sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 2an de januaro 2009 . ĝis nun estas 367 tekstoj









STRIKOJ EN FRANCAJ LICEOJ


En oktobro 1998 okazis en Francio sufiĉe grava evento : parto de la liceanaro decidis striki por ricevi pli da instruistoj, pli da eblecoj por bone studi, pli taŭgajn studkondiĉojn. La Juna Penso havis la okazon renkonti kelkajn el ili, diskuti kun ili pri tiu evento, kaj foje submeti al ili malgrandan demandaron. Ĉi sube estas reproduktitaj la respondoj de Adeline, kiu estas en la lasta klaso de la liceo "Fragonard" de l’Isle-Adam, kaj bone prezentas kaj analizas la eventojn :

La Juna Penso : Kial striki ?
Adeline : Ekzistas pluraj problemoj en mia liceo :

— En kurso pri arto, sekve de la redukto de la kvanto da instruistoj, nia instruistino devas labori en du malsamaj liceoj. Sekve, ni povas vidi ŝin nur dufoje en ĉiu semajno.

— En kurso pri fremda lingvo, la Eŭropa dua klaso enhavas 35 lernantojn, kaj la redukto de la kvanto da instruistoj postulas regrupiĝon de malsamnivelaj klasoj.

Tiu progresiva redukto de la financaj eblecoj por la laŭvolaj kursoj kiel la kurso pri arto provokas redukton de la petoj de la lernantoj, kaj tio riskas finiĝi kun la nuligo de la laŭvola kurso, en mia liceo kaj en la aliaj. Tiam, oni devos pagi por partopreni en tiuspecaj kursoj, kiuj estos rezervitaj al la elitoj.
Miaj kamaradoj kaj mi konsideras ke nia liceo estas privilegiata. La problemoj ne estas la plej grandaj ĉe ni. Ni do plejmulte strikis solidare kun la aliaj liceoj, sed ankaŭ por denunci fundan problemon, malegalecon inter la malprogresanta publika eduksistemo kaj la privata.

LJP : Kion vi esperas strikante ?
A : Mi persone ne atendas verajn kaj efikajn fundajn ŝanĝojn, sed striki estas maniero denunci la problemojn, montri la celojn de la licea edukado. Mi esperas ke la ministro Allègre kaj la aliaj komprenos, ke estonte simpla demandaro ne sufiĉos por kvietigi la liceanojn. Ni ne estas tiel stultaj kiel ili pensas.

LJP : Kiaj estas viaj timoj, viaj seniluziiĝoj ?
A : Mi bedaŭras la organizan mankon, kiu rezultigis multajn perfortajn agojn, sed ankaŭ, pli ĝenerale, diseriĝon de la postuloj, kiuj tiel perdis sian forton.
La ĉefa demando, kiu estis pligrandiĝo de la kvanto da instruistoj, mirige estis transformita en "malpezigon de la kursaj horaroj".
Oni ankaŭ ne forgesu la konvinkomankon de multaj lernantoj, kiuj strikis en siaj litoj.
Plie, la leteroj al la akademia rektoro por demando de pliaj instruistoj en artaj kaj lingvaj kursoj ne estis serioze redaktitaj de la tuta koncernata lernantaro.

LJP : Kion vi opinias pri la reformoj de la ministro pri nacia edukado, C.Allègre ?
A : Pri la malcentralizado, mi opinias ke kiam li "regionigas" la financajn eblecojn, li ne solvas la problemon, ĉar ekzistas riĉaj kaj malriĉaj regionoj. Kiam temas pri la malpeziĝo de la lernoprogramoj, la diraĵo restas malklara. Mi timas minimumecan plublikan instruadon, kaj redukton de la laŭvolaj kursoj.

aperis en La Juna Penso (marto 1999)

Sama rubriko :


puce STRIKOJ EN FRANCAJ LICEOJ

puce VIVO DE PRIVILEGIITA FRANCA LICEANO

puce Ni enkonduku la vivon en lernejo per la presarto




Supren