sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 14an de novembro 2008 . ĝis nun estas 358 tekstoj









TROMPANTOJ


Estis iam patrino.

Ŝi naskis filon kaj honore edukis lin.

Kaj ŝi amis lin ege.

La knabo volis ludi kun siaj malgrandaj amikoj kaj petoli kiel siaj malgrandaj amikoj. Sed lia patrino, kiu timis pri lia sano kaj vivo, diris al li : "Mia filo, restu ĉe mi. Ne saltadu kaj ne petoladu, ĉar vi povus fali kaj lezi vin. Ne forgesu, ke vi ŝuldas eternan dankemon al via patrino, kiu donis la vivon al vi."

Kaj la filo obeis ŝian ordonon kaj rigardis el la fenestro al la sovaĝaj ludoj de siaj amikoj.

Li plenkreskis ĝis lia dekoka jaro kaj volis lerni profesion tian, kia ege feliĉigus lin. Sed lia patrino diris : "Mia filo, gajnu monon antaŭ ĉio, por ke vi povu komfortigi kaj riĉigi la vivon de via patrino, kiu donis al vi la vivon, kaj al kiu vi ŝuldas eternan dankemon." Kaj ŝia filo elektis profesion, kiu plenigis lin per abomeno, sed tuj enspezigis monon al li.

Dudek ok jarojn aĝa, li renkontis belegan kaj ĉarman virinon. Ili ege amis unu la alian, kaj ambaŭ ili sentis ardan sopiron posedi unu la alian. Sed la patrino diris, "Mia filo, vi ja jam havas min, ĉu ne ? Ĉu mi ne sufiĉas al vi, ĉu vi nun forŝovas min pro fremdulino ? Neniam forgesu, ke vi ŝuldas eternan dankemon al via patrino, kiu donis la vivon al vi."

La junulinon oni trovis morta en arbaro kun pistolo apud ŝi, kaj la filo falis en melankolion. Dek jarojn li profunde malĝojis en sia koro. En lia dekunua profesia jaro liaj kolegoj venis al li kaj proponis sian amikecon, ĝis ili fine prenis lian brakon kaj diris, "Karulo, la nacio bezonas junajn virojn. Ni ne vante staru apude, dume aliaj oferas kaj sian sangon kaj la animon, por protekti la plej karajn havaĵojn de la nacio. Estas fie kaj ne inde por viro ne engrupigi sin ĉe la flago en tumultaj tempoj. Antaŭen, brakon ĉe brako ! La premio estos la libereco kaj la flamo de l’ venko !"

Sed la patrino diris, "Mia filo, rememoru, ke mi estas via plej proksima parenco. Kio estas la nacio al vi ? Kun doloroj mi naskis vin ; se mi ne ekzistus, vi ne estus alveninta en la mondon. Do, al mi, kaj nur al mi vi ŝuldas eternan dankemon."

Kiam li fariĝis kvindek jarojn, iuj viroj venis al li kaj diris, "Aŭskultu, vi estas unu el la plej kapablaj viroj en la lando. Helpu al ni. Ni alportos veran civilizacion al fremdaj landoj kaj portos bonfartojn al niaj malriĉaj fratoj. Ni gardos ilin kontraŭ neniigaj malsanoj, la hororoj de la milito kaj maldigna sklaveco." Tial liaj okuloj ekbrilis, lia korpo rektiĝis kaj lia volo firmigis lin.Sed la patrino diris, "Mia filo, mi oldiĝas. Restu ĉe mi. Ne allasu, ke mi mortos inter fremdaj homoj. Ne forgesu, ke vi ŝuldas eternan dankemon al via patrino, kiu donis la vivon al vi." Lia hararo blankiĝis, li ekiris kliniĝinte kaj liaj paŝoj peziĝis. En gaja horo de feliĉa memforgeso li naskiĝis. Dekok jarojn lia patrino vestis kaj nutris lin kaj memdoneme lin edukis. Donis al ŝi nemezureblan plezuron rigardi lian kreskadon kaj ĝoji pri li. Rekompencante li oferis al ŝi sesdek jarojn per rezignado kaj abstemo. Sed kiam ŝi jam kuŝiĝis por morti, ŝi prenis lian manon, tiris lin pli proksimen al si. Skuiĝante pro morta hororo, ŝi diris, "Ho, mia amata filo, kial mi ne povas preni vin kun mi, por ke vi eble povu subteni min, se mi stumblus sur tiu morna kaj malfacila vojo ? Kial ne ? Ho ve, kial ne ? Estis mi, kiu suferis doloron kaj donis la vivon al vi, kaj tial vi ŝuldas al mi eternan dankemon. Neniam forgesu tion, mia filo, tiom longe, kiom vi vivos."

Starante apud ŝia ĉerko, kiam oni entombigis ŝin, li kolapsis, kaj post horo li mortis je koratako. En lia poŝo li portis flakonon kun cianida acido, por la kazo de bezono.

Unu apud la alian oni metis ilin en komunan tombon.

Inter ĉiuj patrinoj, kiuj akompanis ilin ĝis la lasta vojaĝo, kaj ili estis multaj, neniu estus hezitinta prezenti tiun "fidindan" filon al siaj infanoj kiel nepre sekvindan ekzemplon.

Kiam instruisto eksciis la historion, li surskribis ĝin vorton post vorto kaj lokigis ĝin je elstara loko en legolibron por malaltaj kaj mezaj klasoj.

Patrino, filo, instruisto.

Tri meritaj homoj, el kiuj unu tute certe estis trompanto. Aŭ ĉiuj tri.

Ĉar ili trompis la vivon pri la plej bona, kion ĝi prezentas. Kvankam ĉiu el ili agis perfekte honeste, kaj ĉiu kiel eble plej fidele plenumis sian devon.

Pli fidele ol oni aprobe povus atendi.

tradukis Rob Blow

Sama rubriko :


puce EN LA NEBULO

puce TROMPANTOJ




Supren