sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 29an de aŭgusto 2008 . ĝis nun estas 347 tekstoj









Vinko MARKOV

VIVO DE PRIVILEGIITA FRANCA LICEANO


Je la sepa matene mi vekiĝas, ankoraù laca pro nesufiĉa dormotempo. Mi rapide pretiĝas, kaj foriras piede al la liceo. Nur pro tio mi jam devas konsideri min feliĉa, ĉar mi ne bezonas leviĝi unu horon pli frue por preni la aùtobuson. De la oka ĝis tagmezo aù ĝis la unua, kaj, post unu horo de manĝopaùzo, de la unua aù la dua ĝis la sesa, foje eĉ ĝis la sepa vespere okazas la kursoj, interrompitaj per kvaronhora paùzo je la deka matene kaj la kvara posttagmeze. Dum tiuj horoj oni studas francan lingvon, matematikon, fizikon, biologion aù teknologion, historion kaj geografion, kaj fremdajn lingvojn. Kelkaj privilegiuloj kiel mi ĝuas la rajton studi kromfakojn kiel latinan lingvon aù muzikon, sed il devas mem informiĝi por koni tiun eblecon.

Dum la historia kurso, miaj kamaradoj kaj mi dormetas, lulitaj de la voĉo de profesoro neùtrale almetanta la eventojn unu post la alia sen iu persona analizo. Al la kurso pri la sociaj luktoj dum la 19a jarcento miaj kamaradoj reagis nur per ĝemoj pro tedo. Sama dormemo ekzistas dum la geografia kurso, kadre de kiu oni studas la belecon kaj riĉecon de nia Nacio, kaj gloras pri la konstruiĝo de Europa Unio por mastroj, sen iam paroli pri lingvaj problemoj aù pri submetiĝo de la ŝtatoj al la bankoj. Ses horojn semajne ni perdas per fremdlingvaj kursoj, tamen necesaj ĝis la venko de Esperanto, dum kiuj ni profitas la simplecon de la angla lingvo kaj de ĝia verbotemparo, aù dankas la germanan deklinacion, sen kiu ni ne povus kompreni la sencon de la frazoj (bonŝance tiuj deklinacioj estas facile lerneblaj, danke al la prepozicioj ĉiam sekvataj de la sama kazo.)

Vespere mi forlasas miajn 28 kamaradojn (Nur 29, vidu, ni estas bonŝancaj, ni povus esti 35 aù eĉ 40 en unu klasĉambro, kiel okazas en kelkaj lernejoj), kaj rehejmiĝas kun miaj plej bonaj amikoj, simpatiaj junuloj kiuj distras sin en MacDonald restoracioj aù diversspecaj vendejegoj, jam posedas akciojn en borso, esperas estonte fariĝi kvietaj mastraĉoj, do kun kiuj mi povas babili altnivele. Hejme mi ankoraù devas plenumi interesegajn taskojn kiel lernadon de malregulaj anglaj aù germanaj verboj, aù surmapa kolorigo kaj nomskribado de la mondaj Nacioj. Danke al la proksimeco inter mia domo kaj mia lernejo, mi povas okupi por kaj per Esperanto mian liberan tempon, kiun aliaj perdas en komunaj transportoj. Tian liberan tempon mi ofte tute ne disponas, ĉar mi laboras por lernejo ĝis la unua aù dua matene.

Kiam oni scias ke mia lernejo esta kvazaù paradizo kompare al aliaj, ne estas mirige konstati la malbonan staton de la movado de junaj esperantistoj en lando kie la junuloj preskaù neniam havas la eblecon diskuti, pripensi kaj debati inter si aù kun pli aĝaj spertuloj pri siaj vivkondiĉoj kaj estonteco.

el Sennaciulo, marto 2000

Sama rubriko :


puce STRIKOJ EN FRANCAJ LICEOJ

puce VIVO DE PRIVILEGIITA FRANCA LICEANO

puce Ni enkonduku la vivon en lernejo per la presarto




Supren