Ĝisdatigita merkredon la 6an de julio 2016   Privata spaco  
Kiuj ni estas ? Kio estas SAT ? Eldonaĵoj E-librejo Projektoj Regularo Arĥivoj Kontaktoj

En la sama rubriko

puce SAT-EFK ekproduktas dokument-filmon pri Esperanto
puce Agad-raporto por la periodo de junio 2010 ĝis majo 2011
puce Konsisto de SAT-EFK (2011-2012)
> Hejmpaĝo > Arĥivoj > Agad-raporto por la periodo de junio 2010 ĝis majo 2011
















Agad-raporto por la periodo de junio 2010 ĝis majo 2011

La kooperativo ĉi-jare eldonis plurajn librojn. Jam dum UK en Havano estis prezentitaj eltiraĵoj el poemoj de la Kanto Ĝenerala de Nerudo kiun kantis la internaciiĝinta ĥoro “Interkant’”. Sekvis por la braŝova kongreso originala libro en Esperanto, Tuikero la Harkio kaj la cetero, de Roĝero Kondono, kaj la Traktaĵo pri Ateologio de Mikelo Onfrajo, tradukita el la franca, por kiu la aŭtoro speciale verkis antaŭparolon, kies franca traduko vekis polemiketon en la nacia franca gazetaro dum la somero. En septembro, aperis okaze de la Homarfesto la scienc-fikcia krimromaneto “Sonĝoj el Kristalo” de Jérôme Leroy, denove provokema verkisto, kiu ankaŭ parolis pri tio en sia blogo.

Okaze de la kongreso de SAT-Amikaro dum Internacia Renkontiĝo Esperanta ĉe Mediterano ĉirkaŭ Pasko aperis plia originala romano, “La aliulo” de Serĝo Elgo (plumnomo de nia forpasinta kamarado Georgo Lagranĝo), kaj esperanta mapo de eŭropa franclingvio. Samokaze estis projekciita unua versio de la dokumentfilmo pri Esperanto de Dominiko Gaŭtiero, produktita de la kooperativo kun la financa subteno de SAT-Amikaro. Ĝi estas nun finpolurata kaj devus aperi DVD-forme por la someraj kongresoj. Jam pli ol 200 DVD-oj vendiĝis antaŭmende, sed plejmulte el Francio. Restas plenumendaj antaŭ la someraj kongresoj la tradukoj diverslingven de la subtitoloj kaj la presado de la diskoj. Kelkajn semajnojn post la kongreso ĉe Mediteraneo aperis sub formo de reta libreto la pamfleto “Indignu” de Stefano Heselo (Stéphane Hessel), pamfleto de nun 93-jara rezistinto dum la Dua Mondmilito, kiu furoris en Francio en pasinta oktobro.

El organiza vidpunkto, estis prilaborita regularo pri funkciado de la frakcio por iom pli formaligi la funkciadon. Tamen la ĉefa problemo restas la manko de kompetenta kasisto por mastrumi la kontojn. Indikon pri sukcesoj en la vendado tamen donas la elĉerpiĝo de la eldonoj de 2008 “Pariza Komunumo” kaj “La Itala Socialismo kaj Esperanto”, kiuj estas respektive reeldonitaj kaj reeldonotaj, ambaŭkaze kun korektoj kaj plibonigoj.

Vinko Markovo

El Sennaciulo, majo-junio 2011

 

Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS

En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W

El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q


Kreita per spip