Ĝisdatigita merkredon la 6an de julio 2016   Privata spaco  
Kiuj ni estas ? Kio estas SAT ? Eldonaĵoj E-librejo Projektoj Regularo Arĥivoj Kontaktoj

En la sama rubriko

puce Mortopuno : faktoj & dokumentoj
puce Glumarko "Paco" en 21 lingvoj
puce Broŝureto "La abolo de la laboro" de Bob Blak
puce Broŝureto "Parizo Lumurbo" de Djemil Kesus
puce Broŝureto "For la Neŭtralismon !" de Lanti
puce La Pariza Komunumo de 1871
puce La Itala socialismo kaj esperanto
puce Provu kun Linuks’
puce Poŝkarto de malnova afiŝo (SAT-Amikaro)
puce Plano B - Mobilizo por savi civilizacion
puce Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso
puce Vivu CHE METODO - VIVU ESPERANTO
puce Glumarko "Lernu Esperanton & aliĝu al SAT !"
puce Teatraĵo : Karotkapo, de Julio Renard’
> Hejmpaĝo > Eldonaĵoj de la kooperativo > La minuto preskribita por la sturmo

Klaku por vidi grandan formaton

La minuto preskribita por la sturmo

Kleber renkontis Sarahon iom antaŭ la fino de l’ mondo.

Tio okazis dum iu vespero, en Lilo. Nu, tio kion oni nomis vespereo, en tiuj finaj tempoj, kiam la nomo de la aĵoj daŭris, dum la aĵoj mem de longe jam malaperis. Tiel okazis en fakoj tiel diversaj kiel sekso, politiko, romanoj, ĉi-kaze vespereoj. Ĉiu kondutis kvazaŭ ĉio normale daŭrus, kiam ĉio baldaŭ ĉesos kaj definitive.

Tiun ĉi vesperfeston organizis ĉarma dudek-kvinjara mutaciulino, ĵus bakita de UITG, kie oni instruis al ŝi, sub la nomoj pedagogio kaj didaktiko, kiel perdi ĉian kritikemon kaj, samokaze, kiel perdigi ĉiun kulturreston al infanoj, mem mutaciuloj, tial ke ili povis pasigi pli ol ok horojn tage antaŭ ekranoj por pli bone komuniki kun sia najbaro de la apuda strato.

Ni troviĝis en apartamento de malnova kvartalo de Lilo, tre malgranda kaj beleta, apartamento kiun forlasos la mutaciulino post kelkaj jaroj, tempo kiu ebligos al ŝi gean vivon kun alia profesoro (malalta hipotezo) aŭ kun kirurgdentisto (alta hipotezo), por iri tiam rezidi en senvarma privat-doma kvartalo, pli-malpli luksa, pli-malpli sekurigita, kie ŝi enuus kaj rolus la eternan komedion de Sinjorino Bovary, kokrante sian edzon kun alia profesoro, alia kirurgdentisto, eĉ kun la socialista vicurbestro. Foje la ĉarma mutaciulino bedaŭros sian apartamenton en la malnova parto de Lilo, post mezsukcesa amorado kun la social-liberala magistratano, kiel parto plej romaneska de sia juneco. Fine tiel estus, se la mondo daŭrus laŭ tiu ĉi deklivo, kaj nenio, por tiu kiu sekvas eĉ minimume la aktualaĵojn, povis lasi diveni ke tio alimaniere disvolviĝus.

Alia verko (novelo) de la sama aŭtoro :
- Sonĝoj de Kristalo (Arko, 2064)

Sciencfikcia romano
Aŭtoro : Jérôme Leroy
Traduko (elfrancigo) : Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil
328 paĝoj
Formato : 20x13 cm
Eldonita en decembro 2014
ISBN : 978-2-918053-13-2
Prezo : 17€

 

Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS

En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W

El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q


Kreita per spip