Ĝisdatigita merkredon la 6an de julio 2016   Privata spaco  
Kiuj ni estas ? Kio estas SAT ? Eldonaĵoj E-librejo Projektoj Regularo Arĥivoj Kontaktoj

En la sama rubriko

puce Mortopuno : faktoj & dokumentoj
puce Glumarko "Paco" en 21 lingvoj
puce Broŝureto "La abolo de la laboro" de Bob Blak
puce Broŝureto "Parizo Lumurbo" de Djemil Kesus
puce Broŝureto "For la Neŭtralismon !" de Lanti
puce La Pariza Komunumo de 1871
puce La Itala socialismo kaj esperanto
puce Provu kun Linuks’
puce Poŝkarto de malnova afiŝo (SAT-Amikaro)
puce Plano B - Mobilizo por savi civilizacion
puce Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso
puce Vivu CHE METODO - VIVU ESPERANTO
puce Glumarko "Lernu Esperanton & aliĝu al SAT !"
puce Teatraĵo : Karotkapo, de Julio Renard’
> Hejmpaĝo > Eldonaĵoj de la kooperativo > BoRoKo - Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj

Klaku por vidi grandan formaton

BoRoKo - Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj

Antaŭparolo :

JPEG - 22 kb

Post la praalbumo Noktoj (1978) kaj tri KancerKlinikoKrestomatioj, jen finfine « prestiĝa » albumo de Serco Sir’ !
Bildrakontoj (aŭ komiksoj por plezurigi Arnau-n) ne abundas en Esperantio. Krom ĝuste Arnau kaj Sir’, nur kelkaj homoj aperigas de tempo al tempo desegnojn en gazetoj. Volapug’ havis nur kelkajn numerojn kaj Kavlan malmute produktis (i.a. « Momo », kun sia frato).
Serĝo Sir’ aperigas regule de 1977 bildrakontojn en La KancerKliniko (krom dum mallonga tempo, kiam, por imiti Camachon kaj aliajn gravulojn, li kabeis) ; ankaŭ en La Sago, Sennaciulo, Le Monde de l’espéranto kaj La Ondo de Esperanto aperas(is) regule liaj desegnoj.
Kial do lia nomo (ankaŭ tiu de Arnau cetere) ne estas tiel familiara kaj fama en Esperantio, kiel tiu de William Auld aŭ tiu de Rajmondo Ŝvarco ? Ĉu bildrakonto ne estus arto ? Se kredi la PIV, estas nur sep artoj (la sepa estas kinematografio) ; do forestas televido (8a arto) kaj bildrakonto (9a arto). Ĉiel, arto aŭ ne arto, ĉiuj konas Corto Maltese-n de Hugo Pratt, la desegnojn de Robert Crumb, de Walt Disney, Asterikson de René Goscinny (tekstoj) kaj Albert Uderzo, Tinĉjon de Hergé, la heroojn Batman, Diabolik, Kato Felikso, Peanuts, Lucky Luke, Marsupilami, Snoopy... sen forgesi pli kaj pli popularajn mangaojn ! Miloj da albumoj aperas ĉiujare en la « normala » mondo, sed ve krom tradukoj de Tinĉjo, Asterikso, Diabolik kaj kelkaj aliaj, neniu originalaĵo en « nia » mondo ! Operoj, fabeloj kaj surrealismo miksiĝas en la verko de Serĝo Sir’, sen forgesi erotikon (aĥ la dancistinoj en « Salomeo » !) – tial cetere multaj desegnoj liaj povas aperi nur en LKK !
Sed humuro ĉieas : en « Lohengrin’ » de Vagnero subite aperas Louis Armstrong kaj Le Pen° ; en la surrealisma « Sukubo » aperas la aŭtoro mem ; en « Susano kaj la olduloj » (ja eĉ Biblion konas nia aŭtoro !) la belga detektivo Herkulo Poreo ; en « La tentiĝo de Sankta Antonio » kaj en « Blu-Barbo », Zaza ; en « Karmen’ », Henriko Masson, Andreo Ŝerpijo (mi scias, ke tiu ĉi ŝatas tiun ortografion !) kaj mi mem... kaj en multaj desegnoj vi facile rekonos la aŭtoron ! Surrealismon vi trovos en pluraj « Interaktoj » : sciu, ke Serĝo Sir’ estas ankaŭ pentristo, do li plie praktikas « agnoskitan » arton !
Strange en tiu albumo mankas politikaj temoj. Kiam oni scias ke, el 144 numeroj de LKK, pli ol cent kovrilpaĝoj ŝuldiĝas al Serĝo Sir’, el kiuj pli ol 90% estas politikaj, oni nur povas esperi, ke baldaŭ aperos albumo kun tiuj desegnoj, kiuj resumas la plej gravajn politikajn eventojn okazintajn tra la tuta mondo de pli ol tridek jaroj.
Sed simple, ĝuu tiun albumon sen komplekso, kaj puŝu niajn eldonistojn trovi novajn talentojn... ili certe ekzistas, sed humile postrestas malantaŭ niaj poetoj, romanistoj kaj eĉ nun kantistoj !
Ĵak Le Puil

° Le Pen : ĉefa faŝisteca ĉefo en Francio.

El oro, dekstra brako helikforma el sablo kun konko el gorĝo, liva supra kantono el lazuro kunhalebarda pinto el oro.Serĝo Sir’ elpanjiĝis en 1944 dum bombalarmo meze de homplena Pariza lifto ; denaska spektaklemo, ĉu ne ? Bubaĝe (lerneje) jam interesiĝis pri desegnado, notinde karikatura kaj humura, kaj studis iom belarton. Sed profesiiĝis kiel teĥnikisto kaj instruisto, kaj pro emo al logikaj sistemoj eklernis la racian lingvon. La sufokan movadon li malgraŭ forta malmovademo (« ajnisto » li sin mem etikedas !) ne forlasis, ĉar ĉiam freŝaeran lokon trovis sine de LKK (La KancerKliniko), kie li plej senbride povis disvolvi sian satiremon kaj bilddeliremon. Ankaŭ en multaj aliaj movaderoj li aperigis siajn Siraĵojn tiel pionirante pri Eo‑bildstrioj originalaj, sed post plurjardeka agado nur nun fine eldoniĝas koloralbume kolekto de ĉerpaĵoj kaj nepublikitaĵoj el lia ampleksa verkaro.
Ĝin karakterizas franda stilo, tiom bilde kiom tekste, rekta kaj trafa, humura k vortluda, ...kun siaspita sprito !
Se lia moto ne jam estus : « Kie mia piedo, tie mia patrio », eblus proponi al li cezarecan : « Serĝi, serĉi, ŝerci ! »
Markovo-Vito

« Mi finfine komprenis kelkajn el miaj verkoj !... »
Rikardo Vagnero

« Ankaŭ mi !... »
Serĝo Sir’

BoRoKo estis prezentita de Vito Markovo, en la 86a SAT-Kongreso, okazinta en Madrido de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto 2013 :

Originala tutkolora bildstrio, kartone bindita
Aŭtoro : Serĝo Sir’
60 paĝoj
Formato : 22x30,5 cm
Eldonita en aprilo 2013
ISBN : 978-2-918053-07-1
Prezo : 15 €

Recenzo : - BoRoKo de Serĝo Sir’

 

Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS

En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W

El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q


Kreita per spip