europarl.eu.int). Jam 116 el 626 faris tion. Rilate al Eŭropa Frakcio "Eŭropa Unuiĝinta Maldekstro/Norda Verda Maldekstro", ni devas urĝe peti de ili, ke ili apogu Esperanton, ĉar ĝis nun nur 3 deputitoj el 34 de tiu frakcio favoris.

- En sia mesaĝo al la kongreso, Vilhelmo LUTERMANO petis helpon por Kuba Esperanto Asocio. Temas pri livero de papero por eldoni tri librojn en Esperanto. KF de SAT povas alporti sian helpon kaj kunlabori kun SATEB kaj IKEK pri tiu projekto.

- Dum tiu-ĉi jaro, ni serĉos starigi retajn ligojn inter la TTT-paĝoj de SAT, de KF de SAT kaj tiuj de komunistaj partioj kaj de progresemaj asocioj kaj sindikatoj. Ni plidaŭrigos la sisteman resendon al SAT-sidejo de mesaĝoj pri SAT aperantaj en la E-dissendolisto.

- Ni supertendence plidaŭrigos nian helpon al aliaj frakcioj de SAT (ekzemple per traduko por frakcio pri Distribua Ekonomio, per retadreso al Sennaciista Frakcio).

- Niaj rilatoj kun IKEK estas bonegaj kaj ni plejofte kunlaboras.

- Ni intencas havi elektronan ligilon, kies unua numero enhavos tiun protokolon kaj aliajn informojn.

- Petro LEVI substrekis, ke KF de SAT agadas por SAT kaj ekster SAT direkte al la komunista medio. Ni ne intervenas kiel Frakcio en la interna vivo de SAT. Aliflanke ni ja rajtas principe propagandi por nia tendenco en la Asocio en difinitaj kondiĉoj, sed ĉiu el ni povas multe pli oportune kaj libere esprimi siajn ideojn kiel ĉiu SAT-ano.

Ni finis nian kunvenon je la 18H00.


Por kontakti nin:

satesperanto@multimania.fr

Petro LEVI levypier@worldnet.net

Vladimir BESPALOV bespalov@sochi.ru

Vincent CHARLOT esperant@worldnet.fr

Vilhelmo LUTERMANO 100070.2001@compuserve.com