sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 16an de januaro 2012 . ĝis nun estas 585 tekstoj










Unu bildo, unu artisto

Vendota virino

Bennu Gerede


Post studoj en Francio, Bennu Gerede estas turka artistino kiu komencos sian karieron en Istanbulo kiel portreta kaj moda fotistino. Tiu fundamenta periodo influos ŝian arton ĉar ĝi konsistos el deturnado de la fotografiaj kodoj kaj teknikoj por denunci la mizeron de la virinoj, iliajn subpremojn per religiaj kredoj kaj feŭdaj kutimoj, ĉiuj arkaikaj.

La foto kiun mi elektis por ilustri tiun ĉi tekston estas unu el la plej fama verko de la artistino. Tiu verko mondskale diskonigis la valoron de ŝia laboro. Ĝi ankaŭ perfekte montras kiel Bennu Gerede sukcesas uzi la konvenciajn teknikojn por krei ŝokan kaj simbolan bildon. Belega virino distingiĝas super ŝafaro kaj viroj, kiuj trankvile rigardas la fotilon, ŝajne interkonsentiĝas pri la prezo de la viando ! La ideo estas simpla, la foto perfekta kaj... la mesaĝo klara, efika. Jen la talento de Bennu Gerede.

Cirilo

El Sennaciulo, marto 2007

Sama rubriko :


puce Vendota virino




Supren