Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 31an de januaro 2012 . Ĝis nun estas 1260 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
2012 (85a) : Jalto | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | SAT-Kulturo | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Reveni al la kongresa ĉefpaĝo
puce D1/D3 - BRAŜOVO, la urbo-fortikaĵo ĉe la malsuproj de monto Tâmpa
puce D2- Kastelo Bran - Historio kaj legendo
puce D4 - SINAIA - La Perlo de Karpatoj
puce DELTO DE DANUBO - Sur la vojo de la trezoroj
puce La DELTO de DANUBO
puce Rapidu por aliĝi kaj mendi ekskursojn !
puce T1- SIBIU - La kultura ĉefurbo de Eŭropo en 2007
puce T2- BUCURESTI (BUKAREŜTO) – ĉefurbo klasika kaj moderna

T1- SIBIU - La kultura ĉefurbo de Eŭropo en 2007

SIBIU400

La urbo Sibiu, dank’al sia arkitektura heredaĵo estas pritaksata kiel unu el la plej belaj kaj bone konservitaj historiaj urboj el Rumanio kaj Eŭropo. La mezepoka fortikaĵo de la urbo restis nedetruita en la du mondmilitoj, kaj gardas ankoraŭ la spiriton kaj la etoson de la pasintaj jarcentoj. La unua nacia muzeo estis inaŭgurita ĉi tie en la 25.02.1817, la unua societo pri muziko ekfunkciis en la jaro 1818. Sur la scenejoj de Sibiu koncertis famaj muzikistoj kiel Franz Liszt kaj Johann Strauss.

En Sibiu troviĝas nun 2 teatroj, filharmonio, kinejo, 5 bibliotekoj, pluraj kulturaj centroj kaj altlernejoj, 10 muzeoj, ktp.

Menciinde estas la fakto, ke ek de la jaro 1990, kadre de la Universitato funkcias Sekcio de AIS (Akademio Internacia de Sciencoj), kie oni studas Esperanton.

Pro la riĉeco de kultura, arta kaj tradicia heredaĵoj de Sibiu kaj de ĝiaj ĉirkaŭaĵoj ĝi estis elektita kiel la "kultura ĉefurbo de Europo" por la jaro 2007.

Sibiu2

Sibiu situas en la suda parto de Transilvanio, laŭlonge de la rivero Cibin, ege proksime de la geografia centro de Rumanio (sur la sama paralelo kiel la urbo Lyon, kaj la sama meridiano kiel Ateno). La eŭropaj vojoj E 68 (Arad-Sibiu-Brasov-Bucuresti-Constanta) kaj E 81 (Cluj-Napoca-Sibiu-Pitesti-Bucuresti) trapasas Sibiu. La urbo estas grava fervoja kruciĝo kaj disponas internacian flughavenon kun regulaj flugoj al/de Germanio kaj Italio.

El historia vidpunkto, la unua atesto datumas el la jaro 1191, koncerne la alvenon kaj organizadon de la Teŭtonaj koloniistoj en la provinco.

La nomo "Hermanstadt" troviĝis por la unua fojo en dokumento de la jaro 1366.

Ek de la jaro 1919, la urbo nomiĝas Sibiu.

La Palaco Brukenthal	La Muzeo de popoltekniko "Astra










La Muzeo de vaporlokomotivoj

Lokomotivo Ĝi funkcias de la jaro 1994 kaj estas la tria laŭ la grandeco en Eŭropo, post la fakaj fervojaj muzeoj troviĝantaj en Britio (York) kaj Francio (Mulhouse). La muzeo eksponas 40 vaporlokomotivojn fabrikitajn de famaj firmaoj en Germanio, Usono kaj Rumanio kaj utiligitaj en la periodo 1885-1990 sur normala aŭ mallarĝa fervojo

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio

privata ejo
Danke al spip