Ĝisdatigita ĵaŭdon la 13an de aŭgusto 2009   Privata spaco  
Kio ni estas ? Kio estas SAT ? Eldonaĵoj E-librejo Projektoj Kontaktoj

En la sama rubriko

puce Mortopuno : faktoj & dokumentoj
puce Glumarko "Paco" en 21 lingvoj
puce Broŝureto "La abolo de la laboro" de Bob Blak
puce Broŝureto "Parizo Lumurbo" de Djemil Kesus
puce Broŝureto "For la Neŭtralismon !" de Lanti
puce La Pariza Komunumo de 1871
puce La Itala socialismo kaj esperanto
puce Provu kun Linuks’
puce Poŝkarto de malnova afiŝo (SAT-Amikaro)
puce Vivu CHE METODO - VIVU ESPERANTO
puce Esperanto - Internacia Solidareco
puce Glumarko "Esperanto internacia lingvo"
puce Glumarko "Per esperanto por anarkiismo"
puce Glumarko "Per esperanto - Por Komunismo"

Klaku por vidi grandan formaton

Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso

Tiu kompendio de 1878 liveras al ni la esencon de la analizo farita de Karlo Markso en la Unua Libro de La Kapitalo, pri la kapitalismo - "en kiu ne la produktorimedoj estas je la servo de la laboristo, sed ja la laboristo je la servo de la produktorimedoj".

Destinita al popola publiko, skribita en stilo senbalastigita de la scienca aparato kiu igas foje malfacila la originalan verkon, tiu resumo estis aprobita de Markso mem.

La aŭtoro, Carlo Cafiero, itala liberecana komunisto, ne estis disĉiplo de la germana teoriisto, kiun li kontraŭis dum la skismo de la Unua Internacio en 1872.

La antaŭparolo de James Guillaume memorigas al ni la iradon de Carlo Cafiero kaj la tendencojn, kiuj alfrontiĝis tiam sine de la laborista movado.

Kiel aneksaĵo legeblas la korespondado inter Cafiero kaj Markso.

Enkonduko

Ĉi Kompendio de La Kapitalo de Markso, verkita de Kafiero, aperas en esperanta versio ĝuste okaze de SAT-kongreso en Milano, urbo en kiu eldoniĝis la itallingva originalo.

Tiu verko tute logike estas eldonita esperante sine de Sennacieca Asocio Tutmonda pro almenaŭ tri jenaj kialoj :

- kultura kaj kleriga materialo, pensiga libreto, ĝi, kvankam malmulte tradukita al aliaj lingvoj, meritas esti diskonigita al vasta publiko, kaj notinde estas, ke malgraŭ tio ke ĝi estis verkita en 1878 (do antaŭ pli ol 130 jaroj), ĝia enhavo plu estas tre aktuala kaj neniom perdis el sia origina valoro.

- laborista klasbatala emancipilo, ĝi estas lerta resumo en simpla stilo de la ĉefaj faktoj kiuj, analizite de Markso, trafe komprenigas la kaŭzon kaj efikon de homekspluatado en la kapitalista sistemo.

- verkita fare de liberecano, kiu rekte kontraŭis politike la sintenon de Markso en la Unua Internacio, kaj agnoskita de Markso mem valora resumo de sia verko, ĝi estas bona ekzemplo de supertendenceco, pruvo ke eblas efika kunlaborado inter klaskonsciaj malsamopiniantoj cele al homara emancipiĝo.

Tiuj tri rimarkindaj trajtoj de la verko de Kafiero ja retroviĝas en la fundamento de SAT, kiu, ne estante partipolitika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, laŭstatute celas :

- peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de laborista literaturo.

- utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda.

- zorgi, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj.

La legado de tiu verko do ebligu fruktodonajn interŝanĝojn de racie pensantaj spiritoj kaj kontribuu al la malfacila tasko ebligi "forkondukon de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo".

Eldona Fako Kooperativa de SAT
(Julio 2009)

Elfrancigis Petro Levi.

160 paĝoj.
Formato 18x12 cm.
Eldonita en julio 2009.
Prezo : 10€

 

Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS

En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 542 76 D

El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR32 2004 1000 0157 5427 6D02 067 BIC : PSSTFRPPAR aŭ al SAT-konto ĉe UEA : satx-s kun indiko "por eldonkooperativo"


Kreita per spip