|
serĉado :
|
Laboristoj ĉiulandaj
Unuiĝu en SAT-rond’ !
Malgraŭ mastroj vin komandaj
Unu lingvo ! Unu mond’ !
Solidare kiel bloko,
Ek al nova mondsoci’ !
Pri kutimoj nia moko,
Kontraŭ dogmoj la raci’ ! (2-foje)
El mallumaj labirintoj
De l’ nacia kredokult’
Marŝas miloj da lernintoj,
Jam liberaj je la stult’ !
Ruĝa-verda SAT-emblemo
Nin instigu al batal’ ;
Klasa frat’ kun toleremo,
Jen komuna ideal’ (2-foje)
Sama sort’ sur sama tero…
Ĉiu homo estas frat’ !
Vivi volas en libero
Sen katenoj de la ŝtat’ !
Donu fortojn malavare,
Kunlaboru por sukces’ !
Kaj grandnombre ĉiujare,
Al tutmonda SAT-kongres’ ! (2-foje)
Laŭ la retpaĝo de SATeH el kiu fontas tiu artikolo, "la SAT-himnon oni kantis unuan fojon dum SAT-kongreso de Linz en 1955. La muziko estas la melodio de la 9-a simfonio de Ludwig Von Beethoven : "Odo al la Ĝojo"." [1]


[1] En la libro Historio de SAT (1921-1953), aperas ĉe p.131-2 aneksaĵo titolita Kreo de sennacieca Himno, kies skanaĵojn ni disponigas ĉi tie.
La Internacio
Kantokolekto Lilandejo
Redonu mian monon !
Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto
Komandanto Che Guevara
La Predikisto kaj la Sklavo (Torto post la morto)
Joe Hill
Ĉi nokte sonĝis mi
Ja ni venkos !
SAT-himno
La Tempo ĉeriza
For la landlimojn !
La Paliso
La Balado de homoj fieraj pro sia deveno