Ĝisdatigita merkredon la 6an de julio 2016   Privata spaco  
Kiuj ni estas ? Kio estas SAT ? Eldonaĵoj E-librejo Projektoj Regularo Arĥivoj Kontaktoj

En la sama rubriko

puce Mortopuno : faktoj & dokumentoj
puce Glumarko "Paco" en 21 lingvoj
puce Broŝureto "La abolo de la laboro" de Bob Blak
puce Broŝureto "Parizo Lumurbo" de Djemil Kesus
puce Broŝureto "For la Neŭtralismon !" de Lanti
puce La Pariza Komunumo de 1871
puce La Itala socialismo kaj esperanto
puce Provu kun Linuks’
puce Poŝkarto de malnova afiŝo (SAT-Amikaro)
puce Plano B - Mobilizo por savi civilizacion
puce Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso
puce Vivu CHE METODO - VIVU ESPERANTO
puce Glumarko "Lernu Esperanton & aliĝu al SAT !"
puce Teatraĵo : Karotkapo, de Julio Renard’
> Hejmpaĝo > Eldonaĵoj de la kooperativo > Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio

Klaku por vidi grandan formaton

Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio

De kelkaj jaroj La Sago (revuo de SAT-Amikaro) publikigas, dufoje jare, artikolon de Andreo Andrio pri esperantigo de propraj nomoj.

JPEG - 7.5 kb
Versio 2 (2011/07)

Por konkretigi tion, SAT-EFK preparis mapon de la franclingvaj landoj de Eŭropo, kun esperantigo de la ĉefaj administraj nomoj : regionoj, departementoj (aŭ provincoj kaj kantonoj ekster Francio) kaj iliaj ĉefurboj. Tiu mapo povos esti uzata kiel afiŝo, fiksebla ĉe muro, kaj kiel skrib- aŭ teler-subaĵo.
Danke al tiu mapo, la ĉefaj nomoj, esperantigitaj, estas same prononceblaj de ĉiuj esperantistoj, sendepende de ilia scipovo de la franca lingvo. La nefranclingvaj esperantistoj ne plu riskas stumbli kontraŭ la 15 vokalaj fonemoj de la franca lingvo, kaj diversaj aliaj fonetikaj malfacilaĵoj.

JPEG - 7.3 kb
Versio 1 (2011/04)

Tiu ĉi unua mapo aperis okaze de la 66a kongreso de SAT-Amikaro en Seto (Heraŭtio).
Espereble ĝi instigos e-istojn el alilingvaj mondopartoj proponi samspecajn mapojn por ilia lingvoregiono. Pri franclingvio la laboro kompreneble ne estas finita, preparotaj estas interalie mapoj pri Kebekio, transmaraj franciaj regionoj, Afrika franclingvio ktp.

Atentigo : la esperantigitaj propraj nomoj aperantaj sur ĉi mapo ne ĉiuj estas fiksitaj ĉu en PIV ĉu en komuna uzado. Pri iuj nomoj ekzistas pluraj e-igoj eblaj, k la elekto por ĉi mapo estas necese iel arbitra. Do temas nur pri proponoj, neniel devige uzendaj formoj. Modifoj aperas sur la sinsekvaj versioj, do bonvenas ĉiuj rimarkoj por plibonigo de la postaj eldonoj.

Proponis la e-igojn : Andreo Andrio
Grafike konceptis : Janfranko Blino

Sendu viajn evoluproponojn al ambaŭ :
andre-andrieu ĈE sfr.fr -kaj- jfrablin ĈE yahoo.fr

Plastigita afiŝo / mansubaĵo
Kolektiva
Formato : 29,7x42 cm
Eldonita en aprilo 2011. Dua eldono (kun aldonoj/modifoj faritaj laŭ rimarkoj de reagintoj) : julio 2011.
Prezo : 4 €

 

Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS

En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W

El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q


Kreita per spip