Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 26an de junio 2009 . Ĝis nun estas 843 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT-Kulturo | Dissendolistoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

Dans la même rubrique

puce Aliĝintoj
puce Bazaj praktikaj informoj
puce Kiel atingi la kongresejon ?
puce Kiu estis Jean Zay (Johano Zajo) ?
puce Loĝeblecoj
puce Provizora programo

Bazaj praktikaj informoj

Alŝuti :


Aligxilo
PDF - 100.6 ko, 0 x 0 pixels

Loko kaj dato

La 80-a kongreso de SAT okazos inter la 21-a kaj la 28-a de julio 2007, je 12 kilometroj sude de Parizo, ambaŭflanke de la limo inter la najbaraj urboj Ĉatenezo-Malabrio (Châtenay-Malabry), kie okazos la manĝoj kaj tranoktado, kaj la studenta restadejo Johano Zajo en Antonio (Antony), kie okazos la laborkunsidoj, sociaj forumoj kaj kulturaj vesperoj.

La ekzakta adreso de la kongresejo estas Résidence Jean Zay, 55, avenue du Général de Gaulle, 92763 ANTONY Cedex.

La kongresejo estas tre facile piede alirebla pere de regiona trajno (RER). El Parizo uzu la linion "RER B" direkte al "St Rémy lès Chevreuse" aŭ "Orsay". Elirejo "Antony" aŭ "La Croix de Berny". La OKK preparas detalan mapon, kiun ĝi havigos al ĉiuj kongresanoj.

Kongrestemo

La elektita kongrestemo estos Internacia solidareco. Al ĝi estos dediĉitaj pluraj prelegoj kaj debatoj, enkondukitaj de kamaradoj el diversaj mondopartoj.

Ĉefa kontakt-adreso :
- paperpoŝte : Ansofi Markov, 61 bd Vauban, FR-78180 Montigny-le-Bretonneux, Francio
- rete : vinkomarkov ĉe yahoo punkto fr

OKK : Bob Cordeau, Michelle Cordeau, Agnès Luc, Ansofi Markov, Vinko Markov, Joël Martin- Gallausiaux

Kongreskotizoj (en €) ĝis 28.02.07. ĝis 30.04.07. ĝis 30.06.07. pli poste
SAT-membro55657585
SAT-geedzoj (se ambaŭ)80 95 110125
SAT-junul(in)o ĝis 25 j. 25 30 35 40
Nemembro de SAT 70 80 90 100
Junula nemembro de SAT 35 40 45 50

- Infanoj ĝis 15 jaroj ne pagas kotizon.
- La partoprenantoj el CZ, EE, HU, LT, LV, PL kaj SK ĝuas 30% rabaton.
- La partoprenantoj el AL, BG, RO, eksa YU (krom SI), kaj eksa SU (krom EE, LT kaj LV) kaj ekster Eŭropo (krom Aŭstralio, Israelo, Japanio, Kanado, Sud-Afriko kaj Usono) ĝuas 50% rabaton.
- Kongresaneco ne transdoneblas al alia persono. La kotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn kaj aliajn aparte pagendajn aferojn, ankaŭ nenian asekuron.
- La kotizo ne estas repagebla senkonsidere pro kia kaŭzo la aliĝinto ne povas partopreni la Kongreson.
- Aliĝilon sen pago de kotizo la OKK ne traktos.

Pageblecoj

- En Francio : Poŝtkonto : SAT-Junulfako n°38 319 09 J 033
- El eksterlando :
— Sama konto : IBAN : FR60 2004 1010 1238 3190 9J03 356
BIC : PSSTFRPPSCE aŭ al SAT-konto ĉe UEA : satx-s

Aliĝilo baldaŭ estos elŝutebla sur tiu-ĉi retejo.

ATENTU : Tiuj, kiuj bezonas enirvizon al Francio tion devas indiki ĝis la 30-a de Aprilo 2007 aldonante la pasportnumeron sur la aliĝilo. Al nealiĝantoj OKK ne sendas invitleteron.

- Matenmanĝo kostos 4€, tagmanĝo kostos 7 € 50 kaj vespermanĝo ankaŭ 7 € 50.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita ĵaŭde 09h30-16h30
Aliajn tagojn bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip