Ĝisdatigita merkredon la 6an de julio 2016   Privata spaco  
Kiuj ni estas ? Kio estas SAT ? Eldonaĵoj E-librejo Projektoj Regularo Arĥivoj Kontaktoj

En la sama rubriko

puce Mortopuno : faktoj & dokumentoj
puce Glumarko "Paco" en 21 lingvoj
puce Broŝureto "La abolo de la laboro" de Bob Blak
puce Broŝureto "Parizo Lumurbo" de Djemil Kesus
puce Broŝureto "For la Neŭtralismon !" de Lanti
puce La Pariza Komunumo de 1871
puce La Itala socialismo kaj esperanto
puce Provu kun Linuks’
puce Poŝkarto de malnova afiŝo (SAT-Amikaro)
puce Plano B - Mobilizo por savi civilizacion
puce Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso
puce Vivu CHE METODO - VIVU ESPERANTO
puce Glumarko "Lernu Esperanton & aliĝu al SAT !"
puce Teatraĵo : Karotkapo, de Julio Renard’

Klaku por vidi grandan formaton

La Aliulo

Beneto, sukcesa inĝeniero pri pontkonstruado, pli kaj pli ofte estas alparolata de homoj, kiujn li ne konas, sed kiuj ŝajnigas ke ili tre bone konas lin, kaj ĝenerale malestimas lin. Tio kaŭzas al li pli kaj pli da ĝenoj en lia privata, en lia profesia kaj en lia publika vivo, ĝis polico pridemandas lin pri krimaj faroj. Ŝajnas ke pri ili kulpas alia homo. Sed kiu do estas tiu aliulo kiu tiom fuŝas lian vivon ?

Ĉi tiu sesa krimromano de Serĝo Elgo entenas la ecojn kiujn la ŝatantoj de la serio aprecas : atentokaptan intrigon, fajnan priskribon de la ĉefrolantoj, socio-filozofiajn diskutojn. Legantoj ankaŭ frandos la lingvoinventemon de la aŭtoro kiu enkondukas en siajn verkojn kelkajn lingvajn eltrovaĵojn, kaj lerte ĵongladas per riĉa vortkunmetado.

Serĝo Elgo estas la plumnomo de Georges Lagrange (1928-2004), konata Esperantisto kiu aktivis sur multaj kampoj  : poezio, kanzono, teatro, gazetredaktado, tradukado, verkado, lingvo-instruado kaj -klerigo, ktp. Liaj lingvaj esploroj instigis lin proponi originalajn gramatikajn teoriojn. Profesie li estis manlaboristo, metiisto kaj politike tre kritikema al la reganta sistemo. En liaj romanoj la krima intrigo rolas kiel preteksto por ankaŭ prezenti liajn socian kaj politikan vidpunktojn, kaj eĉ iom rakonti pri propraj vivspertoj.

Originala romano
Aŭtoro : Serĝo Elgo
218 paĝoj
Formato : 12x18 cm
Eldonita en aprilo 2011
ISBN : 978-2-918053-06-4
Prezo : 12 €

 

Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS

En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W

El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q


Kreita per spip