[fr] 1912, Le Travailleur Espérantiste : Citaĵoj de francaj sindikatistoj pri Esperanto
[en] 1923, BLES : Esperanto and Labour
[fr] 1927, Lanti : interveno ĉe la kongreso de Internacia Sindikata Federacio
[en] [eo] ĉ. 1935 : SATEB : I am glad to be an Esperantist (E. Lanti ; 4 p.)
[fr] 1950 ? SAT-Amikaro : propaganda afiŝo (A2)
[nl] ĉ. 1972 : ESPERANTO voor progressieve doelijnden
[eo] ĉ. 1980 : SAT : Ĉu via loko ne estas en S.A.T. ? (1 folio, 2-flanke)
[fr] ĉ. 1980 : SAT-Amikaro : Malgré le silence et les prejugés . . . (1 folio, 2-flanke)
[fr] ĉ. 1980 : SAT-Amikaro : Esperanto ; S.A.T. ; S.A.T.-Amikaro
[fr] ĉ. 1980 : SAT-Amikaro : Mouvement culturel, educatif et de progrès social
[fr] ĉ. 1980 : SAT-Amikaro : L’espéranto ; la plus jeune des langues...
[fr] 2000 : SAT-Amikaro : 1er mai 2000 ! 1-a de majo 2000 !
[eo] 2002 ( ???) ĝis majo 2006 SAT : Kio estas SAT ?
[de] ??? ĝis majo 2009, SAT : Kio estas SAT ?Prezentoteksto pri SAT en ĝiaj retpaĝoj, uzita de 2002 ĝis majo 2006
LIBERAJ LIGOJ, REKTAJ INFORMOJ kaj KONTAKTOJ por LABORISTOJ kaj PROGRESEMAJ HOMOJ
SAT celas helpi al progresemuloj tra la mondo : interkompreniĝi. informiĝi. kleriĝi. plibonigi la vivon. interrilati por "batali" kontraŭ subpremo ktp.
SAT uzas racie elpensitan lingvon por atingi siajn celojn. ESPERANTO.
SAT kongresas ĉiujare en diversaj mondo-partoj Sennaciulo aperas preskaŭ ĉiumonate Sennacieca Revuo (literatura revuo) aperas jare. Adresaro (regule ĝisdatigita) ebligas rektajn kontaktojn inter la anoj. SAT eldonas librojn kaj broŝurojn kongrue al la celoj (kaj laŭnecese vortarojn, aliajn librojn, ktp.).
La demokrata strukturo kaj organizado ne baziĝas sur naciaj limoj. SAT estas TUTMONDA asocia. Ĝia strukturo estas intermembra, ne internacia. Ĉar ĝia strukturo kaj demokratio ne rilatas al nacioj, ĝi estas SENNACIECA. SAT mem ne proponas la forigon de nacioj, do ĝi ne estas sennaciista. Kelkaj anoj de SAT subtenas sennaciismon, sed tio ne estas celo de SAT mem. SAT ebligas en sia sino memstarajn tendencgrupojn kaj temgrupojn : la frakciojn.
LEA-oj estas ligitaj al SAT, varbas por SAT, kaj agas por fari lokajn kontaktojn.
SAT kunlaboras kun lokaj progresemaj organizaĵoj kiuj uzas Esperanton. SAT kunlaboras kun aliaj Esperanto-asocioj.
Notu ke la tutmondeco de SAT signifas ke nur Esperantistoj povas membriĝi.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.