Ĝisdatigita merkredon la 6an de julio 2016   Privata spaco  
Kiuj ni estas ? Kio estas SAT ? Eldonaĵoj E-librejo Projektoj Regularo Arĥivoj Kontaktoj

En la sama rubriko

puce Mortopuno : faktoj & dokumentoj
puce Glumarko "Paco" en 21 lingvoj
puce Broŝureto "La abolo de la laboro" de Bob Blak
puce Broŝureto "Parizo Lumurbo" de Djemil Kesus
puce Broŝureto "For la Neŭtralismon !" de Lanti
puce La Pariza Komunumo de 1871
puce La Itala socialismo kaj esperanto
puce Provu kun Linuks’
puce Poŝkarto de malnova afiŝo (SAT-Amikaro)
puce Plano B - Mobilizo por savi civilizacion
puce Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso
puce Vivu CHE METODO - VIVU ESPERANTO
puce Glumarko "Lernu Esperanton & aliĝu al SAT !"
puce Teatraĵo : Karotkapo, de Julio Renard’
> Hejmpaĝo > Eldonaĵoj de la kooperativo > Nek pardono, nek redono

Klaku por vidi grandan formaton

Nek pardono, nek redono

« Neniam plu ! » : jen kio estis la celo de la difino de krimo kontraŭ la homaro, adoptita en 1945 por sankcii la naziajn krimulojn. Tamen, de tiam, masakroj kaj genocidoj ne ĉesis. Kaj ni vivas en mondo en kiu la povo ĉiam postulas pli da malordo por trudi sian mafian protekton, pli da malhumaneco por briligi la porhumanan mensogon. En ĉi mondo kion povas signifi la justico ?

Al tiu neeltenebla paradokso Raulo Vanejgemo alfrontiĝas en ĉi libro, reesplorante la fundamentojn de la moderna justico. Por li tiom longe kiom la libereco restos la ideologia produkto de la liberinterŝanĝado, la justico limiĝos korekti la homon, komercan valoron pli ol humanan valoron. Ĉar kvankam la kapitalismo kaj la fasada humanismo disiĝis de la rebatpunleĝo, de tiam la rolo de la justico kontentiĝas limigi la ekscesojn de malhumana sistemo. Tamen paradokso ne estas alternativo al la puno : tute ne igante la homojn pli bonaj ĝi hardas ilin en la ideo de fataleco kaj de kompatemo.
Nek pardono nek rebato : samtempe necesaj kaj nesufiĉaj la justicaj institucioj povas esti nur la deirpunkto de pli vasta batalo kontraŭ la universala barbareco. Ĝi supozigas interkonsenton pri la rajtoj de la homa estulo, pacience atingitan pro nova edukado kaj pro elmergiĝo de nova vivstilo : agi loke kun tuttera perspektivo, ĉie solidarigante la vivajn fortojn de la individuoj aspirantaj al feliĉo. Vanejgemo ne primokas la antaŭeniĝojn de la justico, li nur pledas por ke, ĉiam pelitajn pli antaŭen, la humana progreso igu ilin eksmodaj.

Antaŭparolo por la esperanto-eldono

PNG - 19 kb

En 2007 la ĵus restarigita Eldona Fako Kooperativa de Sennacieca Asocio Tutmonda aperigis unuan libron : Mortopuno - faktoj kaj dokumentoj. Ĝi klare liveris materialon literaturan, atestan kaj argumentan favore al abolo de ĉi pleja puno, kiu ve ankoraŭ plagas en multaj mondlokoj. En sia konkludo pri perspektivoj, ĝi logike asertis pri malliberigpunoj ĝenerale ke "la plena malaperigo de tiu ĉi multekosta sed senefika sistemo tute ne estas absurdaĵo".
Nu, aperigo de esperantlingva versio de jena radikala verko de Vanejgemo estas natura sekvo. Ĉi foje la deirpunkto estas alia. Ekante el konsideroj al la jura pritrakto de krimoj kontraŭ la homaro, koncepto inventita post fino de la dua mondmilito, sed aplikebla al multaj antaŭaj situacioj (interalie la unua mondmilito, kies centjariĝon oni jubileas ĉijare, dum plu abundas militaj konfliktoj tra la mondo), li ekzamenas la tutan punsisteman absurde kontraŭvivan logikon alprenante perspektivon samtempe tute novisman kaj konkrete praktikan. Kvankam profunde filozofia, la pledo de Vanejgemo ne estas nura teoriumado. Ĝi ankras sin en la realon per multaj konkretaj nuntempaj ekzemploj, notinde el la zapatisma komunumo en Ĉiapaso, per tio pruvante, ke liaj revoluciaj proponoj ne estas malrealismaj, sed jam aplikataj en iuj mondpartoj.
Senkompata rigarde al hipokritaĵoj de nuna lama justico kaj multrilate plorinda evoluo de l’ homaro (pro regno de tutpova financismo super simpla homeco), li tamen konservas neŝanceleblan fidon al homa kapablo forlasi sian frenezan submetiĝon al reguloj de perforto kaj cinikaj kruelo aŭ indiferento. Tio konsistigas grandan forton de lia verko. Li apogas sin sur la homa konstrua interhelpemo, kiu iome ekzistas en ĉiuj individuoj. Kaj tiu principo ĉefas kaj gardindas pli ol ĉiu ajn leĝo se ni volas ne nur individuisme supervivi, sed plenvivi kapablante emancipiĝi el kuratora justico, kiu ĉefe premas la homojn dispremante homecon pro blinda servutado al kapitalismo.
Nek pardono, nek redono konsistigas kaj klerigan kaj agadan ilaron por konstrui alian endan mondon, kaj trafegan odon al nepra respekto kaj disvolvado de la vivo ĝenerale, kaj interalie la homa.

Markovo-Vito, septembro 2014.

Eseo pri punsistemo
Aŭtoro : Raulo Vanejgemo (Raoul Vaneigem)
Traduko (elfrancigo) : Rajmondo Friso (Raymond Frieß)
110 paĝoj
Formato : 21x14.5 cm
Eldonita en decembro 2014
ISBN 978-2-918053-14-9
Prezo : 8€

 

Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS

En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W

El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q


Kreita per spip