Infanoj de la malriĉuloj
La fremdulo
Nia teatro
Sonĝoj de Kristalo (Arko, 2064)
Tri verkoj de VolterJen libreto, kiu sukcesas kun majstra koncizeco kaj pere de atentokapta rakonto cerbumigi pri proksima estonteco. Kvankam scienc-fikcia, ĝi ŝajnas terure kredebla - escepte de la cervinoj kun fosforeskaj feloj. Glaciiĝinta norda Francio post malapero de la Golfo-fluo, do ripeto de tio, kio verŝajne okazis, je pli modesta skalo, antaŭ kelkaj jarcentoj. Degenero de la okcidenta civilizo, post fin-senindustriigo, kaj konsekvence fintransiro de la gravitocentro de la mondo al Brazilo, Hindio kaj Ĉinio, kiu post proleta revolucio starigis liberecan-komunisman socion - tamen ne je monda skalo. Iel strange, el la eksaj potencoj, elsaviĝis Japanio. Ĉu ĉar la aŭtoro, ŝajne tamen bona konanto de la japana kulturo, preteratentis la ŝovinismon de granda parto el la reganta japana klaso ? De ĝi oni logike povus atendi, ke ankaŭ ili pagus, kiel okcidentanoj, pro sia antaŭa aroganteco. Pri tio estos interesa la vidpunkto de japanaj kamaradoj.
Pli ol tiu detalo indas komenton ĝuste tiu paradoksa situacio, ke dum en Ĉinio ŝajne regas liberecana komunismo, barbareco plu plagas grandan parton el la mondo, kaj rasismo regas ĉie. La rifuĝintoj el Eŭropo ja pagas por la krimoj de siaj prauloj. Iel, tio pensigas pri « La ruĝa stelo » de Bogdanov, alia scienc-fikcia romano, kiun la eldonkooperativo de SAT eldonis en 1929. Ja ankaŭ tie aperas la problemo pri sinteno de « socialisma » lando - aŭ eĉ planedo, en la ruĝa stelo, fronte al la cetera mondo, kiun ĝi emas imperiisme koloniigi.
Fine, ni venu al la herooj de la rakonto. Iom paradokse, por aŭtoro kiu tre videble simpatias al socialismo, ili estas membroj de la « hiperklaso » - t.e. speco de tutmonda kosmopolita elito, kiu studas en diversaj kontinentoj kaj vagadas esplorocele, aŭ profitocele, en la eŭropa sovaĝejo. Reciproke, fiuloj estas ĉe la alia flanko. En la ĥaosaj regionoj, iuj klopodas elturniĝi per individuaj solvoj. La rakonto mem, kiu komenciĝas iom trankvile, iĝas pli kaj pli atentokapta en la lasta triono de la teksto, ĝis la fina kulmino. Ĝi trafege memorigas, ke kunekzistado de tute malsamaj mondoj ne okazas tute glate.
Pri la traduko mem, nenio direnda. Ĝi estas tiel flua, ke oni simple forgesas, ke ne temas pri originala verko.
Vinko Markovo
Recenzo aperinta en La Sago n-ro 70, dec 2010, p12-13.
Vidu la prezenton de la libro sur la retejo de la kooperativo :
Sonĝoj de Kristalo (Arko, 2064)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.