Stéphane Hessel
« 93-jaraĝa. La fino ja baldaŭas. Bonŝance, restas ankoraŭ tempo por elvoki tion, kio estis la fundamento de mia politika engaĝiĝo : nome la programon ellaboritan antaŭ sesdek jaroj de la Nacia Konsilio de la Rezistado ! »
Bonŝance, ni povas profiti la sperton de tiu elstara rezistanto, savita el la lageroj de Buchenwald kaj Dora, kunredaktanto de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj en 1948, nomumita Ambasadoro de Francio kaj Komandoro de la Honora Legio ! Laŭ Stephane Hessel, « la baza motivo de la Rezistado estis indigno ».
Jes ja, la kialoj por indigni en la kompleksa hodiaŭa mondo aperas eble
malpli klaraj ol en la nazia periodo. Sed « esploru kaj vi trovos » : ekz. La
ĉiam pli vastiĝantan abismon inter homoj ege riĉaj kaj ege malriĉaj,
la fartostaton de la planedo, la mistraktadon al la senlegitimiluloj, al la
Romaoj, la postkuradon al « pli kaj pli da avantaĝoj », al konkurenco, la
diktaturon de la monmerkatoj, kaj eĉ la forĵongladon de la akiraĵoj de la
Rezistado - pensioj, Sociala Asekuro... Por esti efika nepras, ke kiel hieraŭ,
ni agu kolektive : la asocioj Attac Amnesty, la Internacia Federacio pri la
Homaj Rajtoj... atestas pri tio.
Do, ni povas kredi je Stéphane Hessel kaj sekvi lin, kiam li alvokas al
« paca ribelo ».
Sylvie Crossman
La libro estas publikigita en sia Esperanto-versio kun la afabla permeso de la eldonintoj, "Indigène éditions" (Indiĝeno Eldonoj). Dankon al ili. |
Eseo
Aŭtoro : Stéphane Hessel
Traduko (elfrancigo) : kolektiva
22 paĝoj
Formato : 12x20,8 cm
Eldonita en decembro 2013 (retlibra eldono en majo 2011)
ISBN : 978-2-918053-09-5
Prezo : 3 €
Partoprenintoj al la traduko :
BACHIMONT Yves, BALLAGUY René, BENSIMON Claude, BERNARD Céline, CLOPEAU Georges-Henri, CORVAISIER Bernard, DUCLOYER Jean-Pierre, GAUFILLET Nicolas, LABETAA Claude, LE DRU Elisabeth MARIN Jean, MANU, RIVIERE Christian, ROUSSEAU Axel, SANTERRE Jean-Yves, SIGNORET Paul, STRIDE François.
Eldona Fako Kooperativa de SAT /// 67 av. Gambetta /// 75020 PARIS
En Francio : Poŝtkonto : Eldona Fako Kooperativa de SAT n°PA 57 612 61W
El eksterlando : Sama konto : IBAN : FR79 2004 1000 0157 6126 1W02 054 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ al la kooperativa konto ĉe UEA : efak-q
Kreita per spip