2064, duonjarcento post la komenco de l’ nova glacia erao. En Lilo, lasta urbo ĉe la pordoj de la granda blanka dezerto, du junaj gestudentoj pri eŭropa industrihistorio venintaj el Kantono, Jukiko kaj Frederiko, prerparas sian ekspedicion. De sia infanaĝo, ĉiu el ili nutris fascinon por tiuj mirindaj antikvaj objektoj, je mil rebrilj, tajlitaj el kristalo. Jam de longe ĝia uzado kaj fabrikado malaperis. Morgaŭ ili pilgrimos al la fonto de siaj sonĝoj de kristalo, morgaŭ ili foriros al Arko.
En ĉi tiu sciencfikcia novelo, la romanisto Jérôme Leroy priskribas mondon renverstian konsekvence de la klimataj katastrofoj kaj la nehumana malindustriigo.
La aŭtoro skribis je ricevo de sia verko en Esperanto-traduko tion sur sia retejo :
Jen libreto, kiun mi alte ŝatas, ĉar, transe de la rakonto, mi memoras la laborgrupojn pri verkado en la lernejoj de tiu urbo kiu atendis, kun preskaŭ tuta rezignacio, la katastrofon. Tial mi estis tre kontenta ekscii, ke iu Esperantista kooperativo de traduko, animita far kamarado el Paŭo, decidis preni Rêves de cristal (Sonĝoj de kristalo), tradukigi ĝin kaj enirigi ĝin en sian katalogon.
Esperanto, mi opinias, odoras utopion de alta tradicio. Kaj ĝi alportas plaĉan parfumon, dum la nuntempa etoso odoraĉas tutmondan liberalismon, kiu trankvile preparas siajn ontajn putrejojn.
(elfrancigis Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil)
Sciencfikcia novelo
Aŭtoro : Jérôme Leroy
Traduko : elfrancigis Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil
90 paĝoj
Formato : 15,5x11,5 cm
ISBN : 978-2-918053-05-7
Eldonita en aŭgusto 2010
Prezo : 5 €
Recenzo de Vinko Markovo aperas sur la retejo de SAT :
http://satesperanto.org/Songxoj-de-Kristalo-Arko-2064.html
Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS
En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W
El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q
Kreita per spip