Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 2an de aŭgusto 2008 . Ĝis nun estas 681 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi
SAT-Kongreso 2008 Kazanlako

En la sama rubriko

puce Tuttaga ekskurso
puce Unua ekskurso : Vizito de la urba muzeo, art-galerio, etnografia muzeo, muzeo de la rozo
puce Vendredaj ekskursoj

Unua ekskurso : Vizito de la urba muzeo, art-galerio, etnografia muzeo, muzeo de la rozo

La urba historia muzeo estas fondita en 1901 jaro kaj havas sufiĉe riĉan ekspozicion. En ĝi troviĝas historiaj objektoj de regiono kiuj rakontas pri la vivo de homoj de antikveco ĝis nun. En ĝi ni povas vidi la trovitajn, dum lastoj jaroj, objektojn el la trakaj montetoj. En la muzeo estas ankaŭ artgalerio. En nia urbo naskiĝis kaj kreadis multaj pentristoj kaj skulptistoj

Etnografia muzeo

Etnografia muzeo konsistas el du domoj : malnova vilaĝa kaj urba. En la unua domo estas objektoj de vilaĝana vivo -diversaj iloj, mebloj, vazoj kaj aliaj. En la urba domo jam aperas objektoj, kiujn la plej riĉaj urbanoj aĉetis en okcidenta Eŭropo.

Traka tombejo en Kazanlak

La traka tombejo, ĉe urbo Kazanlak datiĝas de 4-3 jarcento antaŭ nia erao kaj estas enskribita en la listo de UNESKO, kiel monumento de la kulturo. La tombejo, konsistas el koridoro kaj kupolforma kamero.

La plej valoraj kaj interesaj estas la murpentraĵoj kiuj prezentas entombigan festenon de altranga trako kaj batalojn inter du armeoj. La pentristo de la tombejo estis eksterordinara majstro kiu montras al ni la trakajn vivmanieron, kutimojn, vestaron, armilaron.

Muzeo de la rozo

Kazanlak estas fama pro la aroma oleodona rozo. Proksime de la urbo troviĝas Instituto pri la eteraj oleodonaj plantoj kaj muzeo de la rozo.

En ĝi oni povas vidi kiamaniere oni kreskigis la rozojn kaj produktis rozojn antaŭ jaroj kaj nun. Estas eksponitaj diversaj iloj per kiuj oni laboris sur kamparo. Fotoj, dokumentoj kaj objektoj rakontas pri la historio de la rozkultivado kaj oleoproduktado

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip