Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 18an de julio 2008 . Ĝis nun estas 678 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

Dans la même rubrique

puce  Vojaĝo al Kazohinio
puce Japanaj vintraj fabeloj
puce Ne plu ludo
puce Vartejoj

Vojaĝo al Kazohinio

Verkis : Sandor Szathmari

dua eldono, 1998

315p

formato 130 x 200

Prezo : 13€

mendu

Priskribo : Satira kaj utopia romano, originale verkita en Esperanto.

Recenzo : Vojaĝo al Kazohinio estas satira kaj utopia verko, kiu prezentas sinsekve du eventualajn formojn de la homa estonteco. En la unua parto la aŭtoro priskribas socion, en kiu la raciismo atingas sian plejsupron, neimageble faciligante la vivon kaj samtempe neniigante ĉian motivon daŭrigi tian vivon : la sentoj, la pasioj estas radikale forigitaj ; ekzistas plu nek malamo nek malbonaj sentoj, sed ankaŭ nek amo, nek amikeco. Ĉiuj homaj interrilatoj estas regataj de perfekte ĝentila indiferenteco - kaj finfine la rakontanto forkuras de tiu mondo da glaciaj robotoj.

En la dua parto li trafas en socion, kie, kontraste, la sentoj suverenas kaj sukcesis sufoki ĉian raciemon : la superstiĉoj, la instinktoj plej krudaj kaj malbonaj floradas en ia giganta absurdeco - kio igas tian duan mondon tiel malkonforte loĝebla, kiel la unua, kvankam pro malaj kaŭzoj.

Kaj la rakontanto revenas fine kun feliĉo en la malperfektan mondon de la ordinaraj homoj, ĉe kiuj ambaŭ streboj al sentimento kaj raciemo interbatalas kaj ekvilibriĝas.

... La rakonto estas vigla, ĉiam interesa, plena je spritaj elpensaĵoj, kaj redaktita ofte kun penetrema humoro ...

... Oni ne povas tro danki al SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), ke ĝi riĉigis nian literaturon per tiel grava verko, kaj liveris al nia publiko tiel distran kaj samtempe nutran legaĵon.

G. Waringhien, el Sennaciulo

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip