Ĝisdatigita merkredon la 14an de oktobro 2020   Privata spaco  
Rev-ene Kiuj ni estas ? Kio estas SAT ? Eldonaĵoj E-librejo Projektoj Regularo Arĥivoj Kontaktoj

Dans la même rubrique

puce Veganismo - Valéry Giroux & Renan Larue
> Hejmpaĝo > Eldonaĵoj de la kooperativo > Nouvelle rubrique > Veganismo - Valéry Giroux & Renan Larue

Klaku por vidi grandan formaton

Veganismo - Valéry Giroux & Renan Larue

Preter manĝkutimo aŭ vivmaniero, veganismo estas socia kaj politika movado celanta liberigon de bestoj el la homa jugo. Kontraŭantaj karnismon, veganoj rezignas uzadon de produktoj aŭ servoj devenaj de ilia ekspluatado.
Ties argumentoj ricevas nuntempe eĥon pli kaj pli favoran inter konsumantoj, dum la bestoj, surteraj aŭ en la maro, neniam estis pli multnombre murditaj.
Ĉi eseo estis okazo por ĝiaj aŭtoroj montri, ke la socio, kiun la veganoj prideziras (kaj antaŭmontras per siaj ĉiutagaj praktikoj), baziĝas sur konceptado pli larĝa pri justeco. Tiu justeco, kiu devus ampleksi la tuton de la estuloj kapablaj je sento.

JPEG - 6.2 ko
Valéry Giroux
Juristo kaj doktoro pri filozofio, Valéry Giroux estas kunordiganto de la Esplorcentro pri Etiko (CRÉ), asociita profesoro de juro ĉe la Universitato de Montrealo kaj asociito de la Oksforda Centro por Animala Etiko. Ŝi publikigis Contre l’exploitation animale [Kontraŭ besta eskspluatado] (L’Âge d’Homme, 2017) kaj L’Antispécisme [Kontraŭspeciismo] ("Que sais-je ?", PUF, 2020).
JPEG - 8.1 ko
Renan Larue
Profesoro ĉe la Universitato de Kalifornio en Santa-Barbaro, Renan Larue instruas literaturon kaj Vegan Studies [veganajn studojn]. Li estas la aŭtoro de Le Végétarisme et ses ennemis [Vegetarismo kaj ĝiaj malamikoj] (PUF, 2015), por kiu li ricevis la premion La Bruyère de la Franca Akademio.

Frontpaĝa bildo : Florence Dellerie

Eseo pri veganismo kiel politika movado
Aŭtoroj : Valéry Giroux & Renan Larue
Traduko (elfrancigo) : Gary Mickle k.a.
110 paĝoj
Formato : 21x15 cm
Eldonita en 2020
ISBN 978-2-918053-21-7
Prezo : 6€

 

Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS

En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W

El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q


Kreita per spip