Mortopuno : faktoj & dokumentoj
Glumarko "Paco" en 21 lingvoj
Broŝureto "La abolo de la laboro" de Bob Blak
Broŝureto "Parizo Lumurbo" de Djemil Kesus
Broŝureto "For la Neŭtralismon !" de Lanti
La Pariza Komunumo de 1871
La Itala socialismo kaj esperanto
Provu kun Linuks’
Poŝkarto de malnova afiŝo (SAT-Amikaro)
Plano B - Mobilizo por savi civilizacion
Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso
Vivu CHE METODO - VIVU ESPERANTO
Glumarko "Lernu Esperanton & aliĝu al SAT !"
Glumarko "Esperanto Linuks’"En 1918 okazis grava debato pri Esperanto en la paĝoj de la italaj socialismaj gazetoj “Avanti !” (Antaŭen !) kaj “Grido del Popolo” (Krio de la Popolo).
Tiutempe multaj kamaradoj de la socialisma bazo estis allogataj de Esperanto. Kelkaj kamaradoj eĉ proponis, ke la partio oficiale apogu la internacian lingvon.
Tuj intervenis gvidantoj-intelektuloj, kiuj senpere difinis Esperanton “neebla, kontraŭhistoria idealo, do ne idealo sed hobio por nenifaruloj”. La plej severa el ili estis Antonio Gramsci, kiu de sia elstara pozicio de filologo-filozofo senkompate, malestime ridindigis kaj anatemis la burĝan utopiismon de la esperantistoj. Li indikis al la tutmondaj laboristoj la solan veran racian celon, la konstruadon de Socialisma Internacio : post tio spontane formiĝos monda lingvo, aŭ oni akceptos kiel monda la lingvon de la unua socialisma lando.
Sekve de tiu eminenta senindulga senapelacia verdikto, dum la tuta 20-a jarcento la itala maldekstro (kun la escepto de la anarkista tendenco) malatentis la lingvan problemon kaj ignoris aŭ mokis Esperanton. Elstara ekzemplo de intelektula potenco kaj amasa ŝafeco. Jene ni prezentas la sinsekvon de la tiutempaj artikoloj, kaj freŝdatajn kritikojn.
77 paĝoj.
Formato 15,5x11,5 cm.
Eldonita en julio 2008.
Prezo : 5€
10 ekz..... 35€
kunlabore kun Arci Esperanto
Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS
En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 542 76 D
El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR32 2004 1000 0157 5427 6D02 067 BIC : PSSTFRPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q
Kreita per spip