Ĝisdatigita merkredon la 6an de julio 2016   Privata spaco  
Kiuj ni estas ? Kio estas SAT ? Eldonaĵoj E-librejo Projektoj Regularo Arĥivoj Kontaktoj

En la sama rubriko

puce For la Neŭtralismon !
puce Historio de S.A.T. 1921-1953
puce Indignu !
puce Karotkapo
puce La abolo de la laboro de Bob Black (blak)
puce Laborista Esperanta Movado antaŭ la mondmilito
puce Mortopuno : faktoj & dokumentoj / antaŭparolo kaj enkonduko
puce Parizo lumurbo... kaj ties ombraj zonoj
> Hejmpaĝo > E-librejo > Mortopuno : faktoj & dokumentoj / antaŭparolo kaj enkonduko

Elŝuti :


PDF - 190.9 kb, 0 x 0 pixels
















Mortopuno : faktoj & dokumentoj / antaŭparolo kaj enkonduko

Antaŭparolo de Ronald Creagh

La popoloj pli kaj pli timas. Reto de pravigitaj aŭ sensencaj timoj ĉiutage estas etendita de la amaskomunikiloj por interesi la popolon : la propagando pri krimeco nun estas parto de la ĉiutageco. Oni do postulas “justan kompencon”, kaj ĉar ne decas paroli pri venĝo, ĉiu imagas sin viktimo – hieraŭ, hodiaŭ aŭ morgaŭ. La molkor-uloj parolas pri “pardonpeto”, la aliaj pri justeco, kaj ili konsideras ke la krimeco disvolviĝas kiam lando montriĝas tro indulga : “la krimuloj, diras ili, kviete pasigus fiegan vivon”. Ili deziras rehonorigon de la strikta gepatra kaj instruista disciplino, severecon de la juĝistoj kaj de la punoj, inkluzive uzon de la plej supera.

Ĉi tiuj argumentoj disvastigitaj en iuj tradici-istaj medioj riskas nun ĝeneraliĝi. La regantoj de la nunaj socioj, ĉefe zorgantaj pri rentodoneco, deziras pli kaj pli malinvesti en lerneja helpo, en antaŭgardo fare de fakaj edukistoj, en reedukaj centroj, do en ĉio, kio ne alportas ekonomiajn avantaĝojn : “Revenu en nia sistemo, se ne vi ne plu ekzistos”.

Ĉi tiu sensentemo pri personoj mem naskas krimojn. En ĉirkaŭaĵo kie ĉiuj interesiĝas pri ĉiuj, tuj videblas la strangaĵo, la nevidebleco de la malbonulo preskaŭ ne daŭras. Sed se vi oferos al la interesoj de minoritato la komunajn riĉaĵojn de socio atentema pri siaj membroj, vi spektos la disvolvon de malbonefikaj sociaj kuntekstoj sub la okuloj de feliĉe gapantaj ĵurnalistoj : skandala socia malegaleco [1], senpuneco de la multnaciaj entreprenoj kaj de la ĉefdecidantoj, fiskaj paradizoj, kaj sensenca urboetendiĝo, pri kiu estas sciate, ke ĝi multigas la homajn dramojn. Televido, aŭtomobilo, domnegoco, amas­vend­ejoj, ĉiuj tiuj profitofontoj forprenas nin el interŝanĝoj kun personoj el sango kaj karno, kaj enŝlosas nin en mondo de fotoj, trafikŝtopiĝoj, liftoj kaj ĉekasaj vendejaj atendovicoj.

Do ni ne miru, ke la frenezan postkuron de fortunoj ĉiam pli kaj pli imponaj akompanas kreskanta maltoleremo al tiuj, kiuj pro diversaj kialoj, iel mispaŝis. La rendimentomaniuloj elmontras preskaŭ fanatikan mensan mallarĝecon por la defendo de la kolektivaj egoismoj. Konstruante doktrinon laŭ kiu la homaro dividiĝas en respekt-indaj homoj kaj “senutiluloj”, amasiĝas la argumentoj prepare al ĉiuampleksaj militoj.

La defendo de la pure korporaciaj interesoj konkurencas la avidecon de la plej potencaj financ-istoj. Mafiemaj korupteco kaj tribeco nur povas disvolviĝi kun la elĉerpiĝo de la planedaj riĉaĵoj.

El pure ekonomia vidpunkto, estus malpli koste mortigi krimulon ol pagi stratajn eduk­istojn. Ankaŭ estas imagite, ke la timo pri tia puno farus el ĝi panaceon por deteni la krim­ulojn. Ĉi tiuj argumentoj estas falsaj, ĉar la faktoj kontraŭdiras tiujn aplombajn asertojn. Mortopuno estas nek la nura praktika solvo nek la malpli kosta, kiel videblas en Usono. La timo pri tiu ĉi kondamno ne malpliigas la krimecon, ĉar la eksterleĝeco naskiĝas en tute alia kunteksto. La sklavo de malbona pasio nur klopodas ne kaptiĝi. Li taksas la danĝeron kiel loteribileton : li aĉetas karton esperante gajni. La socio disponas pri mil eblaj punoj kaj mil rimedoj por malebligi al krimulo rekomenci. Ĝi povas kuraci frenezulojn aŭ protekti sin kontraŭ ili. Ĝi povas izoli la danĝerulon aŭ, eĉ pli bone, kiel proponis Elizeo Rekluzo, proponi al li “rehonoriĝon per heroeco”. Ja, malantaŭ sia impertinenta masko, la krimulo ofte tute ne havas mem­estimon, kaj sentas sin senvalorigita de la socio. Li bezonas pruvi al si mem sian valoron. La ekzekuto de kulpulo estas konfeso pri socia fiasko. Tiu de senkulpulo, okazante pli ofte ol dirite, estas neriparebla ago. La postmortaj re­­honorigoj estas kostaj kaj ili neniam revivigas la viktim­­on, nek redonas ĝin al ĝiaj amatoj. Tiel la laborfesto de la unua de majo eĥas al la pend­umo de laboristoj kondamnitaj pro eksplodo de bombo en Ĉikago en 1886 kaj kondamnitaj kvankam senkulpaj, pro siaj ideoj. La fiega ekzekuto en Bostono de Sako kaj Vanceti, en 1927, provokis la elmigron de pluraj el la plej bonaj usonaj verkistoj, kaj certe estis bazo por la kontraŭusona sento en Eŭropo.

Ankaŭ eblas substreki, ke la decidoj de juĝo kaj de landa justico ne estas pli objektivaj ol tiuj de individuo : ili nur estas pli argumentitaj. Ni trudas nin kredi ke la ĵurianoj estas objektivaj, dum kiel ni, ili havas siajn konsciajn kaj nekonsciajn antaŭjuĝojn. Eĉ pli terure, la krimoj punataj de mortopuno varias laŭ la epokoj kaj landoj. En Francio, oni pli indulgis la murdon de nefidela edzino ol la murdon de nekonato. Tie ĉi, oni mortigas pro murdoprovo [2], tie, pro spion­ado, aliloke por fiska eskapo aŭ pro samseksemeco. Fakte, ĉiuj eblaj argumentoj neniam konvinkos apoganton de mortopuno, ĉar li alprenas, kiel ĉiu el ni, pasian starpunkton. Kial ? El ĉiuj rabobestoj, la homo certe estas la plej danĝera. En 50 000 jaroj, ĝi finmortigis ĉiujn grandajn animalojn, kiuj vivis en Aŭstralio. La genocido de la nordamerikaj indianaj triboj kiel tiu de la judoj dum la Dua Mondmilito enviciĝas sur longa listo, kiu daŭras ĝis nun kaj eble komenciĝis ĉe la apero de la homa specio. La militoj, tiuj grandaj historiaj amasbuĉadoj, estas taksataj “normalaj”, kaj tiuj kiuj ilin provokas ĝuas senpunecon. Male, oni nomas “elstaraj konkerantoj” Ĝingis-Ĥano, Aleksandro la Granda aŭ Napoleono. Tiuj, kiuj nun enkonduk­as militojn, tiuj kiuj organizis la sisteman bombadon de civiluloj en germanaj urboj aŭ en Nagasako neniam estis kondamnitaj, malgraŭ perforto de la internaciaj leĝoj. Je la nomo de “milito”, de “justeco”, de “etna purigado”, aŭ eĉ de “demokratio”, pluas la amasbuĉadoj, kaj ĉiam iuj voĉoj postulas pliajn mortojn. Sendube, sufiĉas ke ŝtatestro aŭ registareco decidas ke iu estas la malamiko, ke iu ago – aborto, samseksemeco, adulto, murdo aŭ seksperforto – estu punata per morto, kaj tuj la popolo al tio aliĝos, same kiel ĝi akceptas, ke ĉi tiu sama ŝtat- aŭ registar­estro havas la rajton pardoni. Tiel morto­puno dependas de subita principo iĝinta nediskutebla, universala kaj burokrata. La popolamasoj ĝenerale eĉ estas pli kruelaj ol siaj regantoj, pli favoraj al la uzo de mortopuno. Ili ne hezitas, se la laboro estas avantaĝe pagita, dungiĝi por fabrikado de mortigiloj. Ili preskaŭ ne ribelas kontraŭ la organizita detruo de la planedo, kiu minacas la vivon de la estont­aj generacioj. Tiel, al viro kaj virino mankas homeco, kaj tiuj, kiuj batalas por senperforteco estas minor­itato. La plej multaj uloj tute ne taksas valora la vivon de nekonatuloj. Per troa uzo de la leĝo pri egala repago “okulon pro okulo, denton pro dento”, ni ĉiuj iĝas blindaj. Deziri la morton de aliulo signifas malkovri ke, kiel li, ni posedas murdinstinkton. Se memdefendo ĉiam estas pravig­ebla, la venĝo ĉiam estas iluzio. La leĝa ekzekuto de murdinto nek revivigas ĝian viktimon, nek konsolas la postvivantojn. Ni honoriĝas rifuzante bleki kun la lupoj, kaj aliĝante al la vicoj de ĉiuj pioniroj kiuj, hieraŭ same kiel hodiaŭ kaj morgaŭ, defendas kaj defendos la homaron kontraŭ la abomeneco de ĝiaj murdaj impulsoj.

Ronald Creagh
Ronald Creagh (nask. 1929) estas sociologo, emerita profesoro en la universitato de Montpeliero (Francio), kaj aŭtoro de multaj studoj pri la anarĥiisma movado, interalie de unu pri Sako kaj Vanceti. Li ankaŭ prizorgas retan esplorforumon pri anarĥiismo.

Enkonduko

La mortopuno estas mortigo de homo, plenum­ata de ekzekutiva povoinstanco, post juĝado, kiu agnoskis la kulpon de la juĝato. Ĝi do estas formo de leĝa mortigo diferenca de eŭtanazio, kiu estas la laŭleĝa mortigo de personoj decidata laŭ kriterioj aliaj ol tiuj de kulpeco. Ankaŭ la mortigoj rekte fare de policistoj aŭ dum militoj staras ekster mortopuno, pro la foresto de ia ajn juĝo. Male, iuj formoj de atencoj, plenumitaj de eksterleĝaj armitaj grupoj ja estas formo de morto­puno, kiam la decido estas alprenita de grupo, kiu konsideras sin rajtigita plenumi juĝojn kaj ekzekutojn.

En 2007, kiam mortopuno pli kaj pli aperas kiel malaperonta restaĵo de iamaj kruelaĵoj, kial plu kompili libron pri ĉi-tiu temo ? Unue ĉar, se rigardi la situacion vere detale, nenio povas cert­igi, ke la kompleta malapero de mortopuno estas definitiva. En pluraj landoj, ekzemple lasta­tempe Peruo kaj Pollando, ŝtatestroj esprimiĝis favore al ĝia rea enkonduko. Same, la projekto pri Eŭropa Konstituciiga Traktato antaŭvidis la eblecon uzi ĝin en kazoj, kiam la ŝtata sekureco estas endanĝerigita. Kaj se juĝi laŭ la rea popul­ar­igo de ekstremdekstraj ideoj en multaj, interalie eŭropuniaj registaroj, estas klare, ke plua atentemo restas necesa.

Due, indas ne forgesi, ke mortopuno plu estas aplikata en kelkaj ŝtatoj, kiujn la reganta ideo­logio nomas “demokrataj”. La kazo de Usono estas relative bone konata, sed tio ankaŭ validas por Japanio, kie ekzekutoj pli kaj pli oftiĝas lasta­tempe, kontraŭe al la ĝenerala monda tendenco, kun forta apogo al la juroministro flanke de la amaskomunikiloj, kiuj prisilentas multajn inform­ojn, aparte pri la kruelegaj kondiĉoj de malliberigo kaj ekzekuto. Ankaŭ povas esti tiurilate utile memori pri la barbaraĵoj plenumataj antaŭnelonge en t.n. “civilizitaj” landoj, kie samtempe iuj permesis al si moralumi kaj kondamni la fojan uzon de perforto flanke de batalantoj por senekspluateca mondo.

Fine, la mortopuno estas nur la plej konata flanko de vasta problemaro, kiu koncernas la tutan punsistemon. Tiujn ĉi problemojn ofte preterlasas multaj kamaradoj, dum ili fakte estas intime ligitaj al la ceteraj sociaj problemoj.

Tiu ĉi libro estas la unua frukto de la nove fondita eldonkooperativo de SAT. La fakto, ke dudeko da kamaradoj iel kontribuis al ĝia pretigo jam estas kuraĝiga punkto, kaj unua paŝo al pret­igo de dokumentoj pri sennaciece pritraktitaj temoj, eĉ se ne ĉiuj mondopartoj estis ekvilibre pritraktitaj ĉi-foje.

La libro dividiĝas en tri partoj. En la unua, art­istoj levas diversajn demandojn pri mortopuno. En la dua parto, kondamnitoj mem esprimiĝas. Kaj fine venas kompilaĵo el faktoj kaj argumentoj favore al la abolo de mortopuno. El ĉio tio la leg­antoj espereble ĉerpos pensigan materialon, kiu ebligos al ili akiri propran opinion pri la temo, kaj eventuale el tio eltiri praktikajn konkludojn por plua agado en la kadro, kiun ili mem opinios plej oportuna por tio.


[1] En Usono, la mortopuno trafas eksterproporcie la plej malfortajn socitavolojn, alivorte la malriĉulojn kaj la rasajn aŭ etnajn minoritatojn. Inter ili, la nigruloj plu estas super­re­prezentitaj en la mortohalo. En 2004, 42 procentoj el la kondamnitoj estas nigruloj, dum ili konsistigas nur 13 procentojn el al Usona loĝantaro. Atestas la fratino de kondamnito : “La juĝista korto estis instal­ita kiel por linĉado, la spektantaro dividita laŭ rasoj, la familio de la akuzito (ĉiuj nigruloj) dekstre kaj la familio de la viktimo (ĉiuj blankuloj) maldekstre.”
Martina Correia, en Amnesty International

[2] En 1892, ekzemple, Jens Nielsen estis kondamnita en Danio pro provo murdi sian malliberejan gardiston.

 

Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS

En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W

El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q


Kreita per spip