sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 2an de aŭgusto 2008 . ĝis nun estas 343 tekstoj









Cirilo ORSINGER

Vorto desegnita kaj desegno skribita


Lʼarto komenciĝas kie finiĝas la geometrio

Paŭlo Standard

En 1960 Manzoni skribas en pluraj lingvoj sur ladajn skatolojn :”Merdo de artisto”. Oni ne bezonas malfermi la skatolon kaj pentri aŭ fotografii la enhavon. La titolo sufiĉas por subkompreni la strangecon de la situacio kaj la ĝenon kiu invadas la spektanton. Sed bonvolu rigardi la aferon pli atente. Vi vidos ke malantaŭ la skandala verko de ĉi tiu artisto troviĝas, iel, la limo inter la lingvaĵo kaj la materio kaj denunco de la arta merkato. Sed estas la unua interpreto kiu interesos nin.

Tiel la lingvaĵo ludas rolon pli kaj pli gravan en la moderna arto. Ekzemple, Van Gogh, skribante al sia frato, enskribis la nomon de la koloroj en la diversaj partoj de la desegnoj kiujn li sendis.

Duchamp atribuis koloron al iuj el siaj verkoj simple skribante la nomon. La etnologo Levi - Strauss, ankaŭ elmontris, ke la lingvaĵo permesas akrigi la percepton de la koloroj. Rimbaud trovas kolorojn por la vokaloj ... sed tio ankaŭ estas valida por la formoj, la volumoj, la aranĝoj kaj la kvalitoj de la materio. La funkcio de la lingvaĵo estas duobla : MONTRI / DENSIGI la sencon sine de tio, kion oni nomas “koncepto”.

Jen, eble, okulfrapa ekzemplo :

ESPERANTO = VERDA = STELO

ESPERANTO = RUĜA = SITELO

Laŭ vi, kiu trio funkcias plej bone aŭ demandu al vi mem ĉu la koloro ruĝa ne ŝanĝus, eĉ momente, vian percepton de nia lingvo ?

Tra la tuta XX-a jarcento la diversaj avangarduloj prizorgas ligon inter la lingvaĵo kaj la plastikaj verkoj (Marinetti kaj la itala “futurismo”, ekzemple). La elartikigo de la eŭropa poezio estas korelativa al la detruo de la formoj (Apollinaire kaj la Kubismo). La lingvaĵo iĝas materialo.

La lingvaĵo de artistoj kiel Duchamp ne estas devige komprenebla, klara. Tamen ĝi naskas la paroladon kaj instigas la penson, la kuriozecon. Grandparto de la verko de Duchamp prezentas evidentajn aludojn al la literaturo ( li estis bibliotekisto) : vortludoj, ironiaj malhonestaĵoj, ŝercoj, ...

Vorto sub pentraĵo aŭ skulpturo estas unu afero sed vorto en formo de pentraĵo estas alia. Ekirante de tio, kio konstituas ĝin, la fizika korpo de la litero, la kaligrafio transformas abocon, tekston en artan verkon. “Skribado bezonas sencon, dum kaligrafio eksprimiĝas tra la formo kaj la gesto ; ĝi altigas la animon kaj iluminas la sentojn”, skribis granda ĉina majstro. La skribisto uzas nociojn kiel harmonio de la proporcioj, ekvilibro de la formoj kaj la ritmo de la kontrastoj. La eksprimeco kaj la spontaneco faras la kaligrafiiston. Tiel kaligrafio kaj skribo malsimilas. La litero finfine estas nur abstrakta signo al kiu oni aldonas enhavon, valoron. Sed, fronte al la kaligrafiita teksto en alfabeto aŭ fremda lingvo, bela kaligrafio ankoraŭ perfekte kortuŝas nin kiel kanzono en alia lingvo. Araba kaligrafio povas veki la estetikan plezuron.

Ne estas facila proponi difinon de ĉi tiu arto. Kulturo, civilizo, lando, imperio, kreskas ĉirkaŭ unu lingvo, kiu estas la fundamento de ilia arto kun la desegno, eble la unua estetika eksprimrimedo de la homaro. Transnacia kulturo aperos se ni uzas “verdajn” vortojn por kolori niajn verkojn.

el Sennaciulo, aprilo 2005

Sama rubriko :


puce Uruŝio - la speciala arbara likvaĵo

puce La riĉecoj de la papero

puce Vorto desegnita kaj desegno skribita

puce Liberecana kaligrafio

puce Kiam Japanio influis la impresionistojn

puce Ansel Adams

puce La lumo

puce La socio sur la haŭto

puce Ŝigeru Ban. Kiel recikligi domon post katastrofo ?

puce Arto kaj naturo

puce Butoo, la cindroj de milito

puce La ŝelo de la ŝajnoj. La verkaro de Nicole Tran Ba Vang.




Supren